Sinagogoj de Lepsiko

La plej multaj el la sinagogoj en Lepsiko (Leipzig) estis detruitaj kadre de la pogromoj de novembro 1938 aŭ kadre de la sekva aliancana bombado de la Dua Mondmilito. En la urba teritorio nur la sinagogo de la adreso Keilstraße, germane ofte nomata Brodyer Synagoge, tenis sian religian funkcion.

En la nokto de la pogromoj de novembro 1938, inter la 9-a kaj 10-a de novembro 1938, la granda komunuma sinagogo, la sinagogo Ez Ĥaim kaj la kromkonstruaĵoj de la festhalo en la nova izraelida tombejo estis detruitaj. La pogrome ne detruita festhalo tri monatojn pli poste estis malkonstuita laŭ ordono de la urba administrejo.

En la sekva listo la nomoj de eksaj sinagogoj estas metataj en klinitaj (kursivaj) literoj.

bildo nomo loko konstrudato arkitektoj apartaĵoj
granda komunuma sinagogo, nomata "la templo" (Große Gemeindesynagoge, "der Tempel") ekse Gottschedstraße 3, angule de Zentralstraße 1854–1855
(detruita la 9-an/10-an de novembro 1938)
Otto Simonson la liberalisma sinagogo estis la unua kaj samtempe plej signifa sinagogo de Lepsiko. Pro la formo de la konstrutereno ĝi havis romban fundamenton. En la nokto de la 9-a al la 10-a de novembro 1938 la konstruaĵo estis forbruligita, ekde la jaro 2001 en la loko konstruiĝis memorejo, kiu videbligas la eksan fundamenton.
Brodyer Synagoge Keilstraße 4 1897–1898
1903–1904 (trakonstruo)
Georg Wünschmann (konstruo de duobla loĝdomo)
Oscar Schade (trakonstruo al sinagogo)
La konstruaĵo de la adreso Keilstraße 4/6 konceptiĝis kiel duobla loĝdomo. Ĝin aĉetis kaj trakonstruigis al sinagogo Friedrich Gutfreund: la du subaj etaĝoj iĝis preĝhalo. Sekve de la pogromoj de novembro 1938 la domo ne plu rajtis funkcii kiel sinagogo kaj ĝis la jaro 1945 estis fabriko pri sapoj. Post renovigo de la salono ĝi denove funkciis kiel sinagogo. En 1993 laŭ la origina modelo renoviĝis la fasado kaj la interna dezajno.
sinagogo Ec Ĥaim (Ez-Chaim-Synagoge) ekse Apels Garten 4 (origine Otto-Schill-Straße 6–8) 1922
(detruita la 9-an/10-an de novembro 1938)
Gustav Pflaume La konstruaĵo estis la plej granda ortodoksa sinagogo de Saksio (la hebrea nomo עץ חיים, Ec Ĥaim, signifas "arbo de la vivo"). Sekve de fondaĵo de la lepsika pelt-komercisto Chaim Eitingon la urba talmudo-torao-asocio en 1921 povis peti pri permeso trakonstrui eksan gimnastikejon al sinagogo. En 1927 la unua etaĝo de kromkonstruaĵo iĝis semajntaga preĝsalono. La sinagogo en la pogromo de novembro 1938 estis komplete detruita kaj la muraj restaĵoj malmultajn semajnojn poste forportitaj.
sinagogo Beth Jehuda (Beth-Jehuda-Synagoge) ekse Färberstraße 11 1921 (enkonstruo de la sinagogo) En la konstruaĵaro aĉetita en 1915 fare de Louise Ariowitsch dekomence interalie estis kunvenejoj de la juda komunumo. En 1921 estis ankaŭ konstruita sinagogo. Post la damaĝigoj kaj destruoj la sinagogo devis fermiĝi en 1939. Inter la jaroj 1940 kaj 1943 ĝi uziĝis kiel tranoktejo de senloĝejaj personoj, poste kiel amasloĝejo de judoj (kolektante ilin antaŭ ol amastransporto al la mortigejoj). En 1946 en la konstruaĵo denove okazis juda festo, sed poste ne plu estis uzata por religiaj celoj. La konstruaĵo kaj la eksa mikveo, la rita banejo, estas konservitaj.
Festhalo sur la nova izraelida tombejo (Feierhalle auf dem Neuen Israelitischen Friedhof) ekse Delitzscher Straße 224 1926–1928
(malkonstruita en 1939)
Wilhelm Haller La festhalo sur la nova izraelida tombejo havis tri alojn. La alta centra alo estis kronita per granda kupolo, havis kvadratan fundamenton kaj estis dekorita en la tiutempe tre aktuala arkitektura stilo france nomata Art Déco aŭ germane Jugendstil. La flankaj aloj estis brule detruitaj en la pogromoj de novembro 1938, sed la centra festejo restis nedamaĝita. Pro pseŭdoargumento ke la halo draste "malbeligus la urban bildon", la halo estis eksplodigita la 24-an de februaro 1939.

