Sordariomycetes
Sordariomycetes[1] estas fungoj el la klaso de Sordariomycetes[klarigu]. Ekzemple Claviceps purpurea estas fungoj el la subfilumo Pezizomycotina. Sordariomycetes estas ankaŭ nomita Pyrenomycetes, sed la du grupoj ne estas ekzakte ekvivalentaj.
Sordariomycetes | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Peritecioj de Nectria
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Sordariomycetes O.E. Erikss. & Winka 1997 | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Priskribo
redaktiLa Askofruktoj de la plejparte de specioj estas peritecioj sensu stricto kun unutunikaj senoperkulaj askoj. Kelkaj askofruktoj estas tamen klejstotecioj per la perdo de la klejstotecia aperturo, ekzemple Thielavia. La anamorfoj[2] estas ofte fialosporaj (Phialosporae).
Ekologio
redaktiSordariomycetes estas parazitaj, simbiozaj aŭ saprofitaj. Neotyphodium lolii protektas Lolium pri la sekeco kaj malamikaj insektoj. Sordaria macrospora, Neurospora crassa kaj Podospora anserina estas saprofitaj ege studataj pri molekula biologio.
Ekonomia signifo
redaktiSordariomycetes estas gravaj parazitoj pri la kreskaĵoj ekzemple Verticillium dahliae, Criphonectria parasitica, Claviceps purpurea, Ophiostoma ulmi, Diaporthe helianthi, Gaeumannomyces graminis aŭ Giberella circinata.
Sordariomycetes povas produkti fungotoksinoj en la manĝaĵo, ekzemple Gibberella zeae aŭ Claviceps purpurea.
Fusarium venenatum estas kultivata por homa nutraĵo.
Kelkaj Sordariomycetes estas uzataj pri la luktado kontraŭ la insektoj, kiujn ili parazitas, ekzemple Beauveria bassiana, Hirsutella thompsonii, Nomuraea rileyi aŭ Metarhizium anisopliae. Trichoderma harzianum estas uzataj pri la luktado kontraŭ aliaj fungoj.
Elaphocordyceps subsessilis produktas cyclosporin. Haematonectria haematococca difektas la freskoj de Lascaux.
Sistematiko
redakti- Subklaso Hypocreomycetidae
- Subklaso Sordariomycetidae
- Subklaso Xylariomycetidae
- Subklaso Diaporthomycetidae
- Subklaso Lulworthiomycetidae
- Subklaso Meliolomycetidae
Fontoj
redaktiNotoj kaj referencoj
redakti- ↑ Hibbett kaj 66 aŭtoroj interalie Klaŭdo Roux: A higher-level phylogenetic classification of the Fungi. In: Mycological research 111 509-547 , 2007 COI:10.1016/j.mycres.2007.03.004, (PDF; 1,3 MB) Arkivigite je 2010-06-10 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ E. Kiffer kaj M. Morelet, Les deutéromycètes classification et clés d'identification générique, 1997
Eksteraj ligiloj
redakti- Ning Zhang, Gi-Ho Sung: Sordariomycetes. Version 14-an januaro 2008 Arkivigite je 2009-07-03 per la retarkivo Wayback Machine, in: The Tree of Life Web Project