The Factory

(Alidirektita el Silver Factory)

The Factory estis la nomo de la studio de Andy Warhol en Novjorko, kiu havis tri diversajn lokojn inter 1962 kaj 1984. La origina Factory estis en la kvina etaĝo de la numero 231 de Orienta 47a Stato de Meza Manhatano. La lupago estis tiam de cent dolarojn jare.[1] Warhol foriris en 1968 kiam la konstruaĵo estis detruota por malfermi vojon al apartamenta konstruaĵo. Li tiam relokigis sian studion al la sesa etaĝo de la Konstruaĵo Decker ĉe la numero 33 de Union Square West ĉe la angulo de Orienta 16a Strato, kie ĝi restis ĝis 1973. Ĝi poste translokiĝis al 860 de Broadway ĉe la norda pinto de Union Square. Kvankam tiu loko estis multe pli granda, ne multa filmofarado okazis tie. En 1984 Warhol movigis siajn restajn aventurojn, jam ne plu inkludante filmofaradon, al 22 de la Orienta 33a Strato, nome konvencia oficeja konstruaĵo.[2]

The Factory
studio
Lando Usono vd
Situo Nov-Jorkio
Situo
Geografia situo 40° 44′ 50″ N, 73° 59′ 2″ U (mapo)40.7473-73.984Koordinatoj: 40° 44′ 50″ N, 73° 59′ 2″ U (mapo)
The Factory (Novjorko)
The Factory (Novjorko)
DEC
The Factory
The Factory
Situo de The Factory
Map
The Factory
vdr
La Konstruaĵo Decker, dua sidejo de The Factory

Kiel reklamartisto en la 1950-aj jaroj, Warhol uzis helpantojn por pligrandigi sian produktivecon. Kunlaborado restos difinan (kaj polemikan) aspekton de liaj verkadaj metodoj tra sia kariero; tio estis partikulare vero en la 1960-aj jaroj. Unu el la plej ĉefaj kunlaborantoj dum tiu periodo estis Gerard Malanga. Malanga helpis la artiston ĉe la produktado de serigrafiaĵoj, filmoj, skulptaĵoj, kaj aliaj verkoj ĉe "The Factory," nome la studio de Warhol kovrita kaj farbita el aluminifolio kaj arĝentokoloroj ĉe la 47a Strato (poste translokigita al Broadway). Aliaj membroj de la varhola faktorio estis Freddie Herko, Ondine, Ronald Tavel, Mary Woronov, Billy Name, kaj Brigid Berlin (el kiu ŝajne li havis la ideon registri siajn telefonajn konversaciojn).[3]

Referencoj redakti

  1. (9a de Marto, 1987) “The World Of Warhol”, New York Magazine 20 (10), p. 43. 
  2. Alleman, Richard. The Movie Lover's Guide to New York. New York: Harper & Row, 1988. ISBN 0060960809, pp.150-152
  3. Colacello, Bob (1990), p. 67

40° 44′ 50″ Nordo 73° 59′ 02″ Okcidento / 40.747268 °N, 73.98396 °U / 40.747268; -73.98396 (mapo)