Spaco de Libero estas titolo de la koncerto de Jean Michel Jarre (franca muzika komponisto kaj muzikisto utiliganta artfajraĵojn. Konsiderata kiel unu el la pioniroj de elektronika kaj novepoka muziko), kiu okazis la 26-an de aŭgusto 2005 ene de Gdanska Ŝipfarejo dum festa celebrado de la 25-a datreveno de ekesto de "Solidareco".

Jean Michel Jarre dum la ludo (koncerto) sur la lasera harpo en Gdansko - dum la koncerto la Spaco de Libero
Jean-Michel Jarre en Milano (2008)

Kune kun la artisto kaj ties skipo ludis koruso de Universitato de Gdansko kaj Orkestro de Balta Filharmonio lokita malantaŭ la ĉefa scenejo en unu el haloj de la Ŝipfarejo. Oni plenumis konatajn verkojn de Jarre kaj novajn, komponitaj ĝuste por tiu ĉi okazo, nomitaj „Gdanska suito”. Oni profitigis por ĝi kanzonfragmentojn de Jacek Kaczmarski , Muroj, funkciantan en la 80-aj jaroj kiel neoficiala himno de "Solidareco". Dum la koncerto estis ankaŭ utiligita ŝipkonstrua maŝinaro kiel gruo (ĝi portis metalplaton kiel aldonan ekranon) kaj transporta platformo, sur kies ferdeko Jean Michel „veturis’’ al la scenejo komencante la spektaklon, kiu daŭris ĉirkaŭ ekde la horo 21-a ĝis la 23.30.

Dum la koncerto ekparolis Lech Wałęsa kaj ankaŭ urbestro de Gdańsk Paweł Adamowicz, kiu enmanigis al la franca artisto la memorstatueton.

La koncerton, spektatan de pli ol 120 mil da personoj, oni transmisiis pere de televido kaj Interreto.

Jean Michel Jarre komponis 25 verkaĵojn, krom:

Parto de la verkaĵoj aperis en kompakta disko Live From Gdańsk (La Koncerto en Ŝipfarejo).

Surbendigo de la koncerto aperis kiel DVD Solidarność Live.