Sima Mafiha (en persa سیما مافیها, naskiĝis en 1948 en Teherano) estas Persa tradicia kantisto. Ŝi estis unu el la unuaj kantistoj, kiuj kantis la faman kanton Emŝab Ŝabe Mahtabe (Ĉinokte, estas la nokto de lun-lumo), kiun komponis Ali Akbar Ŝejda.[1] Ŝi nur havas unu muzik-albumon nome Komponaĵoj de Aref kaj Ŝejda, kiun pretigis Esmail Vaseqi. Ĉi tiu albumo enhavas la komponaĵojn de Aref Qazvini kaj Ali Akbar Ŝejda. Kvankam Sima Mafiha estis fama kaj ŝatata, sed ŝi ne plu kantis poste.[2]

Sima Mafiha
Persona informo
Ŝtataneco Irano
Okupo
Okupo kantisto
vdr

Vivo redakti

Sima Mafiha naskiĝis en la jaro 1948 en Teherano. Ŝi junaĝe studis muzikon ĉe Morteza Hanane kaj laŭ onia diro ŝi estis unu el la plej bonaj liaj studantoj. Sima Mafiha en la jaro 1967 komencis sian kunlaboradon kun Irana Nacia Radio. Ŝi komence elektis la kromnomon Marĝan por si mem, sed post kelkaj jaroj, kiam troviĝis alia fama kantistino kun sama nomo, ŝi daŭrigis sian kantadon per la vera nomo Sima Mafiha.

En la jaro 1968, kiam Irana nacia televido fondiĝis, ŝi komencis sian kunlaboradon kun ili kaj ŝi iĝis unu el la unuaj kantistoj, kiuj aperis televide en Irano. Sima Mafiha ĝis la jaro 1974 kantis pli ol 25 kantojn. Sed poste ĝis la jaro 1977 ne plu aktivis en la arta mondo, sed en la jaro 1977, kun la aktiviĝo de Huŝang Ebtehaĝ en Irana radio, ŝi ankaŭ rekomencis sian kantadon. Sed kiel ajn tio ne tiom daŭris kaj post la islama revolucio en la jaro 1979 ŝi lasis kantadon ĝis nun. Nun ne klaras kiel kaj kie ŝi vivas, sed oni divenas ke ŝi loĝas ekster Irano.[3]

Referencoj redakti