La komunumo Skanderborg en Danio en sia nuna formo ekestis komence de la jaro 2007 kadre de administra reformo de la lando. La 1-an de januaro 2008 la komunumo havis 56.044 loĝantojn. Skanderborg estas parto de la - same nove kreita - administra regiono Meza Jutlandodane Region Midtjylland.

Skanderborg
urbo

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 8660
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 18 659  (2016) [+]
Geografio
Geografia situo 56° 2′ N, 9° 56′ O (mapo)56.0333333333339.9333333333333Koordinatoj: 56° 2′ N, 9° 56′ O (mapo) [+]
Alto 36 m [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Skanderborg (Danio)
Skanderborg (Danio)
DEC
Skanderborg
Skanderborg
Situo de Skanderborg

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Skanderborg [+]
vdr

Skanderborg situas sudokcidente de Aarhus, proksime de ĝi, kaj estas parto de la regiono de Aarhus. La komunumo kovras areon de 436 kvadrataj kilometroj kaj en 2009 havis 56 636 loĝantojn.

La komunumestro (laŭ la stato de 2010) estas Jens Grønlund, reprezentante la partion Venstre.

La samnoma urbo Skanderborg estas la plej granda loĝloko de la komunumo kaj ĝia administra centro. Komence de 2007 laŭ administra reformo la ĉirkaŭaj komunumoj Galten, Ry kaj Hørning iĝis parto de pligrandiĝinta komunumo, kaj ankaŭ la loĝloko Voerladegård de la tiama komunumo Brædstrup. La urbo Ry cetere en 1952 estis la gastiga urbo de la Internacia Junulara Kongreso de TEJO, do iusence la komunumo Skanderborg nun rigardeblas "IJK-loko".

Eksteraj ligiloj redakti