Skizoida personeca perturbo

Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Skizofrenio, Skizoafektiva perturbo, aŭ Skizotipa personeca perturbo.

Skizoida personeca perturbo estas personeca perturbo karakterizata per konstanta indiferentemo, ĝenerala malintereso pri sociaj rilatoj kaj limigita emocia esprimemo en interhomaj rilatoj. Ĝin oni devas ne konfuzi kun skizofrenio, aŭtismo, aŭ evitema personeca perturbo.

Priskribo redakti

En siaj sociaj rilatoj, skizoid-personaj homoj ŝajnas havi neniun deziron por proksimaj rilatoj kun aliaj homoj, inkluzive de familianoj. Ili ne havas proksimajn amikojn kaj ne konfidas siajn pensojn, krom foje al unu familiano kiel patro aŭ patrino. Ili preferas esti solaj kaj elektas ŝatokupojn kiuj ne postulas interagon kun aliaj homoj. Ili ankaŭ malmulte interesiĝas pri seksrilataj aferoj, kaj malofte havas amrendevuojn.

Pli ĝenerale, tiuj homoj estas nereagemaj. Ili ŝajnas sperti malpli da plezuro aŭ malplezuro el siaj sensaj kaj korpaj perceptoj. Ili aspektas senzorgaj pri tio kion la aliaj homoj pensas pri ili, pri gravaj vivokazaĵoj aŭ ŝanĝoj. Ili malofte esprimas emociojn, kaj malofte reagas per ridetoj aŭ kapjesoj. Eĉ se iu aŭ io provokas ilin, ili povas ne montri koleron. Konsekvence, ili povas aspekti kiel sendirektaj vivtrapasantoj.

Prevalenco redakti

Laŭ diversaj studoj, 1%[1] ĝis 5% de la homaro havus skizoidan personecan perturbon. Tian malprecizecon oni povas klarigi parte pro tio ke skizoida personeco ne havas rigoran difinon, pro ĝia facila konfuzeblo interalie kun skizofrenio, kaj pro malofta diagnozado. Ja malmultaj skizoid-personaj homoj petas psikologian helpon, kvankam laŭ Philip Manfield[2] ili entute kunigus ĝis 40% de la homoj kun personeca perturbo.

Skizoida personeca perturbo ŝajne estas iom pli ofta ĉe viroj ol ĉe virinoj[3],[4].

Diagnozo redakti

DSM-5 kriterioj redakti

Laŭ la Diagnoza kaj Statistika Manlibro de Mensaj Malordoj, skizoid-personaj homoj havas almenaŭ 4 simptomojn el tiuj ĉi-subaj[5] :

  • La ulo ne deziras aŭ ĝuas proksimajn rilatojn, eĉ ne kun familianoj
  • La ulo treege preferas solecajn okupojn
  • La ulo neniom aŭ apenaŭ interesiĝas pri seksa sperto kun alia persono
  • La ulo ĝuas neniujn aŭ malmultajn okupojn
  • La ulo ne havas proksiman amikon aŭ konfidenculon, krom eble unu-gradan parenculon
  • La ulo aspektas indiferenta pri ricevita laŭdo aŭ kritiko
  • La ulo ŝajnas emocie malvarma, distanca aŭ senŝanĝa

Krome, tiuj simptomoj devas esti aperintaj dum frua plenkreskeco.

KIM-11 kriterioj redakti

La 11a aperonta versio de Klasifiko Internacia de Malsanoj planas plene renovigi la kriteriojn de personecaj perturboj.[6]

Diferenca diagnozo redakti

  • Aliaj personecaj perturboj : la simptomoj de skizoida personeca perturbo emas esti pli tempo-stabilaj ol tiuj de aliaj personecaj perturboj.
    • Skizotipa personeca perturbo : kvankam la nomoj similas, skizotip-personaj homoj havas misformiĝintajn perceptojn kaj pensojn, kiujn skizoid-personaj homoj ne havas.
    • Evitema personeca perturbo : ambaŭ homoj estas socie distancaj, tamen dum evitem-personaj homoj distanciĝas pro angoro kaj malbona memfido, skizoid-personaj homoj distanciĝas ĉar ili ne interesiĝas pri sociaj rilatoj.
  • Aŭtismo : distingi skizoidan personecan perturbon kaj Aspergeran aŭtismon, kies nomo ankaŭ foje estis "skizoida perturbo de infanaĝo" povas esti malfacile. Inter la komunaj simptomoj troveblas socia distanco, malfacileco esprimi sentojn (vidu en:Alexithymia), kaj laŭ Salman Akhtar kapablo daŭre fokusi pri unu fako[7]. Tamen, aŭtismaj simptomoj ekzistas jam de infanaĝo, malkiel skizoidaj simptomoj kiuj aperas maljam frue de plenkreskaĝo. Skizoid-personaj homoj ŝajne spertas malpli fortajn emociojn ol aliaj homoj, ne multe interesiĝas pri sociaj rilatoj, kaj ne montriĝas ĝenataj pro ŝanĝoj. Male, Aspergeraj aŭtismuloj malsukcesas trafe rimarki, kompreni kaj esprimi sociajn indikojn, ili ofte ŝatas detale paroli pri siaj interesoj, kaj emas havi rigidan pensmanieron kaj konduton.[8]

Kulturo redakti

Meursault (Mjorso), ĉefrolulo de La Fremdulo, romano verkita de Albert Camus, povas esti rigardata kiel skizoid-persona homo.[9]

Referencoj redakti

  1. angle Weismann, M. M. « The epidemiology of personality disorders. A 1990 update », Journal of Personality Disorders (aldonaĵo de printempo 1993), p. 44–62.
  2. angle « I believe that the schizoid condition is far more common... comprising perhaps as many as 40 percent of all personality disorders. This huge discrepancy is probably largely because someone with a schizoid disorder is less likely to seek treatment than someone with other axis-II disorders », Philip Manfield, Split Self, Split Object, p. 204
  3. Kass, Spitzer, Williams, 1983
  4. Internet Mental Health - schizoid personality disorder. Arkivita el la originalo je 2018-06-14. Alirita 2021-05-26. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-02-13. Alirita 2021-05-26.
  5. Mark Zimmerman. (2021). Schizoid Personality Disorder (ScPD). Merck & Co..
  6. Jay Watts. (2019). Problems with the ICD-11 classification of personality disorder (angle). The Lancet article. Elsevier Ltd.. “The forthcoming International Classification of Disease, 11th revision (ICD-11), includes a reconceptualisation of the categorisation of personality disorders with an explicitly expansionist objective.”.
  7. Salman Akhtar. (1987) Schizoid Personality Disorder: A Synthesis of Developmental, Dynamic, and Descriptive Features 41, p. 499–518. doi:10.1176/appi.psychotherapy.1987.41.4.499. ISBN 9781461627685.
  8. (2013) “The investigation and differential diagnosis of Asperger syndrome in adults”, Deutsches Ärzteblatt International 110 (45), p. 755–63. doi:10.3238/arztebl.2013.0755. 
  9. Danny R. Burges. (2008). The conceptualization of personality disorders: categories versus dimensions (angle) (PDF). Dissertation, p. 26-27. Auburn University. “A majority of the psychologists perceived Meursault as having schizoid personality disorder (53.3%), with the second leading diagnosis being personality disorder NOS (30.0%).”.

Eksteraj ligiloj redakti