SindhiaSindia estis la reganta maratha familio de Ujjain kaj de Gvalior, eksa princlando en Barato.

La dinastio estis fondita de Rânojî Sindhia, kiun Baji Rao la 1-a nomumis kiel guberniestron de Malwa en 1726. Gvalior fariĝis grava regiona potenco en la lasta duono de la 18-a jarcento.