Socia kompetento konsistas el sociaj, emociaj, kognaj, kaj kondutaj kapabloj bezonataj por sukcesa socia adaptiĝo. Ekzemploj de socia kompetento estas kapablo preni la perspektivon de aliulo pri situacio, aŭ apliki lernaĵojn el pasintaj spertoj al ŝanĝo en socia interagado.[1]

Socia kompetento estas la fundamento, sur kiu homoj konstruas normojn pri socia interagado kaj perceptojn pri la propra konduto. Oni ofte inkludas en ĝia difino sociajn kapablojn kaj interpersonan komunikadon.[1], kaj ĝi rilatas al sociaj kondutoj.[2]

Modeloj redakti

Fruaj modeloj de socia kompetento reliefigas la rolon de kunteksto kaj situacidependo en la operaciigo de kompetento.[3] Ili permesas la organizadon kaj unuigon de la diversaj kapabloj, kondutoj, kaj kognoj rilataj al socia kompetento. Dum tutecaj difinoj temas pri la ĝeneralaj celoj de kompetento,[3] kelkaj modeloj atentas rekte al la procezoj kiuj laŭteorie subtenas ĝin.[3][4][5] Tiuj procezaj modeloj rilatas al specifaj kuntekstoj kaj provas identigi pli specifajn celojn kaj esencajn taskojn rilatajn al socia kompetento. Aliaj modeloj substrekas la ofte malatentatan distingon inter socia kompetento kaj la indikiloj (t.e. specifaj kapabloj) per kiuj oni taksas ĝin.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Semrud-Clikeman, M.. (2007) Social competence in children. New York, NY: Springer Science+Business Media.
  2. (2015-10-10) “Inclusive education and social competence development”, Hungarian Educational Research Journal. doi:10.14413/herj.2015.01.04. 
  3. 3,0 3,1 3,2 (1969) C. Spielberger: Current topics in clinical and community psychology. New York: Academic, p. 151–96.
  4. (1994) “A review and reformulation of social information-processing mechanisms in children's social adjustment”, Psychological Bulletin 115, p. 74–101. doi:10.1037/0033-2909.115.1.74. 
  5. (1990) T.P. Gullota, G.R. Adams & R. Montemayor: The development of social competence in adolescence. Beverly Hills, CA: Sage, p. 245–64.