Sieĝo de Ĝenovo (1800)

Dum la Sieĝo de Ĝenovo (6a de Aprilo – 4a de Junio 1800) la Aŭstrianoj sieĝis kaj kaptis Ĝenovon. Tamen, tiu estis pirha venko ĉar la pli malgranda trupoj de Francoj en Ĝenovo estre de André Masséna estis reteninta sufiĉe trupojn de Aŭstrio kio permesis al Napoleono venki en la Batalo de Marengo kaj superi la Aŭstrianojn.

Dekomence la Francoj havis ĉirkaŭ 60,000 soldatojn, sed pro malsano ili estis limigitaj al ĉirkaŭ 36,000 lukteblaj homoj. la Aŭstria komandanto Melas havis ĉirkaŭ 120,000 soldatojn disponeblaj en Italio. Post unuaj kunfrontoj, spite la kuraĝo de la Francoj komanditaj de Suchet kaj Soult, Ĝenovo tuj estis tranĉita el ekstera helpo kaj ĉirkaŭ la 6a de Aprilo la Francoj estis ĉirkaŭitaj ne nur tere, sed ankaŭ mare kie situis forta ŝiparo de Britio.

Dum la monatoj Aprilo kaj Majo diversaj bataloj sekvis per kiuj la Francoj kuraĝe rezistis ĝis komence de Junio la situacio ene de la urbo estis nehumana kaj ili devis retiriĝi.