Sobradillo (Salamanca)

Sobradillo estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia partio de Vitigudino en la nordokcidento de la provinco kaj al la Municiparo El Abadengo. Sobradillo estas tradukebla etimologie al Korkokverketo.

Sobradillo
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37246
Demografio
Loĝantaro 182  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 55′ N, 6° 48′ U (mapo)40.916944444444-6.7994444444444Koordinatoj: 40° 55′ N, 6° 48′ U (mapo) [+]
Alto 649 m [+]
Areo 52,71 km² (5 271 ha) [+]
Sobradillo (Provinco Salamanko)
Sobradillo (Provinco Salamanko)
DEC
Sobradillo
Sobradillo
Situo de Sobradillo
Sobradillo (Hispanio)
Sobradillo (Hispanio)
DEC
Sobradillo
Sobradillo
Situo de Sobradillo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sobradillo, Salamanca [+]
vdr

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 53,50 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 234 loĝantojn. Ĝi perdis pli ol 1 000 loĝantojn dum la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Parto de ĝia teritorio estas ene de la Natura Parko Arribes del Duero, naturejo protektita de grandaj valoroj kaj mediaj kaj turismaj.

Limas kun loĝlokoj La Fregeneda, Hinojosa de Duero, Lumbrales, Mata de Lobos (Portugalio), La Redonda, Almofala (Portugalio), kaj Ahigal de los Aceiteros. Ĝi distas 105 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Ĝi fondiĝis en la 12-a jarcento. La areo estis regata de la Templanoj, kies kruco videblas en la blazono. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kun najbara Portugalio kaj dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado lastatempe iom dekadencis. Lastatempe rura turismo ekgravis. Vidindaĵoj estas kastelturo, rigardejoj, preĝejo ktp.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ redakti