Parizo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Anstataŭigante paĝon per 'bitch'
Linio 1:
bitch
{{urbokadro
|lando=Francio
|nomo=[http://www.paris.fr Parizo]
|flago=Flag of Paris.svg
|blazono=Paris coa.png
|devizo=''[[Fluctuat nec mergitur]]''<br><small>([[Latina lingvo|latinlingve]] : « Skuata de la ondoj, sed ĝi ne dronas. »)
|patrono=
|mapo=
|mapo2={{geofra|2.351074|48.86223|desc=Situo de Parizo}}
|bildo=Tour eiffel at sunrise from the trocadero.jpg
| longitudo-gradoj = 2
| longitudo-minutoj = 19
| longitudo-sekundoj = 59
| longitudo-direkto = E
| latitudo-gradoj = 48
| latitudo-minutoj = 52
| latitudo-sekundoj = 0
| latitudo-direkto = N
|ŝtato=
|provinco=
|distrikto=
|regiono=[[Pariza Regiono]]
|departemento=Parizo (75) <small>([[prefektejo]])
|arondismento=[[Ĉefurbo]] de [[Arondismentoj de Parizo|20 arondismentoj]]
|kantono=
|subdistrikto=
|fondo=
|registaro=
|estro= S-ro [[Bertrand Delanoë]] [[Socialista Partio (Francio)|(PS)]]<br><small>[[2001]]-[[2008]]</small>
|interkom=
|ĝemel=
|pk=75001-75020
|alto=33 m<br><small>(de 28 al 130 m)
|areo=105,40 km&sup2;
|loĝ= 2&nbsp;144&nbsp;700<br><small>[[2005]]</small>
|dens=20&nbsp;330
|tel=
|aŭto=
|kodo=75056 aŭ 75101-75116
|laŭ=INSEE
|horzono=[[UTC]] +1 (+2 somere)
}}
'''Parizo''' ([[Franca lingvo|franclingve]] ''Paris'' <nowiki>[</nowiki>[[Internacia Fonetika Alfabeto|pari]]<nowiki>]</nowiki>) estas la [[ĉefurbo]] kaj la plej granda [[Listo de urboj de Francio|urbo de Francio]]. Ĝi troviĝas ĉe la bordoj de la [[Sejno|riverego Sejno]], nordcentre de Francio. Tiu vasta metropolo konsistigas unu [[Francaj departementoj|francan departementon]] (la 75-an), kaj estas plie la ĉefurbo de la [[Pariza Regiono]] (alinomita ''Île-de-France''), kiu grupigas Parizon kaj la parizajn ĉirkaŭurbojn. La franca instituto [[INSEE]] taksis ke Parizo havis 2&nbsp;144&nbsp;700 loĝantojn en [[2004]]<small><ref>'''(fr)''' [http://www.insee.fr/fr/recensement/nouv_recens/resultats/grandes-villes-2005.htm INSEE : loĝantara takso por kelkaj grandaj urboj]</ref></small>. Sed la urba areo de Parizo, kiu etendiĝas fore preter la limoj de la ĉefurbo, havas hodiaŭ proksimume 11&nbsp;500&nbsp;000 loĝantojn<small><ref>'''(fr)''' [http://www.insee.fr/fr/ffc/chifcle_fiche.asp?ref_id=CMPTEF01103&tab_id=18 Loĝantaro de la urboj aŭ urbaj areoj enhavantaj pli ol unu milionon da loĝantoj en Eŭropa Unio]</ref></small>, tio estas preskaŭ unu kvinono de la Francoj. Parizo, kvankam ampleksa, restas [[franca komunumo]], samkiel la aliaj pli malgrandaj urboj aŭ vilaĝoj de Francio, kaj do havas [[urbestro]]n.
 
