Ĥ: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Forigi VP:NOE‑an sekcion “La mita «Akademia decido de la 1921ª jaro»” post diskuto
Linio 13:
 
Iuj opinias{{kiu?}}, ke la tendenco k‑igi ĥ‑on estas etnocentrisma fare de anoj de lingvoj, kiuj ne konas la sonon. Aliaj vidas en la malofteco de ''ĥ'' argumenton por rezigni pri ĝi. Por iuj grava argumento kontraŭ ''ĥ'' estis la malfacileco tajpi la altan ĉapelon per meĥanika tajpilo; uzante la modernajn komputilojn oni ne plu bezonas zorgi pri tio (ne pli ol pri la aliaj ĉapelitaj literoj).
 
== La mita «Akademia decido de la 1921ª jaro» ==
Oni legas en la [[PIV]]‑oj kaj diversaj aliaj aŭtoritataj libroj, ke
{{Citaĵo|
La L.K. aprobis en 1921 la laŭvolan anstataŭigon de '''ĥ''' per '''k''' „en la okazoj, kiam ĝi senpere sekvas post la litero '''r'''“. Nuna tendenco vastigas tiun permeson al aliaj vortoj.|verko = [[NPIV#Nova Plena Ilustrita Vortaro 2002|NPIV]]}}
 
Oni ofte referencas tiun informon kiel «la Akademian decidon de la 1921ª jaro» (ekz-e en la [[Diskuto:Ĥ|Diskuto-folio]] de ĉi tiu artikolo).
 
Tamen kiam meze de la 2000-aj jaroj oni serĉis la tekston de tiu grava decido, neniu sukcesis ĝin trovi. Laŭ esploroj de [[Bertilo Wennergren]] kaj [[Carlo Minnaja]] la mito radikas el la jenaj alineoj de la enkonduka teksto de la 3ª [[Oficiala Aldono]] (subskribita de [[Grosjean-Maupin]]):
 
{{Citaĵo|Ni nun parolu pri la jam farita, kaj pri la jam komencita laboro:<br />
1º Per sia unua cirkulero la Akademio demandis al la L.{{spaco}}K. ĝian opinion pri la litero Ĥ kaj pri la duonteĥnika sufikso ''Oid'' aŭ ''Ojd''. Pri ambaŭ demandoj, precipe pri la unua, mi ricevis tre interesajn rimarkojn, kiujn mi bedaŭras, ke mi ne povas citi tie ĉi. La plimulto de la respondintoj preferas la formon ''Oid'' kaj aprobas la laŭvolan anstataŭigon de la litero Ĥ per la litero K en la okazoj, kiam ĝi senpere sekvas post la litero R.}}
 
La demando kiun mencias ĉi tiu enkonduko aperis en la ''[[Oficiala Gazeto Esperantista]]'' en 1921, subskribite de ties direktoro [[Émile Grosjean‑Maupin]]:
{{Citaĵo|
Karaj Kolegoj, du semajnojn antaŭ la eksplodo de la milito{{spaco}}... S‑ro Prof. [[Théophile Cart|Cart]] proponis al la ekzameno de la L.{{spaco}}K. kelkajn demandojn, pri kiuj mi nun petas vian respondon.
#Ĉu ne estus akceptinda, eble eĉ konsilinda, la uzado de ''k'', anstataŭ ''ĥ'', en ĉiuj radikoj kiuj ne apartenas al la Fundamento?
#En la internaciaj vortoj finiĝantaj per ''oid'', ĉu vi opinias la internacian formon ''oid'' pli taŭga ol la formon ''ojd''?<ref>{{citaĵo el gazeto|aŭtoro=E. Grosjean‑Maupin|titolo=Sekcio por la komuna vortaro: Unua cirkulero|verko=Oficiala gazeto esperantista|url=https://babel.hathitrust.org/cgi/pt?id=nyp.33433089904597;view=1up;seq=13|volumo=8|numero=78–79|dato=1921}}</ref>}}
 
Nenio pri ĉi tiu temo aperas en la postaj numeroj de OGE ĝis n-ro 82-83 de 1922-01-15, kie aperas la teksto el la 3ª OA citita ĉi-supre<ref>La unua PIV indikas monaton: «L.K. aprobis (Aŭg. 1921)», kiun oni ne povas akcepti, ĉar tia decido devus aperi en la Oficiala Gazeto. Cetere, laŭ la tradicio dati la decidojn per ilia publikigo en OGE, la koncernan «aprobon» endus dati per la jaro 1922ª — kiel efektive faras [[Vilborg]] en sia «[[Etimologia vortaro de Esperanto]]».</ref>.
 
