Slovaka Esperanto-Instituto

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Slovaka Esperanto-Instituto estis fondita en 1947 en Turčiansky Svätý Martin, ekde 1950 nur Martin.

La ĉefa tasko de la instituto estis eldonado de esperantistaj lernolibroj, vortaroj kaj gazeto, regula propagando kaj disvastigado de Esperanto kaj aranĝado de kursoj kun esp. ekspozicioj. Kunlabore kun Slovaka Esperanto Societo kaj ceteraj esp. organizaĵoj enlande kaj eĉ eksterlande, la nove fondita SEI intencis helpadi al plifortigo de esperantista movado kaj al enkonduko de Esperanto en praktikan vivon.

Pri la fondo de la instituto informis artikolo de Ján Lamačka en Esperantisto Slovaka, n-ro 17-18, Novembro-Decembro 1947, sur p. 139. Poste estis la gazeto eldonata kiel organo de la instituto ĝis 1952, kiam ĝi ne plu ricevis paperon por presado.

Esperantisto Slovaka denove fariĝis organo de la instituto en 1968 kaj en 1973 ĝi estas ŝanĝita al Slovaka Esperanto-Instituto de J. V. Dolinský.