Laborista movado: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Nova komenco post transigo de antaŭa EdE-teksto al Laborista Esperanto-movado
Linio 1:
La nocio '''laborista movado''' ampleksas ĉiujn organizaĵojn kaj agadojn kiuj celas
[[Kategorio:Esperanto]] [[Kategorio:Esperanto-kulturo]]
[[Kategorio:Esperanto-movado]] [[Kategorio:Enciklopedio de Esperanto]]
[[Kategorio:Enciklopedio de Esperanto L]]
[[Kategorio:Sennacieca Asocio Tutmonda]]

:plibonigi la situacion de la laboristoj kaj iliaj familioj kaj/aŭ
'''Laborista movado'''. Se la maloportuno de la multlingveco kaj la bezono pri int. lingvo estas sentata de la laborantoj sur la kampo de scienco, komerco kaj trafiko, kiu kutime posedas kelkajn fremdajn lingvojn, des pli forte sin trudas la neceso de tutmonda interkomprenilo al la agantoj en la lab. movado, kies plimulto ĝenerale ne scias iun fremdan lingvon krom sia gepatra. Estis plejparte simplaj laboristoj, eĉ sengramatikuloj, kiuj la unuaj ekkonsciis pri la valoro de E, kun granda peno proprigis al si la lingvon kaj pionire laboris por ĝia disvastigo.

La unuaj lab. E grupoj fondiĝis en 1905-08 en Den Haag, Hamburg, München, Paris, Stockholm kaj aliaj lokoj. En Britujo stariĝis en l907 Brita Ligo de E-istaj Socialistoj, sed ŝajne ne estis lokaj grupoj. En 1911 fondiĝis lab. E Asocioj (LEA-oj), en Ĉeĥoslovakujo, Germanujo kaj Nederlando. Aperis naciaj gazetoj Antaŭen (Germ.), Arbeider-E-ist (Ned.), Kulturo, (Ĉeĥosl.) kaj Le travailleur E-iste (Francujo). Jam pli frue aperis int. organo por lab. E-istoj. Marcel Verama (ps. de Paul Berthelot) iniciatis ĝin, eldonante en l906 Rondirantan Folion por la kreado de tutmonda Socia Revuo. Sekve de ĉi tio kaj laŭ decido de la Ruĝula Kongreseto en Genève 1906, eliris en jan. 1907 la unua n-ro de monata gazeto „Int. Socia Revuo“. Redaktoroj estis: Fi Blan Go (ps. de P. Blangarin) 1907-09, J. L. Bruijn 1910-11 kaj W. Nutters, 1912-14. Multan laboron por ĝi faris ankaŭ R. Louis, 1907-09. Okazis kelkfoje, ke en la lasta parto de la jaro ne plu estis sufiĉe da mono kaj oni povis aperigi nur unu n-ron en 2 aŭ 3 monatoj, sed en 1912-13 la abonantaro jam estis pli ol 600 en preskaŭ 20 landoj; legantoj kaj kunlaborantoj troviĝis eĉ en la cara Ruslando. En la eldonejo de ISR aperis en l912-14 serio da verketoj de Berthelot, Ferri, Domela Nieuwenhuis, Kropotkin, Lassalle, Liebknecht, London, Staniŝiĉ kaj V. Hugo; gravan traduklaboron faris D. Ivanski kaj W. Nutters. Pro la militeksplodo en 1914 ISR ĉesis aperi. (En 1920 Nutters klopodis revivigi la revuon, sed li sukcesis aperigi nur 6 n-rojn).

'''Organizo tutmonda stariĝis en 1906'''.

Ĝi estis la Int. Asocio Paco-Libereco, poste nomata Liberiga Stelo. Ĉefaj aktivuloj: Fi Blan Go kaj R. Louis; celoj: batali kontraŭ militismo, kapitalismo ktp., disvastigi E-n ĉe internaciistoj, liberecanoj, socialistoj ktp. La asocio eldonis kelkajn broŝurojn kontraŭ militismo, patriotismo kaj religio; ĉi tiuj verketoj estis la unuaj lab. E eldonaĵoj. Tamen la asocio, kiu akceptis kiel membrojn nur personojn kaj lokajn grupojn, ne trovis multe da adeptoj ekster Francujo. La ĉeĥa kaj germana LEA-oj ellaboris du diferencajn projektojn de int. organizo; ambaŭ celis kun igi la LEA-ojn en lab. E kongreso, kiu pritraktus la problemon kaj kiu okazus samtempe kun la U. K. en Paris, 1914, ne efektiviĝis. Jam pli frue ĉe la U. K. en Genève, Cambridge, Antwerpen, Kraków kaj Bern, la lab. partoprenantoj aranĝis apartan kunvenon, t.n. ruĝulan kongreseton. Ĉi tiuj ebligis konatiĝon kaj interŝanĝon de spertoj, sed ne havis praktikajn rezultojn. En 191l UEA klopodis starigi lab. fakon, sed ne sukcesis. Ĝenerale la lab. E movado ĝis l914 laboris ĉefe por E.