Fakte, prof. Cart estis farinta la saman demandon al Zamenhofo 20 jarojn pli frue, en la jaro 1902ª, dum li kompilis sian vortaron franca-esperantan. Zamenhofo respondis:
{{citaĵo|Pri la litero ĥ Vi [''t.e. T. Cart''] estas tute prava. Se mi kreus la lingvon ''nun'', havante jam tiom da sperto praktika, mi certe forĵetus tiun ĉi literon; sed nun mi persone jam havas nenian rajton fari ian ŝanĝon en la lingvo, — ŝanĝojn povas fari nur ia estonta Akademio. Tial doni al Vi ''oficiale'' la permeson skribi „kemio“ k.t.p. mi ne povas, ĉar per tio ĉi mi montrus, ke mi rigardas min kiel mastron de la lingvo; sed ''private'' mi povas diri al vi, ke mi vian ideon aprobas kaj mi neniam protestos, se vi uzos en la vortaro ''ambaŭ'' formojn (kun ''k'' kaj kun ''ĥ'').|
verko = [[Lingvaj Respondoj]] 56 B, 1902. PVZ VI, 54 (Kyoto, 1990).}}
 
Do, Zamenhofo tre afable rifuzis oficiale sankcii tiun ŝanĝon, formetante la sankcion al decido de iam fondota «Akademio» ([[Akademio de Esperanto#Historio|kiu fondiĝis 3 jarojn poste]], en la jaro 1905ª); pasis ankoraŭ 9 jaroj, kaj Cart prezentis sian demandon al la Lingva Komitato. Tamen ties respondo, se oni ekzamenas ĝin atente, estas esence negativa.
 
Ĉar atentindas, ke la resuma respondo, kiun Grosjean-Maupin kompilis el la fakte ricevitaj opinioj, ja koncernas multe pli specialan aferon ol la demando: la demando temis pri '''ĉiaj''' ''ĥ''-oj; la respondo temas nur pri la kombino ''rĥ''.
 
Supozeble do en sia ĝenerala formo la demando ricevis negativan respondon. Alia atentinda vortumo estas «la plimulto ''de la respondintoj''» anstataŭ la atendebla «la plimulto ''de la komitatanoj''»: supozeble respondis nesufiĉe multaj.
 
Probable formala akademia decido neniam okazis. La «decido» eĉ malhavas oficialan tekston. Estis opinisondado okaze de la kompilado de la 3ª OA, kiun oni poste interpretis pli vastasence kaj eĉ kontraŭe al ĝia reala enhavo.
 
Ja eĉ se trakti tiun opinisondadon kiel «decidon», tiam ĝia enhavo estas tute alia ol kiun oni kutime al ĝi atribuas:
#La ideon pri la ĝenerala anstataŭigeblo la L. K. malakceptis, subteninte tian eblon nur en la kombino ''rĥ''.
#Tian anstataŭigon ĝi ne rekomendis kiel ''konsilindan'' (laŭ la originala demando de Cart), sed nur allasis kiel tolereblan (''laŭvolan'').
 
Tamen en sia posta agado Grosjean-Maupin agis tiel, kvazaŭ li estus ricevinta pozitivajn respondojn al siaj originalaj demandoj:
#La ŝanĝo eblas ĉiam (krom se tio kolizias kun alia vorto); tiel sub lia gvidado 3ª OA oficialigas la parojn ''kateĥist=katekist, kateĥiz=katekiz, teĥnik=teknik'' (enhavantajn nenian ''r'').
#La ''k''-formo iĝis preferata; tiel en la [[Plena Vortaro de Esperanto]], kies ĉefredaktoro li estis, aperas la artikolo «tekniko», kaj mankas «teĥniko».
 
Bazon por tiaj ŝanĝoj oni povas trovi en kelkaj rekomendoj kaj vortuzoj de Zamenhofo — sed ne en la mita «Akademia decido de la 1921ª jaro».
 
== Metodoj uzitaj por forigi ''ĥ'' ==