Sieĝata Fortikaĵo

Sieĝata Fortikaĵo (ĉine simpligite: 围城) estas ĉina paskvila romano skribita de Qian Zhongshu (ĉine simpligite: 钱钟书), unuafoje eldonita en 1947 kaj ĝenerale konsiderata kiel unu el la majstroverkoj de la ĉina literaturo en la 20-a jarcento.[1] La romano estas humura rakonto pri mezklasa ĉina socio en la lastaj 1930-aj jaroj kaj traktas konfliktojn inter ĉina kaj okcidenta kulturoj, kiuj baris la spiritojn de studentoj revenintaj el eksterlando.[2] Ĝi akiris tutmondan popularecon post kiam ĝi estis represita en la 1980-aj jaroj kaj adaptita al televida serio en 1990. La romano estis esperantigita de Vejdo kaj eldonita de Fremdlingva Eldonejo en 2018.[2][3] La traduko aperis kiel n-ro 54 de la eldonserio "Oriento-Okcidento".[2]

Sieĝata Fortikaĵo
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Qian Zhongshu
Lingvoj
Lingvo Ĉina Lingvo
Eldonado
Eldondato 1947
Loko Ŝanhajo
Trajtoj
Ĝenro Romano
Loko de rakonto Respubliko Ĉinio
vdr

Referencoj

redakti
  1. Hussein, Aamer (2005-05-20) Fortress Besieged, by Qian Zhongshu trans. Jeanne Kelly & Nathan K Mao. The Independent.
  2. 2,0 2,1 2,2 Mao, Zifu. "Koloraj humuroj kaj kaŭstikaj satiroj", publikigita 2018-12-25.
  3. Qian, Zhongshu. Sieĝata Fortikaĵo, tradukita de Vejdo en februaro 2015.