Ma Young-tae: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[http://e.hompee.com/hompee/pds/gets/GBoardImgTrans.php?BCode=167628]'''MA Young-tae''' estas korea esperantisto, kiu naskiĝis en 1946 en la provinco Kyongki-do. Li nun loĝas en urbo Yong-In, 30 km sude de Seulo.

Li loĝis en sia hejmloko, ĝis li lernis en altlernejo, sed li ekloĝis en Seulo, de kiam li eniris en la '''universitaton Konkuk en 1964.''' Li fariĝis '''esperantisto en 1966,''' kiam li estis en la tria studjaro de la Univ.

Li estis nomumita kiel '''oficiro en 1968''' post la trejnado de '''ROTC''' (angle: Reserve Officers Training Corps) dum la lastaj du universitataj jaroj.

En la jaro 1970 li finis la militservon kaj elarmeiiĝis kiel leŭtenanto de la rezerva armeo. Tuj post la militservo li eklaboris en '''Korea Esperanto-Asocio kiel ĝenerala sekretario'''.
En 1971 li unuafoje vojaĝis eksterlanden al Jananio por partopreni en la '''kongreso de japanaj esperantistoj'''. Tie li gajnis la '''trian premion en la oratora konkurso'''.

Li plu studis bibliotekologion en la post-universitata kurso de la univ. Songkyunkwan en Seulo, kaj laboris kiel bibliotekisto en universitatoj Sejong(1976) kaj Dankook(1977-1986).

En 1986 li partoprenis en la '''Pekina UK en Ĉinio''' kune kun d-ro Chang Choong-sik, tiama prezidanto de la univ. Dankook, kaj en decembro de la sama jaro '''Esperanto-Instituto en la Univ. Dankook''' estis fondita, kaj li eklaboris en la Instituto, kaj studante kaj instruante Esperanton al la studentoj kiel docento.

En 1984 li iris al Usono por plu studi la bibliotekologion en '''Simmons College en Bostono'''. Dum la restado en Bostono li renkontis multajn esperantistojn tie kaj li verdiĝis pli dense.
Emeritiĝinte en 2002, li transloĝiĝis al nuna urbo Yong-In, kaj ekde 2005 li denove fariĝis la '''docento de Esperanto en Hankuk-Universitato de Fremdaj Studoj''' (angle: Hankook University of Foreign Studies), kaj instruas Esperanton ĝis hodiaŭ.

En la jaro 1991 li studis '''Esperantologion en la Univ. ELTE, en Hungario''' du foje vizitante en unu jaro, ĉar ĝi estis koresponda kurso.

En la jaro 1991 li studis '''Esperantologion en la Univ. ELTE, en Hungario''' du foje vizitante en unu jaro, ĉar ĝi estis koresponda kurso.

Li '''verkis diversajn esperantaĵojn: t.e. lernolibroj por la niveloj baza (Unua paŝo al Esperanto), meza (Laŭ-tema konversacio de Esperanto) kaj alta (stilo de Esperanto), kaj vortaroj Esp-Korea kaj Korea-Esperanta'''.

En la jaro 2002, li ricevis la '''premion Deguĉi'''. Li faris lekciojn vojaĝante en Ĉinio, Japanio, kaj Tajvano.
Precipe li ekspluatis en la jaro 1998 la novan programon por efika instruado de Esperanto: '''Lando de Esperanto''' (LE). En LE li ne nur instruas Esperanton, sed ankaŭ igas la kursanojn ĝui la lingvon kun diversaj ludoj, kvizoj kaj kantoj kune kun gitar-ludo, kaj ĝin praktikis en Koreio kaj en Friska Lernejo en Japanio.

Li partoprenis en '''UK-oj en Budapeŝto, Vankuvero, Tampereo, Tel-Avivo, Seulo, Pekino''' ktp.

Li estas '''dumviva membro de UEA''' ekde 2002, kaj en aprilo de 2007, li fariĝis '''Akademiano de Esperanto.'''

==Eksteraj ligiloj==
*[http://e.hompee.com/hompee/pds/gets/GBoardImgTrans.php?BCode=167628 Foto de Ma Young-tae]

[[Kategorio:Koreaj esperantistoj]]