Solaris (operaciumo)

operaciumo de Unikso
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri operaciumo. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Solaris.

Solaris estas operaciumo de Unikso origine disvolvita de Sun Microsystems. Ĝi anstataŭis la pli fruan SunOS de la kompanio en 1993. En 2010, post la akiro de Sun fare de Oracle, ĝi estis renomita Oracle Solaris.

Solaris
Oracle Solaris logo.svg

Oracle Solaris 11 screenshot running GNOME2.png

Lasta stabila versio 11.3, 11.4
Programlingvo C (programlingvo), C++ (programlingvo)
Programtipo operaciumo de Unikso
Permesilo nelibera permesilo
Retejo www.oracle.com/solaris
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Solaris estas konata pro sia skalebleco kaj pro originado de multaj novigaj ecoj kiel DTrace, ZFS kaj Time Slider. Solaris subtenas x86-64 labor-staciojn kaj servilojn de Oracle kaj aliaj vendistoj.

Historie, Solaris estis disvolvita kiel propra programaro. En junio 2005, Sun Microsystems liberigis la plej grandan parton de la kodkazo sub la permesilo CDDL, kaj fondis la malfermkodan projekton OpenSolaris.