Sociala merkata ekonomio

Sociala merkata ekonomio estas politika koncepto, kiu ligas la ideon de merkata ekonomio kun sociala justeco. Ĝi originas el Germanio, kie la koncepto aperis jam en 1949 en la balota programo de la partioj CDU kaj CSU por la unua Bundestag. Ĝin popularigis la germana ministro pri ekonomio kaj posta kanceliero Ludwig Erhard per sia libro "Wohlstand für alle" ("Ekonomia bonfarto por ĉiuj") el la jaro 1957. La celo de la koncepto estas juste dividi la riĉaĵojn por atingi tian ekonomian bonfarton.

La sociala merkata ekonomio estas ofte nomata la plej sukcesa modelo de sociala kaj ekonomia politiko.

Lige kun la tutmondiĝo, fine de la 20-a jarcento plifortiĝis la novliberalismo kiel konkurenco al la sociala merkata ekonomio, kaj oni klopodis pluevoluigi kaj fortigi ĝin sub la nomo ekologi-sociala merkata ekonomio.