Silenta Printempo

anglalingva libro far Rachel Carson pri pesticido kaj la medio
(Alidirektita el Silenta printempo)

Silenta Printempo (origine angle Silent Spring) estas faklibro kaj plej grava, konata verkaĵo de biologo Rachel Carson, aperinta en 1962. Oni ofte nomas la verkaĵon elirpunkto de la usona mediprotekta movado. Rachel Carson estis distingita en 1980 – postmorte – per Prezidenta medalo de libereco, plej altranga distingo por civiluloj, en Usono.

Silent Spring
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Rachel Carson
Lingvoj
Lingvo usona angla lingvo
Eldonado
Eldondato 27-a de septembro 1962
Eldonejo Houghton Mifflin Harcourt
Ĝenro eseo
vdr

Rachel Carson verkis la verkaĵon, post kiam ŝi jam debutis kiel fakverkistino kaj ricevis premiojn de National Book Award kaj John Burroughs Medaille. Ŝi verkis Silentan Printempon, kiam ŝi estis tre okupita en la privata sfero. Ŝi adoptis filon de sia junmortita nevino. Ŝi devis – kiel solulo – zorgi ankaŭ pri la infano, dum oni diagnozis ĉe ŝi kanceron. Ŝi estis inter 1959 kaj 1960 tiel malsana, ke ŝi ne povis daŭrigi la verkaĵon. La verkaĵo kaŭzis en Usono politikan debaton kaj kondukis al posta malpermeso de DDT.

Enhavo kaj konstruo redakti

Rachel Carson dediĉis la verkaĵon al Albert Schweitzer – Nobel-premiito pri paco -, kiu daŭre atentigis pri detruo de la Tero per nukleaj armiloj.

Ŝi donis nomon de sciencistoj – verkaĵokomence – kiuj tralegis la unuopajn ĉapitrojn kaj menciis ĵurnalistinon Olga Owens Huckins kaj ties leteron pri la detruaj efikoj de la aviadilaj ŝprucflugoj en la birdoprotekta areo.

La komenca ĉapitro priskribas fikcian urbeton, kies iam abunda bestaro kaj plantaro mizere pereis pro uzo de pesticidoj kaj samtempe la homoj malsaniĝis. La dua ĉapitro skizas koncepton de Rachel Carson pri la ekologia ekvilibro.

La tria ĉapitro okupiĝas pri historio kaj efiko de pesticidoj kaj herbicidoj. En la sekvaj tri ĉapitroj, Rachel Carson prezentas al la legantoj la koncepton pri la nutroĉeno kaj montras akumuliĝon de venenaĵoj en grundo kaj akvo kaj tiel eĉ en la organismoj, kiuj staras ĉe fino de la nutroĉeno.

La sepa ĉapitro priskribas la grandarean kaj nepripensitan uzon de pesticidoj kaj ties efikon je mamuloj kaj birdoj. La oka ĉapitro okupiĝas pri efiko de DDT je birdoj, la naŭa pri efikoj de pesticidoj je dolĉakvaj organismoj. La oka ĉapitro forte kritikas la grandarean intencan brulneniigon de kampoj, kiu neniigas ne nur la damaĝajn fungojn sed ankaŭ insektojn.

La 11-a ĉapitro okupiĝas pri la libere aĉeteblaj pesticidoj kaj herbicidoj, pri kies damaĝaj efikoj la uzantoj scias nenion. La sekvaj tri ĉapitroj estas la plej diskutitaj de la verkaĵo. Rachel Carson okupiĝas pri la sanaj postefikoj de la pesticidoj kaj herbicidoj je la homoj (fekundemo, damaĝo al la embrionoj, genetika materialo). En la sekvaj tri ĉapitroj Rachel Carson provas trovi alternativojn kaj pledas por biologia damaĝanto-kontrolo. Ŝi aludas je tio, ke la insektoj iĝas pli kaj pli rezistaj kaj akcentas, ke la sukcesoj per DDT je malario povas estis nur mallongtempaj. Sur la lastaj 55 paĝoj de la originala eldono, ŝi donas pruvaĵojn de siaj atestoj.

Literaturo redakti