Famkonata tra la tuta mondo pro sia [[novklasika arkitekturo]], siaj emblemaj monumentoj kaj sia kultura influo, Parizo estas grava urbo koncerne mondan historion, sed ankaŭ multe trapasata centro koncerne internaciajn transportadojn. Ĝi havas superan influon pri [[arto]]j, [[modo]] kaj [[kuirarto]], disponas multajn [[muzeo]]jn aŭ galeriojn kaj proponas intensan noktan vivon al siaj vizitantoj. La plej rekonebla simbolo de Parizo estas la 324 metrojn alta [[Eiffel-Turo]], ĉe la maldekstra bordo de la Sejno. Parizo, kromnomita « la Urbo Lumo » (''la Ville Lumière'') ekde la [[19-a jarcento]], estas ofte konsiderita kiel la plej romantika urbo de la mondo<small><ref>'''(an)''' [http://www.prnewswire.com/cgi-bin/stories.pl?ACCT=105&STORY=/www/story/01-26-2004/0002096104| title=Hotels.com Klienta sondo malkovras la dek plej romantikajn lokojn]</ref></small>. Ĝi estas plie la plej vizitita urbo de la mondo<small><ref>'''(an)''' [http://encarta.msn.com/encyclopedia_761561798_6/Paris_(city_France).html#B2 Tourism Vidu la enciklopedion Encarta]</ref></small>, kun pli ol 30&nbsp;000&nbsp;000 turistoj ĉiujare.
 
La regiono de Parizo estas la plej dinamika [[Ekonomio|ekonomia]] centro de Francio. Ĝi produktas pli ol unu kvaronon de la franca riĉeco, kun [[Malneta Enlanda Produkto|MEP]] atinginta 478,8 miliardojn € en [[2005]]<small><ref>'''(fr)''' [http://www.insee.fr/fr/ffc/docs_ffc/PIB_reg.xls Regionaj MEP ekde 1990 ĝis 2005]</ref></small>. Danke al [[La Défense]], unu el la plej vastaj negocaj kvartaloj en [[Eŭropo]], Parizo grupigas la sidejojn de la plej grandaj francaj firmaoj, samkiel oficejojn de gravaj internaciaj firmaoj. Parizo estas plejofte rigardita kiel unu el la gravaj mondaj urbegoj<small><ref>'''(an)''' [http://www.lboro.ac.uk/gawc/citylist.html Inventaro de mundaj urboj]</ref></small>, parte ĉar ĝi gastigas la sidejojn de pluraj internaciaj organizoj, ekzemple [[UNESCO]], [[Organizo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Disvolvado|OEKD]] aŭ la malpli formala [[klubo de Parizo]].
 
== Geografio ==
=== Topografio ===
[[Dosiero:Aftnn_The_Seine_from_the_Eiffel_Tower.jpg|thumb|left|250px|Vidaĵo el la supro de la [[Eiffel-Turo]], direkte al nordo.]]
Centre de la [[pariza baseno]] (vasta sedimenta ebenaĵo), Parizo troviĝas ĉe nordinklinita buklo de la riverego [[Sejno]], kaj inkludas du loĝatajn insulojn : la [[insulo Cité]], kiu estas la koro kaj la lulilo de la urbo, kaj la [[insulo Saint-Louis]]. Parizo posedas plurajn elstarajn montetojn, el kiuj la plej alta estas [[Montmartre]] (130 metroj super mara nivelo).
 
La [[Komunumoj de Francio|komunuma]] teritorio de Parizo, ekskluzive de la [[Bosko de Boulogne|boskoj de Boulogne]] kaj [[Bosko de Vincennes|Vincennes]], kovras ovalon havantan mezuron je 86&nbsp;928 [[Kvadratkilometro|km²]]. La lasta plivastigo de la komunumo, per la anekso de ĉirkaŭaj teritorioj en [[1860]], donis al Parizo ĝian nuntempan formon sed ankaŭ kreis la subdividon de la ĉefurbo en la aktualaj [[Arondismentoj de Parizo|dudek arondismentoj]]. La [[areo]] de Parizo, 78 km² en 1860, atingis 105,40 km² en [[1929]] pro la aldono de la du boskoj de Boulogne (okcidente) kaj Vincennes (oriente).
 
