Kongresa libro
Kongresa libro (ankaŭ kongreslibro) estas libro aŭ broŝuro, kiun ricevas la partoprenantoj de Universalaj Kongresoj de Esperanto aŭ de aliaj esperantaj kongresoj. En ĝi estas tuta kongresa programo, listo de partoprenantoj, mallonga priskribo de prelegantoj, anoncoj, praktikaj informoj pri la lando aŭ urbo, kie okazas la kongresoj, kaj pri la ekskursoj aŭ turisma programo de la kongreso.
Kongresaj libroj ludas gravan rolon por la organizado kaj disvolvigo de la kongresoj, helpas la ĉeeston de partoprenantoj en la koncernaj programeroj kaj plue helpas la memoron de okazinta agado kaj postan laboron kaj kontaktojn. La redaktado kaj organizado de la kongreslibro estas ĉefa tasko de organiza kongresa komitato. El historia vidpunkto foje la informo pri partoprenantoj kaj programeroj gravas por la esplorado de pasintaj eventoj.