Sylviornis

(Alidirektita el Silviornitedoj)

Sylviornis estas formortinta genro de Kokoformaj birdoj enhavanta unusolan specion, S. neocaledoniae, aŭ erare "Novkaledonia giganta megapodo". Teknike, tio lasta estas malĝusta ĉar oni ĵus trovis, ke ne temas pri megapodo, sed la nura konata membro de sia propra familio, nome Silviornitedoj; je la epoko de la priskribo, oni supozis, ke estas strutoforma. Sylviornis neniam estis trafita viva de scienculoj, sed ĝi estat konata el multaj miloj de ostaj subfosilioj trovitaj en kuŝejoj, kelkaj el ili el la Holoceno, en Novkaledonio kaj la apuda Pininsulo.

Kranio

Sylviornis estis granda, nefluga birdo, 1.7 m longa, kaj peza ĉirkaŭ 30 kg averaĝe. Ĝi estas la plej fortika kokoforma birdo iam konata. Ĝi havi grandan kranion kun alta kaj flanke premita beko surmontigita de osta karunklo. Ties kruroj estis mallongaj, sed havis fortajn fingrojn kun longaj ungoj. La skeleto havis nombrajn pekuliaraĵojn kaj diferencojn kiuj apartigas Sylviornis el ĉiuj aliaj konataj birdoj.

Granda proporcio de ĝis 50% en kelkaj kuŝejoj de la trovitaj restoj estis el junuloj. Tiele, oni teoriigis, ke Sylviornis havis ovokvantojn de almenaŭ 2, sed pli probable pli proksime al 10 ovoj, kaj ke la averaĝa vivodaŭro estis ne multe pli ol 5–7 jaroj, kio estus tro malalta por tiom granda birdo. Ŝajne la birdo ne kovis siajn ovojn sed konstruis amasneston similan al tiu de megapodoj. ing browser, and the structure of the bill and feet suggest that roots and tubers it dug up formed a major part of its diet.

Referencoj redakti

Literaturo redakti

  • Mourer-Chauviré, Cécile & Balouet, J. C. (2005): Description of the skull of the genus Sylviornis Poplin, 1980 (Aves, Galliformes, Sylviornithidae new family), a giant extinct bird from the Holocene of New Caledonia. In: Alcover, J. A. & Bover, P. (eds.): Proceedings of the International Symposium "Insular Vertebrate Evolution: the Palaeontological Approach". Monografies de la Societat d’Història Natural de les Balears 12: 205-118.
  • Poplin, François (1980): Sylviornis neocaledoniae n. g., n. sp. (Aves), ratite éteint de la Nouvelle-Calédonie. Comptes Rendus de l'Academie des Sciences Paris sér. D 290: 691-694 [artikolo en franca]
  • Balouet, Jean-Christophe; Olson, Storrs L.: Fossil Birds from Late Quaternary Deposits in New Caledonia PDF, rete Arkivigite je 2012-02-15 per la retarkivo Wayback Machine