Simfizo
Simfizo (latine symphysis) estas
- kartilaga ligo inter du ostoj (inter alie la pubia simfizo aŭ la intervertebraj diskoj),
- linio de kunlutiĝo inter du partoj de osto (ekzemple mentona simfizo), kaj
- patologia adheraĵo inter ambaŭ lamenoj de serozo (ekzemple perikardia aŭ pleŭra simfizo).
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/98/Gray241.png/220px-Gray241.png)
Ĉe la vertebruloj inkluzive de la homoj, simfizoj laŭ la unua signifo estas la "pubia" aŭ "pelva" simfizo kaj la intervertebraj diskoj. Tamen ĉi-rilate estas eta diferencoj inter homoj kaj vertebrulaj bestoj: Ĉe la homoj la simfizo (latine symphysis pubica) interligas ambaŭ pubion, do la antaŭajn partojn de ambaŭ koksostoj respektive ĉe junaj homoj la memstarajn pubiajn ostojn; ĉe la vertebrulaj bestoj la ligo inter ambaŭ koksostoj situas sube kaj inkluzivas kaj pubion, ilion kaj iskion (symphysis pelvina).