Siruela
Siruela estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro.
Siruela | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 06650 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 802 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 9 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 38° 59′ N, 5° 3′ U (mapo)38.9775564-5.0491971Koordinatoj: 38° 59′ N, 5° 3′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 519 m [+] | ||
Areo | 202 km² (20 200 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Siruela [+] | |||
La loĝantoj nomiĝas siroleños. La censita populacio en 2008 estis de 2.191 loĝantoj.
Situo
redaktiSiruela estas situa en la sudorienta parto de Ekstremaduro nome komarko La Siberia, je altitudo de 519 m; je 192 km de Badajoz, provinca ĉefurbo kaj je 132 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 202 km².
Ekonomio
redaktiAgrikulturo kaj brutobredado.
Historio
redaktiTomboŝtono de la epoko de tartesoj pruvas antikvecon de la setlejo. Same pri la epoko de romianoj kaj araboj. Pri la kristana epoko oni supozas, ke temas pri vilaĝeto reloĝata ekde Puebla de Alcocer aŭ konektita kun la kerno de templanoj de Capilla. Ekde la 14a jarcento estis multaj konfliktoj inter la diversaj senjoroj de la vilaĝo inklude Grafo de Siruela; tio okazis ĝis la lastaj juraj konfliktoj pri la posedo de la komunaj anzinaroj okazintaj dum la 20a jarcento. Historie la vivo de la vilaĝo rilatis al la disvolvigo de la brutobredado kaj de ties organizo por brutomigrado nome Mesta kies kunvenoj okazis en Siruela.
Festoj
redakti- De la Virgulino ĉirkaŭ la 15an de aŭgusto.
- De la Virgulino ĉirkaŭ la 8an de septembro.
Alveno
redakti- Siruela situas sude de la Siberia Extremeña, lime kun la provinco de Ciudad Real.
- Distas de Ciudad Real ĉirkaŭ 130 km, de Badajoz 192 km, kaj de Madrido ĉirkaŭ 300 km.
- Por alveni ekde Badajoz aŭ Ciudad Real laŭ la ŝoseo N-430 (en diferenca direkto) ĝis la vojkruco al Garbayuela kie oni lasas tiun ŝoseon; postelaŭ la BA-135 kaj post 10 minutoj oni eniras en Siruela. Ekde Madrido laŭ la A-5 ĝis Talavera de la Reina, kie oni ekas laŭ la N-502 direkte al Córdoba ĝis Fuenlabrada de los Montes kie oni uzos la menciitan N-430 kaj ĉe Garbayuela kiel jam dirite ĝis Siruela.
- Mapo [1][rompita ligilo]