Diskuto:Okto: Malsamoj inter versioj
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Marcos (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
Marcos (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
||
Linio 4:
Post kiam mi renomis la artikolon al ĝia origina titolo (''okto''), Longharulo nun denove alinomis ĝin al ''oktavo'', kun la pravigo ke "tio ĉi estas la internacie uzata vorto por la priskribita afero". Ne klaras ĉu li intencas la internacian uzon en ajna lingvo aŭ la internacian uzon en Esperanto. Se li intencas la uzon en ajna lingvo, tio simple ne gravas, ĉar ni ĉi tie uzas Esperanton, kaj ne iun alian lingvon. Se li intencas Esperanton, mi povas nur respondi, ke fakte la uzo de "okto" kaj "oktavo" estas simile kutima en Esperanto (156 guglotrafoj por 'oktavo kaj estas', 139 guglotrafoj por 'okto kaj estas'). Do tio ne decidas, kion ni uzu en la Vikipedio.
Tamen gravas havi unuecon ene de la Vikipedio. Ni nun uzas la esprimojn [[duto]], [[trito]], [[sesto]], kaj [[septo]]. La esprimoj ''sesto'' kaj ''septo'' estas pli kutimaj ol ''seksto'' kaj ''septimo'' (ekz-e 314 guglotrafoj por 'sesto kaj estas' kaj
Mi petas al Longharulo ne denove alinomi la paĝon ĝis kiam estos konsento pri tio. [[Vikipediisto:Marcos|Marcos]] 20:45, 15. Jun 2007 (UTC)
|