[[Dosiero:Pariza Regiono.png|right|375px|Mapo]]
La urba areo etendiĝas ekde la limoj de la komunumo ĝis areo multe pli granda ol Parizo propre (proksimume 26-foje pli vasta), laŭ neregula, tentakla kresko ĉe la bordoj de la riveroj Sejno, [[Marno (rivero)|Marno]] (sudoriente kaj oriente) aŭ [[Oise (rivero)|Oise]] (nordokcidente kaj norde) : tiu areo proksime de Parizo estas kromnomita « malgranda krono » (''petite couronne'') kaj inkludas la [[Francaj departementoj|departementojn]] [[Hauts-de-Seine]] (92), [[Seine-Saint-Denis]] (93) kaj [[Val-de-Marne]] (94). Pli fore, la urba denseco rapide falas, kaj la pejzaĝo ĉefe konsistas el forstoj, agroj kaj dispelitaj satelitaj urboj : tiu « granda krono » (''grande couronne'') enhavas la departementojn [[Seine-et-Marne]] (77), [[Yvelines]] (78), [[Essonne]] (91) kaj [[Val-d'Oise]] (95) kaj kovras areon de 14&nbsp;518 km², tio estas 138-foje la teritorio de Parizo.
 
=== Klimato ===
Parizo havas [[Oceana klimato|oceanan klimaton]], influitan de la [[Golfa Marfluo]]. La urbo tial ĝuas mezvarman veteron, kaj tre malofte spertas varmegajn aŭ fridegajn temperaturojn. La averaĝa [[Somero|somera]] temperaturo estas ĉirkaŭ 24[[Celsius|°C]], kaj la averaĝa [[Vintro|vintra]] temperaturo estas proksimume 1°C. La rekordo de la plej alta temperaturo, registrita je la [[28-a de julio]] [[1948]], estis 40,4°C. La plej malvarman,
23,9°C, atingis Parizo je la [[10-a de decembro]] [[1879]]<small><ref>'''(fr)''' [http://www.paris.fr/portail/accueil/Portal.lut?page_id=4946&document_type_id=5&document_id=3076&portlet_id=10579 Geografio de la ĉefurbo : la klimato (INSEE)]</ref></small>. Sed pli freŝdate, la [[Pariza Regiono]] ja spertis ekstremajn temperaturojn, precipe dum la [[eŭropa varmego de 2003]] kaj dum la tre frida vintro komence de [[2006]].
 
[[Pluvo]] povas okazi je iu ajn periodo de la jaro, kaj Parizo estas famkonata pro siaj subitaj ekpluvegoj. La urbo spertas averaĝan jaran pluvoprecipitadon po proksimume 641,6 mm<small><ref>'''(fr)''' [http://www.paris.fr/portail/accueil/Portal.lut?page_id=4946&document_type_id=5&document_id=3076&portlet_id=1057 Geografio de la ĉefurbo : la klimato (INSEE)]</ref></small>. [[Neĝo]] estas relative malofta kaj kutime aperas dum [[januaro]] aŭ [[februaro]], kiuj estas la du plej malvarmaj monatoj, kvankam neĝo povas fali tiel malfrue kiel [[aprilo]]. Preskaŭ neniam ĝi amasiĝas sufiĉe por krei tavolon daŭrintan pli ol unu tago.
 