Krome en Lepsiko ankoraŭ ekzistis la sekvaj sinagogoj kaj preĝhaloj:

  • Tiktiner Synagoge ("sinagogo de Tykocin"), ekse Brühl 71 (fondita en 1850, detruita en la nazia epoko)
  • Merkin-Synagoge, Ritterstraße 7 (fondita en 1830, konstruaĵo konservita)
  • Bochnia Synagoge, (sinagogo de Bochnia) ekse Gerberstraße 48/50 (detruita en la nazia epoko)
  • Jassyer Synagoge, ekse Gerberstraße 48/50 (detruita en la nazia epoko)
  • Kolomea-Synagoge, ekse Berliner Straße 4 (detruita en la nazia epoko)
  • Krakauer Synagoge ("krakova sinagogo"), ekse Berliner Straße 10 (detruita en la nazia epoko)
  • Ohel-Jacob-Synagoge, ekse Pfaffendorfer Straße 4 (fondita en 1922, detruita en la nazia epoko)
  • Verein-Mischnajos-Synagoge, ekse Humboldtstraße 24 (fondita en 1909, detruita en la nazia epoko)
  • Hindenburg-Synagoge (24er Synagoge), ekse Humboldtstraße 24 (fondita en 1916/17, detruita en la nazia epoko)
  • ortodoksa preĝhalo de rabeno Israel Friedmann, Leibnizstraße 24, angule de Hinrichsenstraße (fondita ĉirkaŭ la jaro 1900, konstruaĵo konservita)
  • Ahwat-Thora-Synagoge, ekse Färberstraße 6 (fondita en 1907, detruita en la nazia epoko)
  • Lemberger Synagoge ("lviva sinagogo"), ekse Schützenstraße 7 (fondita ĉirkaŭ la jaro 830, detruita en la nazia epoko)
  • Bikur-Cholim-Synagoge, Eisenbahnstraße 9, unua etaĝo (konstruaĵo konservita)
  • Schaare-Zedek-Synagoge en konstruaĵo de la gastejo „Schillerlaube“, Schillerweg 31 (fondita en 1922, konstruaĵo konservita)
  • Preĝhalo "Aurelienstraße" en loĝdomo, ekse Aurelienstraße 14 (malkonstruita post la mondmilito pro malstabileco)
  • Tifereth-Synagoge (תפארת, tifereth, signifas "gloro"), ekse Eberhardstraße 11 (detruita en la nazia epoko, nuntempe aŭtoparkejo norde de la hotelo „The Westin Leipzig“)

Literaturo redakti

  • Josef Reinhold: Zwischen Aufbruch und Beharrung. Juden und jüdische Gemeinde in Leipzig während des 19. Jahrhunderts. Eldonejo Sächsisches Druck- und Verlagshaus, Dresdeno 1999, ISBN 3-933442-32-X
  • Georg Dehio: Handbuch der Deutschen Kunstdenkmäler. Sachsen II. Eldonejo Deutscher Kunstverlag, Munkeno 1998, ISBN 3-422-03048-4
  • Barbara Kowalzik: Wir waren eure Nachbarn. Die Juden im Leipziger Waldstraßenviertel. Eldonejo Pro Leipzig, Leipzig 1996, ISBN 3-9805368-1-5
  • Die Bau- und Kunstdenkmäler von Sachsen. Stadt Leipzig. Die Sakralbauten. (prilaborita de Heinrich Magirius kaj Hanna-Lore Fiedler), Eldonejo Deutscher Kunstverlag, Munkeno 1995, Bd. 1 S. 135–137, 791–803, ISBN 3-422-00568-4
  • Adolf Diamant: Chronik der Juden in Leipzig. Aufstieg, Vernichtung und Neuanfang. Eldonejo Heimatland Sachsen, Chemnitz kaj Leipzig 1993, ISBN 3-910186-08-4
  • Bernd-Lutz Lange: Jüdische Spuren in Leipzig. Ein Begleiter durch die Stadt. Eldonejo Forum Verlag, Leipzig 1993, ISBN 3-86151-049-9

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Synagogen in Leipzig en la germana Vikipedio.