soc.culture.esperanto
Esperant-lingva Usenet novaĵgrupo
soc.culture.esperanto estas la plej populara esperanta novaĵgrupo en la Interreto.[mankas fonto] Ĝi ekzistis ekde marto de 1989, aŭ eble pli frue. Oni oficialigis la grupon marte de 1997 per voĉdono de 224 jesoj, 31 neoj, 1 neŭtrala, kaj 1 erara balotilo. Ofte aperas transafiŝoj inter sci.lang kaj aliaj planlingvaj grupoj.
Laŭ ĝia statuto, oni diskutu en la grupo pri ĉio ajn en Esperanto aŭ pri Esperanto en ĉiu ajn lingvo.[1] Inter la ofte diskutataj temoj troviĝas mondpolitiko, lingvaĵoj (ĝusta uzo de la akuzativo kaj la participoj ktp), kaj kiel oni funkciigas iun aŭ tiun programon pri la supersignoj.
soc.culture.esperanto estis ligita kun la fidoreta „ESPERANTO“.
Eksteraj ligiloj
redakti- * [1][rompita ligilo] La fakdosiero de soc.culture.esperanto
- *Rekte atingu soc.culture.esperanton per via retumilo aŭ per Google-Grupoj
Fontindikoj
redakti- ↑ La Statuto de soc.culture.esperanto[rompita ligilo]