Malfermi la ĉefan menuon
Afiŝo de 1898 fare de Jan van Beers.

Komerca artoReklama arto estas arto de kreivaj servoj, reference al arto kreita por komercaj celoj, ĉefe por reklamado. Komerca arto tradicie inkludas dezajnajn librojn, reklamaĵojn de diversaj produktoj, signaloj, afiŝoj, kaj aliaj montraĵoj por instigi vendadon aŭ akceptadon de produktoj, servoj aŭ ideoj.

Kapablo de komerca artoRedakti

Plej komercaj artistoj havas kapablon organizi informaron kaj konaron de fajnaj artoj, bildaj kreivoj kaj uzado de amaskomunikiloj. Komunikado estas ofte grava en tiu kampo. Kutime, la arta departemento estas relative malgranda, konsista el artaj direktoroj, eble asista direktoro, kaj malgranda stabanaro por desegno kaj produktaj laboristoj. Komercaj artistoj prilaboras varion de situacioj farante multajn aferojn en la arta mondo kiaj reklamado, ilustracio kaj animado. Komercaj artistoj havu kapablojn por mandesegno kaj pentrado, espertojn uzante grafikajn desegnojn kaj eldonado de softvaro, kaj bazan konon de reklamaj principoj. Komerca arto estas kutime farata por amasaj ekspono kaj distribuado. Komerca arto kreas vojon por montri al la homoj la produktojn aŭ servojn uzante bildon kiu povu atentigi ilin. Tio estas ĉefa sistemo por ke negocoj povu reklamadi siajn produktojn kaj servojn.

Komerca arto aplikas artajn principojn por kovri varion de kampoj. Komercaj artistoj desegnas reklamaĵojn, logoojn, afiŝojn, broŝurojn, kovrilojn, produktopakaĵojn kaj aliajn similajn artaĵojn. Ties verko estas ofte uzitaj por vendi, helpi, klarigi, rakonti kaj informi.[1]

Komercaj artistoj povas specializiĝi en grafika dezajno kaj ilustraciaĵo, inter aliaj areoj. Ilustraciistoj kreas bildojn por uzo en libroj, gazetoj kaj paperaĵoj. Grafikaj dezajnistoj kreas artaĵojn kaj produktojn por libroj, ĵurnaloj, gazetoj, televido, produktopakaĵoj kaj Interreto. Profesiaj grafikaj dezajnistoj ofte laboras por reklamado, komercado aŭ rilataj kampoj.[2]

ĜenrojRedakti

Komerca arto povas inkludi multajn ĝenrojn de arto kaj kategoriojn de arta tekniko, kiaj:

ReferencojRedakti