Sint Antoniusveld (Venray)

Antoniusveld estas moderna novkonstruita kvartalo en Venray (Limburgo). Antaŭe tie situis la vilaĝeto Lull.

Sint Antoniusveld
kvartalo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 51° 32′ N, 6° 0′ O (mapo)51.5266416666675.9941583333333Koordinatoj: 51° 32′ N, 6° 0′ O (mapo) [+]
Sint Antoniusveld (Limburgo)
Sint Antoniusveld (Limburgo)
DEC
Sint Antoniusveld
Sint Antoniusveld
Situo de Sint Antoniusveld
Sint Antoniusveld (Nederlando)
Sint Antoniusveld (Nederlando)
DEC
Sint Antoniusveld
Sint Antoniusveld
Situo de Sint Antoniusveld

Map

vdr

Situo redakti

La kvartalo Antoniusveld situas enfermita inter la Stationsweg, la Henri Dunantstraat, la A73 kaj la Vincent van Gogh Instituto en Venray. Ĝi estas moderna novkonstruita kvartalo el la mezo de la 1990-aj jaroj kaj situas inter la aliaj kvartaloj Brukske (jaroj 70) kaj Landweert (jaroj 80).

Nomo de la kvartalo redakti

La nuntempa kvartalo dankas sian nomon al la kapeleto situinta laŭlonge la Stationsweg (stacidomvojo). Ĝi situis precize sur la limo de la paroĥo de Sint Petrus' Bandenkerk (Venray) kun la malnova sinjora bieno Oostrum. La kapeleto eble estas fondita ĉ. 1650 fare de la Franciskanoj, kiuj havis specialan adoradon por Antonio kaj ankaŭ akcelis tiun adoradon en la ĉirkaŭaĵo. En 2005 oni translokis la kapeleton al alia loko je la Stationsweg.

Prifosado redakti

Dum la Romia tempo la areo jam estas enloĝata. Tial oni decidis en 1996, antaŭ ol la novkonstruado komenciĝis, unue fari ampleksan arkeologian grund-esploron sur la tereno de la vilaĝeto Lull, kio iam estis unu el la plej malnovaj loknomoj de la regiono. Nuntempe estas planoj por rehonorigi la malmovan nomon per metado de novaj nomŝildoj.

En 1993 oni trovis Romian tombon kun deksepparta vazaro , inter kio odorboteleto.