Wincenty Kadłubek: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: 200px|right|Beata Wincenty Kadłubek, pentro de katedro en Sandomierz Beata '''Majstro Wincenty''' nomita ''Kadłubek'', (naskiĝis post 1150 aŭ ...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 21:26, 10 jul. 2007

Beata Majstro Wincenty nomita Kadłubek, (naskiĝis post 1150 aŭ ĉ. 1160 laŭtradicie en vilaĝo Karwów ĉirkaŭ Opatów; funkcias ankaŭ versio ke li naskiĝis en Kargów ĉirkaŭ Stopnica- mortis la 8-an de marto 1223 en Jędrzejów) kronikisto, skribisto de agoj, verkisto, kanceliero kapelano de princo Kazimierz II Sprawiedliwy, unue ĉefo (latine praepositus) de kolegiato de Naskiĝo de Plejsankta Mario Virgulino en Sandomierz poste episkopo en Kraków, beatigita en 1764 de papo Klemenso la 13-a. Li verkis Kronika Wincentego Kadłubka (Kroniko de Wincenty Kadłubek).

Beata Wincenty Kadłubek, pentro de katedro en Sandomierz
Beata Wincenty Kadłubek, pentro de katedro en Sandomierz

Laŭtradicie li estis nobelulo kaj li devenis de kavalira familio Różyc (de blazono Poraj, ankaŭ nomata Róża). Li ankaŭ estis filo de komeso (latine comes, estro de ia ejo aŭ grupo), Stefan. Alia versio de historio pri deveno de Kadłubek estas la emo ke li estis filo de kamparano kun pseŭdonimo kadłub (esperante hulo), de kiu oni povis krei Kadłubek (esp. malgranda hulo). Lia unua eduko estis en katedrala lernejo krakova sub instruisto nomata Amileus. Tiu apogis kolegiaton en Kielce kaj katedron en Kraków. Pleje li zorgis pri kolostroj de cistercianoj en Jędrzejów kaj aliuj centroj de ilia agado.

Dosiero:Kadłubek1.JPG
Sigelo de episkopo krakova, Wincenty Kadłubek

En jaroj 1167-1185 Kadłubek studis sciencojn liberigitajn kaj ĵuron en Parizo aŭ en Bolonio. Oni ne estas certas ĉu li obtenis titolon de magistro, kiel emigas hodiaŭajn historikistojn difino Majstro antaŭ lia nomo.


Li estis unua de du estroj de reformoj en pola preĝejo katolika. Li strebis enkondukigi celibaton kaj plifortigi potencon de priestoj en Pollando. Post 1217 li komencis vivon monakan. Li admiris rigorecon de cistercianaj asketaj praktikoj. Li iris piede de Krakovo al Jędrzejów kie ĉe la renkonto kun monakoj de Jędrzejów oni ŝutis sablan monteton (kopiec), nomita "Kopiec de la renkonto".

Por la komando de princo Kazimierz II Sprawiedliwy li verkis en latina lingvo Polan kronikon, kvartoman, kiu estas ĉefa, tamen ne tute verdirema verko de la pola historio de tiu epoko. En tiu kroniko aŭtoro substrekas pleje la moralajn aferojn de priskribitaj agoj.

En kolostro de Jędrzejów li vivis dum kvin lastaj jaroj de lia vivo kaj tien li estis entombigita. Li enkondukis en Pollando moron de bruli la eternan lumon antaŭ Eŭkaristio.

Vidu ankaŭ