Kavernoj de Sloup-Ŝoŝuvka: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
teritorio kun grotoj |
korekto de "pleistoceno" |
||
Linio 6:
La grotoj estas mergbranĉo de la plej longa grota sistemo en [[Ĉeĥio]] – Amatora groto, unu el fontlokoj de subtera rivero [[Punkva]] kaj ĝi apartenas al science la plej signifaj kaj plej longe esplorataj grotoj en [[Ĉeĥio]]. Ĝi situas en tavolgrupo de kalkŝtonoj de [[devonio]] de moravia-silezia [[paleozoiko]]. La hodiaŭa, 4 200 m longa groto je deniveligo 94 m estas duetaĝa sistemo de sinsekve malkovrataj, kunigataj kaj alirebligataj grotoj ''Nenio'', ''Elinjo'', ''Malnovaj rokoj'' (''Sloup-grotoj'') kaj ''Šošůvka-grotoj''. Sloup-rojo, alfluanta denorde el nekarstaj mineraloj, profundigis tiun ĉi merggroton en nura rando de la [[karsto|karsta]] teritorio. Ĝis hodiaŭ ĝi trafalas sin ĉi tie sub roko nomata Hřebenáč, por ke ĝi aperu en la suba etaĝo, de kie ĝi malaperas tra sifono ĝis Sloup-branĉo de Amatora groto. La alirebligita supra etaĝo apartenas al plej alte situantaj, kaj do al la plej fruaj grotoj de Moravia karsto. Ĝi estas kunigita kun pli malfruaj etaĝoj per kelke da gigantaj abismoj.
Granda naturportalo kondukas ĝis ''Nenio-groto'' (la nomo laŭ „nenioŝtoneto“ – blanka kaĉa kalkŝtona materio sur muroj). 36 m longa kaj 21 m alta ''Katedralo'' kun riĉa karsta ornamaĵo krutas antaŭ la sekvanta ''Elinjo-groto''. Per sia eminenta akustiko ĝi estas rekte kreita por intermitaj koncertoj de muzik- kaj kantist-ensembloj. Longa artefarita trafosaĵo kondukas de ĉi tie ĝis ''Sloup-grotoj – Malnovaj rokoj'', la plej grandegaj kaj plej longe konataj spacoj. Ilia ''Ĉefa Katedralo'' havas dimensiojn 70 x 40 x 10 m. En fortegaj surfluaĵoj estas tavoloj kun multaj ostoj de [[
La malnovaj rokoj de Sloup-grotoj estas konataj de antaŭ longe kaj eĉ la plej malnovaj informoj kaj esploraktivecoj ligas al ili. Onidire mencias pri ili fizikisto [[Jan HERTOD]] el [[Todtenfeld]] en sia verketo ''Tartaromastix Moraviae…'' en la jaro [[1669]]. Multajn bestostojn li konsideras kiel korprestaĵoj de mirakla unukornulo ''Unucornu fossile'' kaj li publikas sian propran preskribon por „ora pulvoro“, mirakla kuraciga medikamento preparata el ili (la samajn ecojn onidire havas ''Nihillum album'' – blanka nenio, nenioŝtoneto). Jam tiam li konstatis, ke ''Perpendikla abismo'' (70 m) estas profunda „2 patroniajn kaj 2 sanaestasojn“.
Linio 12:
En la jaro [[1748]] esploris je „la plej supera ordono“ Sloup-Malnovajn rokojn, same kiel aliajn grandajn grotojn de la aŭstria potencejo, la imperiestra fizikisto kaj matematikisto [[J. A. NAGEL]]. Krom ampleksa manuskripra verko, metita en [[Vieno]], restis sur muroj en Arĝenta koridoro skribite per karbo: ''Nagel Mathemat. 1748 Aust. Imperatoris Francisci hanc cryptam perlustrabat'' (Nagel matematikisto 1748 de la aŭstria imperiestro Franciso tiun ĉi groton esploris). Ankaŭ unu el notitaj konstatoj de Nagel devas kuraĝigi vizitanton: ''„En tiu ĉi forlasita, malbonodora kaj terura roka labirinto ekatakis min tia teruro, ke mi tremis en ĉiuj miaj membroj kaj mi kore bedaŭris miajn pekojn… Inter ĉiuj grotoj, kiujn mi kiam vidis, tiu ĉi estas la plej malbela, kiel ĉiu, kiu havus emon por trarigardi ĝin, povas ekkoni kun teruro.“''
La grotoj estis por publiko alirebligitaj jam ekde la 80-aj jaroj de la [[19-a jarcento]]. Tiam ankaŭ [[M. KŘÍŽ]] lumigis ilian parton unuanfojon per elektraj arklampoj, kio estis monda sensacio. Krom akompanado de turistoj estis fonto por vivtenado de akompanintoj ankaŭ vendado de stalagmitoj kaj ostoj, precipe de ursaj dentoj. Sloup-grotoj ankaŭ estis ludintaj gravan rolon en ekkono de vivo en [[
En la ĉirkaŭaĵo eblas viziti ankaŭ vilaĝon [[Sloup]], alirebligitaj groton [[Balcarka]], [[Kateřinská jeskyně|Katarina-groton]] aŭ [[Punkevní jeskyně|Grotojn de Punkva]], abismon [[Macocha]] kaj aliajn lokojn en [[Moravia karsto]].
|