Spomenka Štimec: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 10:
En la movado ŝi ekaktiviĝis kiam ŝi enmembriĝis en la Studenta Esperanto-Klubo de Zagrebo (1967). Ŝi poste aktivis en [[TEJO]] kaj [[UEA]], kaj interalie organizis la [[IJK]] en [[Sarajevo]] en [[1973]] kaj sekretariis ĉe TEJO-kongreso en Münster en 1974. Ŝi estis estrarano de UEA pri kulturo, kaj lanĉis la [[Tago de Libro|Tagon de Libro]] dum la UK<!-- kiam? -->.
 
Ŝi tradukis por pupteatroj kaj helpis en organizo de la [[Pupteatraj Internaciaj Festivaloj]] (PIF) inter 1968 kaj 1982. Krome ŝi estis sekretario de la Kroata Esperanto-Ligo en 1995.
 
Dum sia vivo ŝi gastprelegis en multaj landoj (Francio, Svedio, Irano, Koreio, Japanio). Krome ŝi gastinstruistogastinstruis pri Esperanto en usonaj universitatoj Hartford kaj San Francisco (1993-2000).
 
Ŝi profesie gvidis plurajn E-kursojn en elementaj lernejoj de Zagrebo kaj [[Velika Gorica]]. Ŝi instruis mez- kaj altnivelan esperanton enkadre de la Kroata Esperanto-Ligo dum 2003 kaj 2004.
Linio 19:
 
== Verkista vivo ==
Ŝi verkis romanon, novelarojn kaj vojaĝopriskribajn rakontojn. Ŝia plej konata kaj eble plej grava verko estas la romano ''Ombro sur interna pejzaĝo'', kiu kun delikata psikologio prezentas disiĝon de kunvivantokunvivantoj. Ŝi verkis por pluraj revuoj, i.a. por la [[magazino]] [[Monato (gazeto)|MONATO]]. Dum pluraj jaroj ŝi uzis Esperanton kiel hejman lingvon.
 
Pluraj el ŝiaj vojaĝopriskribaj rakontoj estis disaŭdigitaj en la Kroata Radio.