Sindromo de skuita bebo

krania traŭmato de beboj

La Sindromo de skuita bebo estas jurmedicina fakesprimo pri formo de infan-mistraktado, okazinta plej ofte fare de la gepatroj je sia suĉinfano aŭ infaneto.

La neŭrokirurgino Norma Guthkelch montris en 1971 unuafoje je tio, ke fortega skuado de suĉinfanoj povas kaŭzi sangumadon sub la cerbohaŭto kaj tiel danĝerajn damaĝojn. Pliaj simptomoj estas la disŝirado de la cerbohaŭtaj venoj, interna sangumiĝo de la okulo.

La kuracistoj pli frue (antaŭ la 1970-aj jaroj) aldonis la mortojn pro la forta skuado - pro nerekonitaj internaj sangumadoj, ostorompoj - al la abruptaj infanmortoj. La bebojn skuas plej ofte la trolaciĝintaj, la fortan bebokriadon ne plu tolerantaj gepatroj, por silentigi ilin.

Studaĵo en Kanado pruvis, ke du trionoj de la travivitaj forte skuitaj beboj akiris longtempajn gravajn sandamaĝojn. La sciencistoj analizis 364 infanetojn, kiuj estis liveritaj al 11 hospitaloj pro sindromo de skuita bebo. 19 % de la infanoj mortis je sekvoj de la skuado. La 65 % de la travivintoj havis vidproblemojn, kaj 55 % suferis daŭrajn neŭrologiajn damaĝojn.