Kelkaj el la agantoj sur int. kampo ankoraŭ ne nomitaj: P. Asselin, G. Bastide, E. Chapelier, (mortis en 1933), N. P. Evstifejev, E. Hakanson (mortis en 1907), J. Hoyle, H. Hyams (Tagulo), D. A. Klaĝin (mortis en 1929), W. Padfield, A. Panlou, E. Parker, V. Richard, Sifo (eldonis: La voĉo de la popolo, en ĉina kaj E lingvoj, mortis en 1915), W. Thielking.

Dum la mondmilito la lab. E movado stagnis. En 1919 ĝi reekvivis. En tiu jaro grupo da francaj lab. E-istoj, inter kiuj E. Lanti, faris la unuajn paŝojn por restarigi la int. kontakton. Reeldoninte la gazeton „Le Travailleur E-iste“, ili aperigis en ĝi int. rubrikon sub la titolo „E-ista Laboristo“, kiu post mallonga tempo elkreskis al memstara monata gazeto. Plie ili revivigis la asocion Liberiga Stelo kaj konformis ĝian statuton al la novaj cirkonstancoj.

En E-ista Laboristo la redaktoro, Lanti, publikigis serion da artikoloj, poste eldonitaj kiel broŝuro sub la titolo For la Neŭtralismon, en kiu li detale pritraktis la organizan demandon kaj konkludis 1. ke E por laboristoj ne estas celo, sed rimedo, 2. ke tial la lab. E-istoj devas organizi sin tute memstare, 3. ke necesas ne nur propagandi, sed ankaŭ uzi, apliki la lingvon, 4. ke la fab. E-istoj ne devas organizi sin en speco de Internacio kuniganta la naciajn asociojn (LEA-ojn), sed ke ili devas interligiĝi unu kun la aliaj senpere en mondorganizo sennacieca.

Ĉi tiuj ideoj renversis multajn el la ĝistiamaj perceptoj pri la tutmonda organizado, tamen iom post iom ilin akceptis la plej aktivaj kaj plej klarvidaj lab. E-istoj. Liberiga Stelo gajnis membrojn en multaj landoj kaj la kreskanta influo de E-ista Laboristo, kiu depost okt. 1920 estis ĝia oficiala organo, plifortigis ĝian pozicion. En aŭg. 1921 okazis en Praha ĝia unua kongreso kun preskaŭ 80 partoprenantoj de 75 nacioj: inter ili estis : L. Banmer, K Deubler, Guiheneuf, P. Kockeritz, Lanti, L. Revo. Laŭ decido de ĉi tiu kongreso Liberiga Stelo alinomiĝis Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) kaj ĝia organo Sennacieca Revuo (S. R.). La gvidadon oni komisiis al la ĝistiama estraro de L. S., kies ĉefaj funkciuloj estis: Banmer, sekr., L. Glodeau, kas. kaj adm., Lanti, red. kaj gvidanto. La celon de la asocio oni formulis jene:

a) utiligi praktike la int. lingvon E por la klasaj celoj de la laboristaro tutmonda; b) kiel eble plej bone kaj digne plifaciligi la interrilatojn de la membroj, tiel kreskigante ĉe ili fortikan senton de homeca solidaro; c) lernigadi, instruadi, klerigadi siajn membrojn tiele, ke ili fariĝu la plej kapablaj kaj plej perfektaj el la tiel nomataj internaciistoj. ĉ) servi kiel peranto ĉe la interrilatoj de nesamlingvaj asocioj, kies celo estas analoga al. tiu de SAT; d) peri kaj ĉiel eble helpi al kreado de literaturo (tradukoj kaj originaloj) spegulanta la idealon de la asocio.

:ŝanĝi la socion por certigi al la laborista klaso la realigon de siaj interesoj.
Ĉi tiun difinon oni akceptis en la fonda kongreso de SAT en 1921, ĝi restis ĝis nun valida. En 1928 oni precizigis la celon per jena aldono:

La formiĝon de la laborista movado spronis la okazaĵoj de la revolucioj en la jaroj [[1848]] kaj [[1849]].
SAT, ne estante politika, sed nur kleriga, eduka, kultura organizo celas, ke ĝiaj membroj estu komprenemaj kaj toleremaj rilate al la politikaj kaj filozofiaj skoloj aŭ sistemoj, sur kiuj sin apogas la diversaj klasbatalaj laboristaj partioj kaj sindikatmovadoj; per komparo de faktoj kaj Ideoj per libera diskutado ĝi celas malebligi ĉe siaj membroj la dogmiĝon de la instruoj, kiujn ili ricevos en siaj apartaj medioj.

