Laŭbita logiko: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: '''Laŭbita logiko''' estas maniero komputado de logikaj operacioj (logika aŭo, logika kajo, logika neo, logika malinkluziva aŭo), en kiu ĉiu bito de nombroj estas...
 
Neniu resumo de redakto
Linio 5:
Sed en [[komputilo]]j [[vorto (komputiko)|vortoj]], kiuj estas argumentoj de operacioj (ne nur de logikaj operacioj sed ankaŭ de [[operacioj per nombroj]] kaj la aliaj), enhavas multajn bitojn. Okazas ke eblas facile kalkuli logikan operacion samtempe por ĉiuj bitoj de la vorto.
 
Por unuargumenta operacio [[logika neo]] ĉiu bito estas prilaborata, kaj poste la rezultoj estas kunmetataj en la sama ordo kaj formas vorton - rezulton.
 
Por duargumenta operacio ([[logika aŭo]], [[logika kajo]], [[logika malinkluziva aŭo]]) estas prenataj duoj de bitoj - po unu bito el ĉiu argumento de la sama pozizioc. Ili estas podue prilaborataj, kaj poste la rezultoj estas kunmetataj en la sama ordo kaj formas vorton - rezulton.
 
Ekzemplo de logika kajo por 16-bitaj vortoj - kiel estas kalkulita 27229&56892. La argumentoj estas skribataj en [[duuma]] sistemo.
 
0110 1010 0101 1101
&
1101 1110 0011 1110
--------------------
0100 1010 0001 1100
 
Kaj la rezulto estas 18972.
 
[[Kategorio:komputiko]]