{| class="wikitable" style="font-size:90%;width:100%;border:0px;text-align:center;line-height:120%;"
! style="background: #99CCCC; color: #000080" height="17" |Monato
! style="background: #99CCCC; color:#000080;" | Jan
! style="background: #99CCCC; color:#000080;" | Feb
! style="background: #99CCCC; color:#000080;" | Mar
! style="background: #99CCCC; color:#000080;" | Apr
! style="background: #99CCCC; color:#000080;" | Maj
! style="background: #99CCCC; color:#000080;" | Jun
! style="background: #99CCCC; color:#000080;" | Jul
! style="background: #99CCCC; color:#000080;" | Aŭg
! style="background: #99CCCC; color:#000080;" | Sep
! style="background: #99CCCC; color:#000080;" | Oct
! style="background: #99CCCC; color:#000080;" | Nov
! style="background: #99CCCC; color:#000080;" | Dec
! style="background: #99CCCC; color:#000080;" | Jaro
|-
! style="background: #99CCCC; color:#000080;" |Avĝ alta temperaturo [[Celsius|°C]] ([[Fahrenheit|°F]])
| style="background: #FFFFFF; color:#000000;" | 6 (43)
| style="background: #DDDDDD; color:#000000;" | 7 (45)
| style="background: #FFFFCC; color:#000000;" | 10 (51)
| style="background: #FFFF99; color:#000000;" | 14 (57)
| style="background: #FFCC66; color:#000000;" | 18 (64)
| style="background: #FF8000; color:#000000;" | 21 (70)
| style="background: #FF8000; color:#000000;" | 24 (75)
| style="background: #FF8000; color:#000000;" | 24 (75)
| style="background: #FFCC66; color:#000000;" | 20 (69)
| style="background: #FFFF99; color:#000000;" | 15 (59)
| style="background: #FFFFCC; color:#000000;" | 9 (49)
| style="background: #DDDDDD; color:#000000;" | 7 (45)
| style="background: #FFFF99; color:#000000;" | 15 (59)
|-
! style="background: #99CCCC; color:#000080;" height="16;" |Avĝ malalta temperaturo [[Celsius|°C]] ([[Fahrenheit|°F]])
| style="background: #80FFFF; color: black;" | 1 (34)
| style="background: #80FFFF; color: black;" | 1 (34)
| style="background: #FFFFFF; color: black;" | 3 (38)
| style="background: #DDDDDD; color: black;" | 5 (42)
| style="background: #FFFFCC; color: black;" | 9 (49)
| style="background: #FFFF99; color: black;" | 12 (54)
| style="background: #FFFF99; color: black;" | 14 (58)
| style="background: #FFFF99; color: black;" | 14 (57)
| style="background: #FFFF99; color: black;" | 11 (52)
| style="background: #FFFFCC; color: black;" | 8 (46)
| style="background: #DDDDDD; color: black;" | 4 (39)
| style="background: #FFFFFF; color: black;" | 2 (36)
| style="background: #DDDDDD; color: black;" | 7 (45)
|-
| colspan="14" style="text-align:center;font-size:90%;"|''Fonto: [http://www.weatherbase.com/weather/weather.php3?s=094170&refer= Weatherbase]''
|}
 
== Historio ==
=== Deveno de la nomo ===
''Vidu [[:en:wikt:Paris#Translations|Wiktionary]] por la nomo de Parizo en variaj lingvoj.''
[[Dosiero:Armes ville de Paris-2.jpg|right|thumb|250px|Manuskripto enhavanta la [[blazono]]n de Parizo ([[16-a jarcento]]).]]
 
Laŭ la [[internacia fonetika alfabeto]], oni prononcas la nomon de Parizo kiel [paRi] en la [[franca lingvo]], aŭ kiel [pæRis] en la [[Angla lingvo|angla]]. Parizo heredis sian nomon de la [[Gaŭloj|gaŭla tribo]] ''[[Parisii]]''. Pli precize, la franca vorto « ''Paris'' » estas fakte progresa transformo de la [[Latina lingvo|latina]] ''Civitas Parisiorum'' (« urbo de la Parisii »). Tiun devenon oni ankaŭ povas trovi en la nomo de proksimaj urboj, ekzemple [[Cormeilles-en-Parisis]] aŭ [[Fontenay-en-Parisis]]. La urbo, konita kiel ''[[Lutetia]]'' [lutecia] dum la [[Romia imperio]], ekadoptis sian nuntempan nomon ekde la fino de la romia periodo.
 
Sed oni ne estas certa pri la deveno de la vorto ''Parisii'' si mem, kaj estas multaj hipotezoj pri tio : ĝi eble devenas de la gaŭla vorto ''kwar'' (« ŝtonminejo »), pro la multnombraj minejoj de la [[Pariza Regiono]]. Ekzistas cetere legendo, kiu rilatigas la nomon de Parizo al la enabismigita mita urbo [[Ys]]. La historiisto [[Maurice Druon]] sugestas, ke la nomo devenas de la alia gaŭla vorto ''par'' (« ŝipo »), ĉar la urbo origine ŝuldas sian prosperon al akvo : la riĉeco de Lutetia estis garantiita de ĝiaj ŝipistoj (la « ''nautes'' »), kies barko konsistigas la centran emblemon de la [[blazono]] de Parizo.
 
Plie, Parizo ricevis je la komenco de la [[20-a jarcento]] la kromnomon ''Paname'' [panam] : tiu [[Slango|slanga]] vorto freŝdate regajnis influon inter la junuloj. Alia kromnomo de Parizo estas « La Urbo-Lumo » (''la Ville Lumière''), ĉefe pro la centra rolo de la urbo dum la [[Klerismo|Jarcento de la Lumoj]] sed ankaŭ pro la frua instalo de publika lumigo en la stratoj.
 