Unuvorte, SAT celas, per konstanta uzado de racie elpensita lingvo kaj ĝia mondskala aplikado; helpadi al la kreado de racie pensantaj spiritoj, kapablaj bone kompari, ĝuste kompreni kaj juĝi ideojn, tezojn, tendencojn kaj sekve kapablaj elekti memstare la vojon, kiun li opinias la plej rekta, aŭ plej irebla por la liberigo de sia klaso kaj forkonduko de la homaro al kiel eble plej alta ŝtupo de civilizo kaj kulturo. La membreco de SAT estas individua; lokajn aŭ landajn sekciojn ĝi ne havas. Karakteriza trajto el la organizformo de SAT estas, ke ĝia gvidinstanco, nun nomata Ĝenerala Konsilantaro, elektata de la tuta membraro, ne reprezentas landojn aŭ naciojn, sed t. n. , sektorojn. Por eviti naciisman influadon en la gvidado oni dividis la tersurfacon laŭ arbitraj partoj: sektoroj (nun laŭ meridianaj horzonoj) kaj po unu reprezentanto de ĉiu sektoro konsistigas la konsilantaron. Ĉi tiu elektas inter si la estraron de la asocio, kiun ĝi helpas kaj konsilas. De 1933 ankaŭ la estraro estas elektata de la tuta membraro kaj estos en la konsilantaro ankaŭ reprezentantoj de la LEAoj, kiu subskribis la Konvencion kun SAT, v. poste).

En 1922 aperis unuafoje la Jarlibro, kiu enhavante la adresojn de ĉiuj membroj, ebligas al 1a SAT-anoj interrilati unu kun la aliaj kaj efektivigi la reciprokan servadon, al kiu devigas la SAT-membreco. Sekvintan jaron SAT havis jam pli ol 2000 membrojn. S. R. eliris regule kaj kreskis laŭ amplekso kaj kvalito. La plimultiĝo de la administra laboro necesigis dungi salajratan oficiston. Ĉi tiun funkcion ekplenumis en la mezo de 1923 R. Lerchner, Leipzig. En 1924-25 la membronombro estis 2404, 2705. Tiutempe estis malpermesite al SAT-anoj esti membro de t. n. neŭtralaj E organizoj, ekde 1925 la tiurilata statutartikolo estas malpli severa.

En 1923 kelkaj Moskvaj fervoruloj, G. Demidjuk, N. Futerfas, S Aajdovski, N. Nekrasov eldonantaj revuon „La Nova Epoko“, kies enhavo montris ideologian parencecon al SAT, konsentis rezigni pri ties aperigo kaj redakti Lit. Sciencan aldonon de S. R. Ĉi tiu aldono aperis unu jaron. Tiam montriĝis, ke ĉi ambaŭ organoj ne sufiĉis. En okt. 1924 ekaperis semajna gazeto Sennaciulo (Sulo) kaj S. R. mem iĝis lit. scienca organo. En 1928 S R. alinomiĝis La Nova Epoko; redaktoroj estis Nekrasov kaj Demidjuk kaj de 1930 Barthelmes. De 1924 la revuo ankaŭ havis pedagogian fakon, kiun prizorgis M. Boubou kaj J. Zilberfarb.

Kunlaborantoj de la SAT-organoj estis i. a.: L. Bergiers, G. P. de Bruin, J. Burger, E. Drezen, K. Frodinĝ, D. Dambe, Emba (ps. de E. Baranyai) L. Ivn, J. Jurista, K. Johanson, N. Krassovski, M. Krjukov, Lanti, C. F. Magashazi-Hochhauser, E. Miĥalski, H. Muravkin, M. Muribo, Neniu, H. Remers, L. Revo, V Riedel, S. Rublev, G. Saville, Mark Starr, E. Spiridoviĉ, Senheredigito (ps de P. Kökeritz), Stebek, H. Wenhengst.

Tria gazeto estis „La Lernanto“, aldono de S-ulo kaj de kelkaj LEA-organoj, kiu en 1928-30 havis la eldonkvanton de l0.000 e-roj. En 1930 eliris Sennacieca Pedagogia Revuo, red. H. Stay, presata en Moskvo. Eliris nur 4 n-roj (148 p.).

