Spaliero[1] estas eskal-simila, ligna sportilo fiksita sur muro kaj servanta por diversaj gimnastikaj ekzercadoj kiel grimpado, piedlevado, eksidado ks. Ĝi estas instalita en haloj aŭ gimnastikejoj.

Spaliero (unuparta)

Spaliero altas ĉ. 210-260 cm kaj havas 9 ĝis 16 ŝtupojn. La supra ŝtupeto staras ĉiam antaŭen por ebligi gimnastikajn ekzercojn pri pendo.

Virinoj ekzercantaj je spaliero en 1899

La ŝtupetoj estas ofte produktitaj el frakseno aŭ alia forta ligno kaj havas diametron de ĉ. 35 mm.

Literaturo redakti

  • Gerards, Heinz-Willi: Übungen an der Sprossenwand, 1982 (en gazeto)
  • Nagel, Rolf; Hauschild, Bettina: Einführung des Sportkletterns an einer Sprossenwand, 2000 (en gazeto)
  • Riz, Elburg: Treppauf - treppab an der Sprossenwand, 1987 (en gazeto)

Notoj redakti

  1. Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto (Granda Vortaro Germana-Esperanto) de Erich-Dieter Krause. Hamburg: Buske 2007. Granda Vortaro Ĉina-Esperanta de Wang Chongfang. Ĉina Esperanto-Eldonejo 2007.

Eksteraj ligiloj redakti