Ján LAMAČKA (naskiĝis la 16-an de novembro 1919 en Opatová nad Váhom – mortis la 2-an de decembro 1994) estis slovaka esperantisto, redaktoro, kursestro, preleganto, publicisto, gvidanto de gazetaj rubrikoj.

Li fariĝis la dua redaktoro kaj eldoninto de Esperantisto Slovaka (ES) post la fondinto Ernesto Váňa. En 1955 li eldonadis en Trenčín bultenon "Nia spegulo". Merite de Ján Lamačka ekestis en Trenčín la unua Esperanto-muzeo en Ĉeĥoslovakio (1950-05-21).

Artikoloj redakti

  • Ĉu vi konas Trenčín? (ES 3-4/1946, p. 5)
  • Esperantisti trienčianského obvodu! (ES 3-4/1946, p. 10)
  • Slovena – naciaj teksaĵ-entreprenoj (ES 3-4/1946, p. 13)
  • Esperantista grupo "Antaŭen" 25-jara (ES 12/1947, p. 60)
  • El Sovetunio (ES 7-8/1947, p. 66)
  • El Rumanio (ES 7-8/1947, p. 66)
  • Belarta E-Sekcio (BES) en Prago (ES 3-6/1981, p. 22)
  • Aŭskultu la voĉon de historio (ES 1993 daŭrigata)
  • Tra kvin landoj per Esperanto (ES 4/1974, p. 3)

Fontoj redakti