Por progresigi la eldonadon de literaturo, stariĝis en 1922 Eldon-Kooperativo, komence gvidata de Barthelmess kaj Remers en Dilsseldorf, poste transformita en fakon de SAT sub prizorgo de la SAT-estraro. Per eldono de akcioj ĝi havigis al si malgrandan kapitalon kaj sukcesis en deko da jaroj aperigi pli ol 50 diversajn verkojn, el kiuj la plej gravaj estas: „Faŭsto“ de Goethe, I-a parto, trad. Barthelmess, „Eklumo en abismo“ de Barbusse, trad. Else, „Je la nomo de la vivo“, originalo de Izgur, „Kandid“ de Voltaire, trad. Lanti, „Ruĝa Stelo“ de Bogdanov, trad. kolektivo, gvidis Nekrasov kaj Rublev, „La fera kalkanumo“ de London, trad. Saville, „Komunista Manifesto“ de Marks kaj Engels, trad. Pfeffer, „Ŝtato kaj Revolucio“ de Lenin, trad. Demidjuk, „Naciismo“, originalo de Lanti, „Etiko“ de Kropotkin, „ABC de Sennaciismo“, originalo de Elsudo (Kolĉinski), „Proletaria Kantaro“ (74 kantoj kun notoj), „La Laborista E-ismo“ de Lanti. Ĉi lasta verketo jam aperis en angla, franca, ĉeĥa, germana, nederlanda kaj sveda lingvoj. - Apartan mencion meritas la Plena Vortaro, verkita de prof. E. Grosjean-Maupin, A. Esselin, S. Grenkamp-Kornfeld, kaj prof. G. Waringhien, sub gvidado de la unue nomita. Por organizi la literaturan laboron stariĝis Lit. Komisiono (poste Lit. Sekcio), kiun gvidis sinsekve Barthelmess, Rublev, kaj Baranyai.

Ne ĉiuj SAT-anoj konsentis pri la taskoj de SAT, pri ĝia starpunkto, organizformo, taktiko ktp. Sekve de tio aperis kelkfoje proponoj pri ŝanĝoj en statuto. Plej radikala tia propono estis tiu de kelkaj sovetiaj SAT-anoj, inter kiuj E. Drezen, A. Jodko, N. Incertov, B. Modenov, P. Robicsek, pri aliĝo de SAT al la Komunista Internacio. Kiam en la kongreso en Cassel (1923) montriĝis, ke ĝi ne havis ŝancon esti akceptata, oni reprenis ĝin. Ĉi sama kongreso rekomendis la starigon de fakoj (sekcioj) kaj frakcioj, por ebligi praktikan laboron en fakaj, profesiaj kaj partiaj rondoj. Stariĝis iom post iom sekcioj de edukistoj, gejunuloj, sportuloj ktp. La plej aktivaj sekcioj disponis pri propra „Paĝo“ en la asocia organo. Speciale la Edukista Sekcio, gvidata de M. Boubou, faris gravan kaj modelan laboron. La frakcioj ĉefe laboras por kaj per E en partiaj rondoj kaj instancoj. Ekzistis anarkiista, komunista, sennaciista kaj socialista frakcioj.

En 1924-25 SAT travivis malgrandan krizon. Anarkiistaj SAT-anoj, inter kiuj J. Migny, A. Bolle, A. Lewin, malaprobantaj, ke en SAT-organoj ne povas aperi artikoloj kontraŭ Sovetio, kontraŭ la komunismo, starigis propran organizon, la Tutmondan Ligon de E-istaj Senŝtatanoj (TLES) kaj eldonis dumonatan gazeton „Libera Laboristo“. S-ulo, la oficiala organo de SAT, ĉefe pro la tre aktiva kunlaboro de komunistaj kaj sovetiaj SAT-anoj kaj pro manko de alitendencaj kunlaborantoj aspektis iom unutendenca kaj kaŭzis malkontentecon ĉe parto de la SAT-anaro. Krome estis en SAT bataleto sur lingva kampo pro la troa uzado de novaj vortoj kaj de sciencaj afiksoj, kaj pro la eksperimentado kun novaj formoj kiel „morge“ (morgaŭ), „balde“ (baldaŭ), „konfero“ (konferenco), „difero“ (diferenco) k.s.

Ĉi tiuj faktoj kaŭzis ian maltrankvilon ĉe la anoj, kiu esprimiĝis per multaj proponoj pri reorganizo, pri aliigo de la strukturo ktp. La kongreso en Wien, 1925, pritraktis ĉi tiun situacion, fiksis la ĝustan linion kaj restarigis la ekvilibron. Ĝi ankaŭ malaprobis la eksperimentadon kun lingvaj novaĵoj en SAT-organoj. Post tiu ĉi kongreso la redaktadon de S-ulo prizorgis redakcia komisiono, konsistanta el diverstendencaj SAT-anoj en Leipzig. Tio daŭris ĝis la mezo de 1926, kiam Lanti dum kelka tempo provizore prizorgis la redaktadon. Post malagrablaj spertoj kun aliaj redaktoroj, fine Barthelmess venis Parizon kaj de tiam ĉi tiu, sub gvidado de Lanti, redaktis S-ulon.

Ĉar ne estas eble el Sovetio rekte transsendi kotizojn kaj abonmonojn al la administrejo, funkciis tie kiel agentejo komence La Nova Epoko kaj poste la Centra Komitato de la Sovet-respublikara E-ista Unio (CK SEU).

