Skokani Olomouc estas basbala kaj softbala sporta klubo. Ĝi havas sian bazon en la urbo Olomouc de Ĉeĥio. Ekde 2005, la unua vira teamo ludas en la plej alta nacia ligo - la Ĉeĥa Basbala Ekstraligo - antaŭe ĝi jam partoprenis tie en 1998-1999. Antaŭe, la klubo estis parto de la ĝenerala sporta klubo TJ Sigma Olomouc, kiel basbala kaj softbala teamoj. La teamoj ludas en la stadiono Olomouc-Lazce, kiu estis kompletigita en 2005 - la saman jaron ĝi aranĝis la Eŭropan Basbalĉampionadon.

Skokani Olomouc
Nomo  Skokani Olomouc
Adreso  Legionářská 1165/12, 779 00 Olomouc
Fondita  1976
Stadiono  stadiono Olomouc-Lazce
Prezidanto  Václav Voják
Trejnisto de basbalo  Jakub Voják
Ligo de basbalo  Ĉeĥa Basbala Ekstraligo
Klubaj koloroj  malhelruĝe kaj blanke
vdr

Eksteraj ligiloj redakti