Probal Dasgupta: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 2:
'''Probal DASGUPTA''' estas barata esperantisto. Li naskiĝis en [[1953]] en [[Kalkato]] (en [[Barato]]), doktoriĝis en Nov-Jorka universitato pri la genera sintakso de sia gepatra lingvo, la bengala. Honora membro de la Lingvistika Societo de Usono ekde 2004, li instruis lingvistikon en tri barataj universitatoj.
 
En la universitato de [[Hajderabado]], li estis direktoro (2000-06) de “Programo por Studi Baraton” por fremdaj studentoj, kiu sub li iĝis tutlande konata pioniraĵo pontofaranta inter europajeŭropaj/usonaj gejunuloj kaj la barata universitata medio. Li estis en tiu universitato ankauankaŭ la dekano pri humanistiko (2001-04). Ekde aŭgusto 2006 li entreprenas en la Barata Statistika Instituto (en [[Kalkato]]) leksikajn esplorojn. Esperanto rolas en tiu laboro kiel interleksika glosilo ebliganta novtipan, pedagogie utilan kartografion de la vortokono. Aperis el lia plumo pli ol dek libroj kaj pli ol tricent artikoloj en la bengala, la angla, la franca kaj Esperanto.
 
En Esperantujo li estas konata ĉefe kiel verkisto, tradukisto kaj kritikisto. Membro de la [[Akademio de Esperanto]] ekde 1983, li iĝis ĝia vicprezidanto en 2001. Al la movada vivo li kontribuas ekde la rejkjavikaRejkjavika UK en 1977. Tuj post la Rejkavika kongreso li tri semajnojn volontulis en la Centra Oficejo de UEA. Li poste reprezentis Universalan Esperanto-Asocion ĉe Unuiĝintaj Nacioj inter oktobro 1977 kaj januaro 1979, kion faciligis la ĉeesto de [[Ralph Harry]] kiel la estro de la australiaaŭstralia delegacio en UN. Post tio oni kreis la Novjorkan Oficejon de UEA por daŭrigi lian laboron.
 
Li servis kiel volontulo de UEA (1980), kaj kiel komitatano (1983-86). En UK-oj, li estis trifoje reĝisoro de la kongresa temo. Iama prezidanto de sia landa asocio (1987-89) – kiun li kunfondis en 1982 – li poste iĝis la prezidanto de la Internacia Ekzamena Komisiono.