En 1926-27 SAT havis kelkajn mallacilaĵojn pro stagno en la montranssendo el Sovetio tiel ke S-ulo povis aperi nur ĉiudekkvartage je 12 paĝoj. Monkolektado okaze de la kvinjara ekzisto de SAT helpis venki ĉi tiun krizeton. En 1927 ekfunkciis Gazetar-Servo, gvidata de O. Bässler, kiu havigis informojn kaj novaĵojn al multaj naciaj lab. gazetoj. Dum unu jaro 1929-30 ĝi havis propran paĝon en S-ulo. En la dua jarkvino SAT progresis pli rapide ol antaŭe. En 1929 -30 S-ulo aperis ĉiusemajne en 12 paĝoj; kiam eliris ĝia 300-a n-ro ĝi havis pli ol 4200 abonantojn. Tiutempe la membraro superis la nombron 6500, el kiu ĉ. triono estis en Sovetio. Cetere en tiu nombro ne estas enkalkulitaj la membroj en Hungarujo, Italujo kaj Rumanujo, kie estas malpermesite esti membro de SAT. Komparante la membronombrojn de la plej gravaj landoj kun tiuj de la LEA-oj, oni konstatas, ke en 1929-30 en Aŭstrujo la nombro de SAT-anoj estis preskaŭ 20% de la kvanto da LEA-anoj, (270-14001, en Francujo iom pli ol 40% (370-850), en Germanujo 50o o (1800-3500), en Neerlando 40% (140-350), en Sovetio 50% (2000-4100), en Svedujo 20% (220-1060). Tute alia estis la proporcio en Britujo, tie estis 426 SAT-anoj kaj 160 LEA-anoj.

En la komenco estis malmultaj rilatoj inter SAT kaj LEA-oj. Unuflanke kelkaj LEA-oj preferantaj int. organizformon ne tre simpatiis al SAT, alilanke SAT ne multe okupis sin pri arto kaj agado de la LEA-oj. Simpatiis al SAT la franca kaj germana LEA-oj, pli malpli pasivaj estis la aŭstra kaj sveda. La nederlanda ĝis 1928 forte kontraŭstaris al SAT, eĉ faris klopodojn por starigi Internacion. Tute apartan pozicion okupis SEU, kiu faris rezervojn pri la starpunkto kaj ideologio de SAT, sed tamen provizore subtenis ĝin kaj servis kiel peranto inter SAT kaj sovetiaj E-istoj.

En 1927-28 la estraro de SAT interrilatis kun la LEA-oj por trovi komunan bazon por kunlaboro. Sekve de tio estiĝis t. n. „Konvencio“, kiun aprobis la kongreso en Göteborg kaj kies ĉefa enhavo estis la jena: la LEA-oj prizorgas la por-E-an laboron kaj SAT la per-E-an, LEA-oj eldonas nacilingvajn kaj dulingvajn publikaĵojn kaj SAT la E-lingvajn, en lokaj grupoj estu starigataj SAT-rondoj, kiuj prizorgas la SAT-laboron kaj SAT-propagandon, LEA-oj donas al SAT spacon en siaj gazetoj, kaj SAT faras la samon al LEA-oj, LEAoj povas elekti unu el siaj estraranoj kiel konsultantan membron de la SAT-gvidantaro.

Iom post iom preskaŭ ĉiuj LEA-oj subskribis la konvencion. Montriĝis tamen, ke ĝi ankoraŭ ne prezentas idealan solvon por la problemo pri kunlaboro inter SAT kaj LEA-oj kaj la germana kaj sovetia LEA-oj rompis ĝin en 1930 per sia kontraŭ SAT-a agado.

Grava perioda okazaĵo en la SAT-vivo estas la ĉiujara kongreso. Ĝi donas la eblon de fruktodona interŝanĝo de opinioj, spertoj, ktp. inter diverslandaj SAT-anoj kaj prezentas por multaj membroj la solan okazon por parola interrilatado kun alilandanoj, krome ĝi estas impona pro manifestacio, montranta la forton de la lab. E-movado kaj la praktikan uzeblon de la lingvo.

En la unuaj jaroj oni alte taksis la moralan apogon de eminentuloj. Oni sukcesis atingi, ke famaj homoj akceptis la honorprezidon de la unuaj SAT-kongresoj kaj esprimante sian favoran opinion pri E, li havigis al la E-istaro valoran prop. materialon. Iliaj eldiroj aperis tradukitaj en multaj naciaj gazetoj kaj estis legataj de centmiloj da homoj.

Tempo, loko kaj decidoj de la SAT-kongresoj estis la jenaj:

1921, 1-3 aŭg. Praha. Honorprez. H. Barbusse. Ĉ. 80 partoprenantoj el 15 landoj. Malakceptis neŭtralecan starpunkton, akcentis la neceson praktike uzadi E-n por lab. celoj.

1922, 12-16 aŭg. Frankfurt a. M. Honorprez. Romain Rolland. 230 el 12 landoj. Malpermesis al SAT-anoj esti membro de neŭtrala E-organizo.

1923, 11-15 aŭg. Cassel. Honorprez. A. Einstein. 250 el 18 landoj. Propono pri komunistigo de SAT. Malaprobis ĉiun emon enŝovi en SAT batalon inter diversaj tendencoj.

