Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Kongreslibro estas koncepto ege uzata en Esperantujo, ĉar ankaŭ kongresoj nepras por la vivo de la esperanta komunumo. La partoprenantoj en kongresoj, nome kongresanoj, ricevas kutime je sia alveno al kongreso diversan materialon inter kiu kongreslibro, kiu plej ofte enhavas programon, klarigojn pri funkciado de la kongreso kaj de la kongresejo, uzotaj ejoj, horaroj, kompono de la organizantaro, ekskursoj, ktp. Foje aperas ankaŭ klarigoj kaj priskriboj pri prelegoj, prelegontoj, ekskursaj celoj aŭ diversa informa materialo pri la kongresurbo. Tre utilas por postaj kontaktoj listo de aliĝintoj. Lastatempe uzeblas retaj kongreslibroj.

Kovrilpaĝo de samtempe gazeto kaj kongreslibro.