Siddhi (en Sanskrito kaj Palio: सिद्धि, siddhi; plenumiĝo.[1] En Palio, plurale siddhayo) estas spiritaj, paranormalaj, supernaturaj aŭ magiaj povoj, produktoj de sādhanā kiel meditado kaj jogo.[2]

La nocio ṛddhi (palie iddhi, fizikaj povoj) estas ofte uzita sinonime en budhismo.

Hinduismo redakti

En la Pañĉatantra, siddhiḥ estas termino por kiu ajn povo, kapablo aŭ lerteco.

Ŝivismo redakti

En Ŝivismo, siddhiḥ estas termino por eksterordinara povo de la animo, plibonigita de konstanta meditado kaj joga sādhanā.[3]

Ok ĉefaj siddhayaḥ, laŭ Ŝivismo redakti

Laŭ kelkaj tradicioj de Ŝivismo, la ok klasikaj siddhayaḥ (aṣṭa-siddhayaḥ) estas jenaj:[3][4]

  • Aṇimā: fariĝi senlime malgranda.
  • Mahimā: fariĝi senlime granda.
  • Garimā: fariĝi senlime peza.
  • Laghimā: fariĝi senlime malpeza.
  • Prāpti: samtempe esti ĉie.
  • Prākāmya: realigi kion ajn oni volas.
  • Īśiṭva: Rego sur naturo.
  • Vaśiṭva: Rego sur la fundamentaj fortoj.

Referencoj redakti

  1. Apte n.d., p. 986.
  2. White, David Gordon; Wujastyk, Dominik. (2012) Yoga In Practice (angle). Princeton University Press, p. 34.
  3. 3,0 3,1 Subramuniyaswami, Sivaya. (1997) Glossary - Siddhi (angle). Usono: Himalayan Academy. ISBN 978-0945497974.
  4. Danielou, Alain. (1987) While the Gods Play: Shaiva Oracles and Predictions on the Cycles of History and the Destiny of Mankind (angle). Inner Traditions International.