1924, l4-18 aŭg. Brussel. Honorprez. Ernst. Toller. 90 el 14 landoj. Malpliseverigo de la statuto. Rekomendo uzi simplan stilon.

1925, 11-15 aŭg. Wien. 150 partoprenantoj el 7 landoj. Decidis, ke SAT restos ĉiutendenca, per-E-a organizo. Malaprobis la tendencon eksperimenti en SAT futurisman, nefundamentan stilon. Starigis komisionon por SAT-programo.

1926, 6-10 aŭg. Leningrad. Honorprez. Lunaĉarski. 400 el 14 landoj. Raportoj pri „E en lernejoj kaj lab. kluboj“, „E kaj radio“, „Int. Lab. Korespondado“ k. a. Rekomendo starigi lokajn SAT-grupojn. Tezoj pri rilatoj inter LEA-oj kaj SAT. La sovetia poŝto aperigas SAT-poŝtmarkon.

1927, 12-16 aŭg. Göteborg. Pli ol 400 el 24 landoj, inter kiuj deko da sovetianoj. Akceptis la Konvencion inter SAT kaj LEA-oj kaj aldonon al la statuto, per kiu estis akcentata la kultura, eduka, nepolitika kaj kontraŭdogmeca karaktero de SAT.

1929, 4-10 aŭg. Leipzig. 650 el 22 landoj, Kritiko de komunistaj SAT-anoj pri la laŭ ili oportunisma, neklasbatala gvidado de SAT, kaj pri laŭ ili malaprobinda eldono de broŝuro La Laborista E-ismo. Decido, ke aktivaj membroj devas aboni la oficialan organon de SAT. Likvido de la Programkomisiono.

1930, 3-7 aŭg. London. 340 el 16 landoj. Sovetiaj SAT-anoj bojkotas la kongreson per laŭdire intenca neĉeesto. Batalo inter komunistaj partianoj unuflanke kaj la SAT-gvidantaro kaj ĝiaj aprobantoj aliflanke.

1931, 1-8 aŭg. Amsterdam. 400 el 14 landoj. Partiana opozicio klopodas akiri la gvidadon de SAT, sed malsukcesas. Ĝi forlasas la kongreson: Decido, ke SAT restos senpartieca, ĉiutendenca.

1932, 6-11 aŭg. Stuttgart. 24 el 12 landoj.

1933, 5-10 aŭg. Stockholm. 599 el 15 landoj.

1934, 3-8 aŭg. Valencia. 376 el 13 landoj.

Organizo kun preskaŭ 7000 membroj eldonante 3 gazetojn, aperiginte ampleksan kolekton da diversspecaj verkoj, kaj organizante ĉiujare sukcesan int. kongreson, estas jam rimarkinda faktoro en la E-movado. Pli kaj pli oni agnoskis ĝian gravan signifon. Sed ankaŭ ekster la E movado efikis ĝia agado. La servoj de SAT sur la kampo de interligo de diversnaciaj laboristoj kaj lab. organizaĵoj, la int. korespondado, la multa grava materialo liverita de SAT al diversaj lab. gazetoj, ktp. konvinkis parton de la gvidantoj pri la praktika utilo de E.

Sekve de tio kelkaj organizoj mem ekuzis la lingvon. La Int. Transportlaborista Federacio (ITF), kies sekr. Nathans mem estas E-isto, aperigas monatan gazetarsciigon en E. La Int. Laborista Olimpiado ankaŭ uzis E-p por siaj eldonaĵoj. La Internacio de militrezistantoj aperigis en E revuetojn kaj kelkajn broŝurojn. La Internacio de Socialista Kunbatalo (ISK) publikigas trimonatan revuon en E. Ankaŭ la Int. Lab. Asocio kaj la Int. Antimilitista Oficejo eldonis sciigojn en E. En Sovetio la Unio de Militantaj Ateistoj, la Profesia Unuiĝo de Eduklaborantoj, la Profesia Unuiĝo de PTT Laborantoj, la revuo Vojo de Klerigo aperigis eldonaĵojn en E. Krom tio sennombraj aliaj sovetiaj organizoj, fabrikaj komitatoj, gazetredakcioj, ktp. per E interrilatas kun alilandaj lab. organizoj.

Dum ĉ. 20 jaroj la lab. E movado estis, tiel sur nacia kiel sur int. kampo, pli malpli unuece organizita. Ĉi tiu situacio ekaliiĝis en 1930, kiam la germana LEA en sia kongreso en Essen ŝanĝis sian senpartiecan bazon kaj alproksimiĝis al la komunista tendenco. Sekve de ĉi tio parto de ĝiaj membroj forlasis la asocion kaj starigis la Socialistan E Asocion (SEA); alia parto restis sen nacia kunligo. Proks. samtempe komenciĝis en SAT opozicio kontraŭ ties gvidantaro, precipe kontraŭ Lanti, kiun oni akuzis pri revizio de SAT-principoj pri atakoj al Sovetio, pri prop. de reakcia teorio de sennaciismo ktp. Siaflanke la SAT-direkcio argumentis, ke ĝuste la opozicio revizias la SAT-principojn trudante al SAT politikajn taskojn, kiujn ĝi laŭstatute ne havas, ke ĝi per sia agado malutilas al Sovetio kaj ke la sennaciistoj, kiuj agnoskas la klasbatalon, laŭstatute havas la rajton esprimi siajn ideojn en SAT.