=== Antikva epoko ===
''Vidu ankaŭ : '''[[Lutetia]]'''''
 
[[Dosiero:Plan de Paris Lutece2 BNF07710745.png|thumb|left|275px|Mapo de malnova [[Lutetia]], laŭ [[18-a jarcento|18-a jarcenta]] desegnisto.]]
La plej fruaj spuroj de seninterrompaj loĝejoj sur la teritorio de Parizo datiĝas de ĉirkaŭ −4200<small><ref>'''(an)''' [http://www.paris.culture.fr/en/ow_chrono.htm| author=www.paris.culture.fr Parizo : kronologio de la romia urbo]</ref></small>. [[Keltoj|Keltaj enmigruloj]] ekalvenis al la regiono kaj enloĝiĝis ekde −250. Inter tiuj ĉi, la tribo [[Parisii]], kiu ĉefe konsistis el boatistoj kaj komercistoj, fondis etan vilaĝon apud la [[Sejno|riverego Sejno]] je la sama periodo.
 
La konkera movo de la [[Romia imperio|Romianoj]], direkte al okcidento, atingis la [[Pariza baseno|parizan basenon]] je la jaro −52<small><ref>'''(an)''' [http://www.paris.culture.fr/en/ow_chrono.htm Parizo : kronologio de la romia urbo]</ref></small>. Antaŭ la fino de la jarcento, la [[insulo Cité]] kaj la [[monteto Sainte-Geneviève]] sur la maldekstra bordo fariĝis la du partoj de la romia urbo [[Lutetia]] ([[Franca lingvo|franclingve]] ''Lutèce''). Lutetia progrese plivastiĝis dum la jarcentoj de la romia superrego, kaj fariĝis prospera urbo kun palacoj, [[forumo]], banejoj, [[templo]]j, teatrejoj kaj unu [[amfiteatro]]<small><ref>'''(an)''' [http://www.paris.culture.fr/en/ Parizo : la romia urbo]</ref></small>.
 
Samkiel aliaj romiaj urboj, malnova Lutetia estis strukturita laŭ regula plano, per kvadratoj proksimume unu kilometron longaj : la ''[[cardo]]'' (la ĉefa norda-suda akso) kongruis kun la nuntempa [[Strato Saint-Jacques (Parizo)|strato Saint-Jacques]], kaj la ''[[Decumanus|decumani]]'' (orienta-okcidenta akso) estis paralela al la aktuala [[Bulvardo Saint-Germain (Parizo)|bulvardo Saint-Germain]]. La « nula punkto », tio estas la centro de la plano, verŝajne troviĝis je la sukokcidenta kojno de la forumo, kiu hodiaŭ kongruas kun la 172-a kaj 174-a konstruaĵoj de la strato Saint-Jacques, la plej alta loko de la monteto Sainte-Geneviève<small><ref>'''(fr)''' [http://www.paris.culture.fr/fr/ville_he_plan1.htm| author=www.paris.culture.fr Parizo, romia urbo : la strukturo]</ref></small>.
 
La falo de la [[Romia imperio]] kaj la [[Ĝermanoj|ĝermanaj]] invadoj de la [[3-a jarcento]] kaŭzis provizoran malprosperon al la urbo : je la jaro [[400]], Lutetia estis jam forlasita de plejmulto el siaj loĝantoj, kaj ĝi transformiĝis en malgravan militistan urbeton, alpremitan antaŭ la haste konstruitaj ĉirkaŭmuroj de [[Insulo Cité|sia centra insulo]]<small><ref>'''(an)''' [http://www.paris.culture.fr/en/ow_chrono.htm Parizo, romia urbo : kronologio]</ref></small>. La urbo reakiris sian antaŭromian nomon ''Paris'' je la fino de la romia ĉeesto.
 
