Douglas Gregor: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 17:
Ekde 1964 Gregor membris en la Akademio kaj, inter 1965 kaj 1971, estris ties sekcion pri gramatiko. Por Centro de Esploro kaj Dokumentado li kompilis informojn pri nacilingvaj tradukoj faritaj el aŭ per Esperanto.
 
Lia filologia verkaro Esperanta konsistas el multaj artikoloj, pluraj broŝure aperintaj, kiel ''[[La Esperanta traduko de la Malnova testamento]]'' (1958), ''[[La fontoj de Esperanto]]'' (1956,1982), ''[[La kresko de la Esperanta vort-provizo en la unuaj tri jaroj]]'' (1986), ''[[La Zamenhofa teksto de Ia Malnova testamento]]'' (1988) aŭ ''[[La kultura valoro de Esperanto]]'' (1965, anglalingve; 1967, 1979). Lia traduko de la Sofoklaj dramoj ''[[Reĝo Edipo]]''' kaj ''[[Antigona (Sofoklo)|Antigona]]'' eldoniĝis ĉe Stafeto (1960).
 
Douglas B. Gregor apartenis al tiu intelekta elito de la esperantistaro, kiu servas per sia klasika erudicio la bonon de nia kulturo.