Ĉi tiun konflikton pliakrigis la fakto, ke jam de kelka tempo ne plu okazis transpagoj de SAT-mono al SAT. Tiel amasiĝis ĉe CK SEU ĉ. 12.000 germ. markoj. Laŭ CK SEU ne eblis transsendi ĉi tiun monon pro la financaj aranĝoj de la registaro. Sed la SAT-direkcio dubis, ĉu tio estis la kaŭzo, almenaŭ la sola kaŭzo. Ĝi konstatis, ke CK SEU neniel klopodis malpliigi la ŝuldon al SAT per presigo de SAT-verkoj en Moskva, kion la direkcio plurfoje instrukciis al ĝi. En la 10-a SAT-kongreso, London 1930, kiun ne ĉeestis sovetiaj SAT-anoj, la opozicio forte atakis la SAT-direkcion. Tamen la plimulto aprobis la direkcian gvidadon.

Je la sama tempo okazis en Moskva kunveno de CK SEU, kiun ankaŭ ĉeestis 2 estraranoj de la germana LEA. Ĉi tiu kunveno decidis eldoni int. gazeton, starigi eldonejon de revolucia E literaturo (EKRELO) kaj prepari kongreson de revoluciaj E-istoj. La gazeto, nomata „Internaciisto“ jam baldaŭ eliris. En ĝi aperis i. a. alvoko de ta t. n. Interliga Oficejo de la klasbatala SAT-opozicio, instiganta al bojkoto de SAT-eldonaĵoj, nepagado de kotizo ktp.

Defendante SAT kontraŭ tiuj agadoj, la Plenum-Komitato laŭ propono de la kontrolkomitato, eksigis la skribintojn de ĉi tiu alvoko. Dume SAT ne rericevis siajn l2.000 markojn deponitajn en Moskva. Ankaŭ poste, kiam eblis transpagi monon al la Moskva filio de la presejo de S-ulo, oni ne faris tion. La SAT-anaro ege indignis pro la reteno de la mono ŝuldata al SAT pro liveritaj libroj, gazetoj ktp. La opozicio defendis sian agon argumentante, ke ĉi tiu mono ja apartenis al sovetiaj SAT-anoj, kiuj ne aprobas la taktikon de la direkcio. Cetere SAT liveris por ĉi tiu mono librojn, gazetojn ktp. al sovetianoj, do la mono apartenis al ĝi. La samon oni povas diri pri la stoko da SAT-libroj pli frue presitaj en Moskva, kiun SEU proprigis al si.

En Amsterdam 1931 okazis la lasta decida batalo. Post kelkaj tumultaj kunsidoj, la opozicio konstatante, ke la plimulto ne estas ĉe ĝia flanko, forlasis la kongreson. Poste okazis voĉdono pri la raportoj de la direkcio. Aprobis ilin 105 voĉoj kontraŭ 6 kun 6 sindetenoj. Pli poste referendumo inter la tuta membraro aprobis la agadon de la direkcio kun 887 voĉoj por kaj 171 kontraŭ.

Post la skismo en SAT la opozicio, sub la nomo Int. Unuiga Komitato koncentris sian agadon al la konkero de la naciaj asocioj. Sekve de tio en kelkaj landoj la LEA-oj disiĝis. Krome ĝi klopodis starigi LEA-ojn en landoj, kie ili ankoraŭ ne estis, por krei bazkolonojn por la starigota internacio. En aŭg. 1932 okazis en Berlin la fonda kongreso de la Internacio de Proleta E-istaro (IPE), kiun ĉeestis, laŭ raporto en Int-isto, 348 personoj el 11 landoj. En la estraro oni elektis: Kissler, ĝenerala sekr., A. Schwenk. Schwarz, Wiehach, H. Muravkin. Sidejo: Berlin. Celo: Servigi E-n al la klasbatalo de la tutmonda proletaro kaj al la socialisma konstruado unuigi organizi kaj gvidi la lab. E movadon sur bazo de revolucia klasbatalo, de proleta int-ismo evoluigi kaj pliriĉigi la teorion, teknikon kaj aplikon de la lingvo. Int-isto red. Batta, poste Schwarz (aŭ Schwenk?) iĝis oficiala organo de IPE. Krome IPE eldonis revuon La Nova Etapo, kiun redaktis N. Nekrasov. EKRELO, kiu jam aperigis konsiderindan kvanton da verkoj, ĉefe kun komunista tendenco, iĝis la oficiala eldonejo de IPE.

