Ujjain estas urbo en la distrikto Ujjain de la barata ŝtato Madja-Pradeŝo. Ĝi estas la kvina plej granda urbo en Madja-Pradeŝo laŭ populacio kaj estas la administracia centro de la distrikto Ujjain kaj de la divizio Ujjain.[1] Ĝi estas fama hindua pilgrimejo kaj la fama Kumbhamela okazas tie ĉiun 12-an jaron.[2] Ankaŭ la fama templo Mahakaleŝvar Ĝjotirlinga estas en la centro de la urbo. Antikva urbo situa sur la orienta bordo de la rivero Kŝipra, Ujjain estis la plej elstara urbo en la Malŭa altebenaĵo de centra Barato dum multo de sia historio. Ĝi iĝis la politika centro de centra Barato ĉirkaŭ la jaro 600 a.K. Ĝi estis la ĉefurbo de la antikva regno Avanti, nome unu el la Dek ses grandaj regnoj. Ĝi restis grava politika, komerca kaj kultura centro de centra Barato ĝis la komenco de la 19a jarcento, kiam la brita administraciistoj decidis disvolvigi Indaur kiel alternativo. Ujjain plue restis grava pilgrimejo por Ŝivistoj, Viŝnuistoj kaj Ŝaktistoj.[3]

Ujjain
Mahakal Temple Ujjain.JPG
Administrado
Demografio
Loĝantaro 515 215  (2011) [+]
Loĝdenso 3 282 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 23° 11′ N, 75° 47′ O (mapo)23.18277777777875.777222222222Koordinatoj: 23° 11′ N, 75° 47′ O (mapo) [+]
Alto 490 m [+]
Areo 157 km² (15 700 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Situo de Ujjain
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Ujjain [+]
Information icon.svg
vdr
Harsiddhi Marg en Ujjain.

NotojRedakti

  1. "District Census Handbook - Ujjain" (PDF). Census of India. p. 12,22. Alirita la 25an de Decembro 202o.
  2. "Ujjain: As Kumbh draws to a close, devotees throng Kshipra for 'shahi snan'". Indian Express. 21a de Majo 2016.
  3. Jacobsen, Knut A. (2013). Pilgrimage in the Hindu Tradition: Salvific Space. Routledge. p. 128. ISBN 978-0-41559-038-9.

BibliografioRedakti