i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Karlo~eowiki!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi Maksim 20:18, 11. Feb 2007 (UTC)

Problemoj pri bildoj redakti

Saluton. Mi trovis bildojn, kiujn vi alŝutis. Bedaŭrinde vi ne klare menciis fonton, aŭtoron kaj ne donis pruvon pri deveno kaj precipe pri ilia libereco (libera permesilo). Temas pri Dosiero:Kalle.jpg kaj Dosiero:Joseantoniovergara.jpg. Bonvolu aldoni la informojn. Se vi havus problemojn, demandu min. --KuboF (diskuto) 21:52, 23 Jul. 2014 (UTC)

La dosieroj estis forigitaj. La dosiero Dosiero:Kalle.jpg nun estas transprenata de Vikimedia Komunejo, sed temas pri io tute alia. --KuboF (diskuto) 14:15, 30 Aŭg. 2014 (UTC)
Al la Dosiero:Joseantoniovergara.jpg la alŝutinto vere ne aldonis licencon, al la dosiero Dosiero:Kalle.jpg tamen jes, nome la permeson GFDL-self kaj la noton "foto de Kalle Kniivilä". Mi konjektas ke "Karlo" estas simple la vikipedia uzantokonto de Kalle (=Karlo) Kniivilä mem, tamen ne plu uzita ekde la jaro 2007. Do la forigo de la foto "Kalle.jpg" estas dubinda, sed aliflanke enhave ne tro granda perdo, ĉar ekzistas alia vikipedia foto pri li. La forigo de la foto "Joseantoniovergara.jpg", pri kiu ne ekzistas alternativo, aliflanke bedaŭrindas, sed sen licenca indiko ne diskuteblas... Bonus restarigi la du fotojn, se la uzanto iam revenus al vikipedio kaj aldonus la mankajn informojn respektive konfirmus la donitajn indikojn. ThomasPusch (diskuto) 19:44, 19 Dec. 2014 (UTC)

Via uzantonomo estos ŝanĝata redakti

23:48, 17 Mar. 2015 (UTC)

Renamed redakti

06:27, 19 Apr. 2015 (UTC)