Laŭ la gvidrezolucio, akceptita en ĝia fonda kongreso, IPE estas ideologie bazita sur la marksista mondkoncepto, la dialektika materialismo. Ĝi kontraŭbatalas la oportunisman sennaciismon kaj ankaŭ „la reformisman ideologion de la socialdemokratio subtenantaj la imperialismajn rabadojn kaj militojn, kiu plenumas la taskon deteni la laboristojn de la klasbatalo kaj malhelpas la efektivigon de la ruĝa unueca fronto“. La diferenco inter SAT kaj IPE estas, ke SAT volas kunigi ĉiujn lab. E-istojn klasbatalajn kaj meti E-n je la servo de ĉiuj klasbatalaj organizoj, ke en IPE nur estas loko por komunistaj aŭ komunistemaj E-istoj, kaj ke ĝia agado speciale rilatas al komunistemaj organizoj, ke SAT akcentas la kulturan, klerigan, edukan laboron kaj IPE la politikan, agitecan, ke SAT havas organizformon sennaciecan bazitan sur individua membreco kaj ke IPE estas int. organizo, kies bazo estas la naciaj sekcioj: la LEA-oj.

Perdinte, per la skismo relative grandan kvanton da membroj, precipe sovetiaj, (ĉi tiuj pro la agado de CK SEU eĉ ne povis resti membroj de SAT, se ili volis tion), perdinte grandsuman monon, grandan stokon da libroj, kiujn CK SEU ne redonis al ĝi, SAT grave malfortiĝis. La kreskanta ekonomia krizo ankoraŭ plimalbonigis la situacion. Kiam la antaŭa presejo de SAT-organoj postulis tujan pagon de granda monsumo, tio preskaŭ bankrotigis la organizon. Nur dank' al grava financa helpo de kelkaj SAT-amikoj SAT venkis ĉi tiujn malfacilaĵojn. En 1933 S-ulo iĝis monata oficiala organo kun aldono La Lernanto kaj anstataŭ La Nova Epoko elirinta dumonate dum 1932 reekvivis monata Sennacieca Revuo. La starigo de faŝisma reĝimo en Germanujo kaŭzis novajn malfacilaĵojn al SAT kaj i. a. necesigis la transigon de ĝia administrejo al Paris. Krome la SAT-vivo en Germanujo estis tute malebligata.

Dum la SAT-kongreso en Stuttgart, 1932, estis propono pri ŝanĝo de la sennacieca organizformo de SAT en internacian. Ĉi tiu propono ne estis akceptita. Pro tio ĉi la Aŭstria Laborista Ligo E-ista en 1933 iniciatis starigi Internacion de Socialistaj E-istoj (ISE). Kvankam ALLE siatempe subskribis la Konvencion de Göteborg, ĝi neniam agis laŭ ĝi. El ĝia organo La Socialisto ĝi faris pli malpli int. gazeton. Ĝi altiris al si la hungaran kaj ĉeĥoslovakan LEA-ojn kaj kun ili starigis supre nomitan Internacion, kaŭzante per tio novan skismon en la lab. E-movado. Sed ankaŭ la sekvojn de ĉi tiu bato SAT sukcesis venki. Regule eliris ĝiaj 3 gazetoj, aperis novaj libroj, i. a. la dua eldono de Plena Vortaro, J. Haŝek, Aventuroj de la brava soldato Ŝvejk, J. London, Jimmy Higgins, okazis sukcesaj kongresoj ktp. De la Stockholma kongreso E. Lanti, kiu de ĝia fondo estis gvidanto de SAT kaj kun grandega sindono kaj kapablo plenumis tiun funkcion, rezignis pri sia posteno. Anstataŭe oni elektis H. Platiel. De tiam la direkcio de SAT estas jena: H. Platiel, prez., L. Devarennes, vieprez., L. Banmer, adm.-sekr., Barean, helpsekr., N. Barthelmes, red., F. Paquier, helpprotokolanto.

Aktivuloj, iamaj kaj ankoraŭaj, ne jam menciitaj: S. Aarse, E. Adamson, van Aelst, L. Avid, J. W. J. Benjamin, P. Bareira, A. Barrot, J. S. Borel, E. Eriksson, W. Fedorski, A. von der Heid, K. Hubricht, J. Johansson, W. Kampfrad, J. M. Kerr, E. K. Limouzin, Nikolski, Polakov, C. Richter, M. Roŭ, C. Roŭ, D. Snejko, H. Stay, C. W. Spiller, Waldmann, Th. Weder, A. Wendt, W. Wildebrand.

Ĝin forte influis la ideoj de [[Karl MARX]] kaj [[Friedrich ENGELS]].
''Noto''. La artikolon tralegis E. Lanti. (v kaj komp.: ISE kaj Proleta movado.) G. P. de BRUIN

Komparu kun: [[Laborista Esperanto-movado]], [[sindikato]], [[klasbatalo]]