Sora (artefarita intelekto)

Sora[1] estas modelo de artefarita intelekto dizajnita por generi realismajn filmetojn en plej alta rezolucio (Full HD) pere de mallongaj tekstaj instrukcioj(angle: prompts). Disvolvita de OpenAI, kiu antaŭe publikigis produktojn kiel DALL-E kaj ChatGPT. Ĝis estis lanĉita la 15-an de februaro 2024 pro limigita testado. La modelo akceptas tekstajn priskribojn, tiel nomatajn prompts de uzantoj kaj generas mallongajn filmetojn en fotorealisma kvalito, kiuj kongruas kun ĉi tiuj priskriboj. La instigoj povas provizi artstilojn, fantaziajn scenarojn aŭ realismajn scenojn. En aprilo 2024, la modelo daŭre estas neeldonita kaj ankoraŭ ne haveblas por ĝenerala uzado. Laŭ Mira Murati, la modelo tamen publikiĝus en 2024.

Filmeto generita fare de Sora montrante trajnon vojaĝantan super la viadukto Glenfinnan.

La publikigitaj videaĵoj de Sora kaŭzis grandan eksciton kaj diskuton interlaie ĉe la filmindustrio[2] kaj artistoj. Ankaŭ esprimiĝis timoj ke la modelo povus esti uzata por generi falsaĵojn (deepfakes) kaj plenkreskulan enhavon[3].

La Sora apo havas potencialon por esti uzata en diversaj kampoj inkluzive tiu de distro, edukado, simulada trejnado kie ĝi povas krei personecigitan filmenhavon bazitan sur specifaj tekstaj instrukcioj, sed ĝi estas nuntempe ankoraŭ ne haveblas por publiko[4].

Vidu ankaŭ redakti

Artefarita intelekto

Bildarta kapablo de artefarita intelekto

Eksteraj ligiloj redakti

Sora ĉe OpenAI

Referencoj redakti

  1. Sora, japana vorto kiu signifas ĉielo.
  2. (en) Katie Kilkenny: Tyler Perry Puts $800M Studio Expansion on Hold After Seeing OpenAI’s Sora: “Jobs Are Going to Be Lost”. En: The Hollywood Reporter. la 23-an de februaro 2024,
  3. (de) Roland Lindner, New York: Open AI stellt Sora vor: Auf diese KI ist die Welt nicht vorbereitet. En: FAZ.NET, la 17-an de februaro 2024, ISSN 0174-4909
  4. (en) Sora: Creating video from text, openai.com, alirite la 5-an de aprilo 2024