Sparadrapo estas premsentema glubendo uzita en medicino kaj sukuro por teni bandaĝon aŭ alian pansaĵon sur vundo. Ĉi tiuj bendoj kutime havas hipoalergenan gluon, kiu estas desegnita por teni firme haŭton, pansaĵojn kaj subajn tavolojn, sed facile forigi sen difekti la haŭton. Ili permesas aeron atingi la haŭton ("spirebla"). Iuj spireblaj bendoj kiel Kinesiologia Bendo, kaj aliaj elastaj bandaĝoj kun gluo estas faritaj el kotono. Sparadrapo ofte estas blanka ĉar ĝi enhavas zinkan oksidon, kiu aldoniĝas por malhelpi infektojn. Glubendoj el mikroporaj materialoj, kiel 3M-Mikroporo, estas vaste uzataj.

Albupora sparadrapo, simila al Mikroporo

Iuj tipoj estas ofte uzataj en sportoj por aldoni neglitan envolvaĵon al aferoj, kiuj devas esti ektenitaj, kiel tenisaj rakedoj kaj hokeaj kaj lakrosaj bastonoj, pro sia malglata teksturo kaj forprenebleco, lasante malmultan restaĵon.