=== Mezepoko ===
[[Dosiero:Schedelsche Weltchronik - Paris.jpg|thumb|right|275px|Bildigo de Parizo en [[1493]] laŭ [[Germanio|germana]] desegnisto. ([[Nuremberga Kroniko]])]]
 
Cirkaŭ la jaro [[500]], Parizo fariĝis la [[ĉefurbo]] de la [[Frankoj|franka]], [[Merovidoj|merovida reĝo]] [[Kloviso la 1-a]], kiu mendis la unuan katedralon kaj la unuan abatejon. Post la morto de Kloviso, la franka reĝlando estis subdividita, kaj Parizo fariĝis la centro de multe malpli granda ŝtato. Je la alveno de la [[Karolidoj|karolida dinastio]] ([[9-a jarcento]]), Parizo estis tial ankoraŭ nur bastiono de eta [[Feŭdismo|feŭda]] graflando. Sed la grafoj de Parizo progrese plifortiĝis, kaj finfine akiris pli grandan potencon ol la reĝoj de [[Francia occidentalis]]. [[Eŭdo la 1-a|Eŭdo, grafo de Parizo]], estis elektita kiel reĝo anstataŭ la – ankoraŭ vivinta – reĝo [[Karlo la 3-a la Dika|Karlo la Dika]], precipe pro la bonfamo akirita de la grafo dum la defendo de la urbo kontraŭ la [[Vikingoj|vikinga]] sieĝo de [[885]]-[[886]]. Kvankam la [[insulo Cité]] sukcese rezistis al la Vikingoj, plejmulto el la nedefendita maldekstra bordo estis detruita. Anstataŭ rekonstrui tie, la marĉoj norde de la insulo estis drenitaj, kaj Parizo eketendiĝis sur la dekstra bordo de la [[Sejno]]. En [[987]], [[Hugo Kapeto]], grafo de Parizo, estis elektita kiel [[Listo de francaj reĝoj|reĝo de Francio]] kaj fondis la [[Kapetidoj|kapetidan dinastion]], kiu faris el Parizo la ĉefurbo de Francio.
 
Ekde [[1190]], la reĝo [[Filipo la 2-a (Francio)|Filipo Aŭgusto]] enŝlosigis Parizon per vasta ĉirkaŭmuro, kiu etendiĝis sur la du bordoj kaj kies okcidenta fortikaĵo estis la [[Luvro]]. Li plie redaktis la ĉarton de la [[La Sorbonne|Universitato de Parizo]] en [[1200]] : tio altiris vizitantojn el la tuta [[Eŭropo]]. Dum tiu periodo, la urbo ellaboris geografian distribuon de la kvartaloj laŭfunkcie, kiu postvivas ĝis hodiaŭ : la centra insulo gastigis la registaron kaj la [[Eklezio|ekleziajn]] instituciojn, la maldekstra bordo fariĝis klera centro danke al la universitato, kaj la dekstra bordo disvolviĝis kiel komerca kaj negoca centro ĉirkaŭ la vendejo [[Les Halles (Parizo)|Les Halles]].
 
[[Dosiero:StormingBastille.jpg|thumb|left|210px|La [[14-a de julio|14-an de julio]] [[1789]] estis la prizono Bastille atakita kaj invadita de la pariza popolo. Tiel komenciĝis la [[Franca Revolucio]].]]
Parizo perdis sian ĉefurban statuton dum la [[Centjara milito]], ĉar la urbo estis okupita de [[Burgonjo]] (tiam aliancano de [[Anglio]]), sed regajnis sian titolon kiam [[Karlo la 7-a (Francio)|Karlo la 7-a]] rekaptis ĝin en [[1437]]. Kvankam Parizo estis denove la ĉefurbo, la reĝa familio preferis resti dumtempe en siaj kasteloj de la [[Luaro|luara valo]]. Dum la [[francaj militoj pri religio]], Parizo estis potenca centro de la [[Katolikismo|katolika]] partio kaj spertis violentegajn okazaĵojn, precipe la [[masakro de la Sankta Bartolomeo]] en [[1572]]. La reĝo [[Henriko la 4-a (Francio)|Henriko la 4-a]] reinstalis la reĝan kortegon en Parizo en [[1594]], post kiam li kaptis la urbon kaj konvertis al katolikismo. Okaze de la [[Frondo]], la Parizanoj ribelis kontraŭ la juna [[Ludoviko la 14-a (Francio)|Ludoviko la 14-a]], kaj la reĝa familio fuĝis el la ĉefurbo en [[1648]]. Tio konvinkis Ludovikon transloĝigi la kortegon al [[Kastelo de Versailles|Versailles]] en [[1682]]. Unu jarcento poste, Parizo fariĝis la centro de la [[Franca revolucio de 1789|franca revolucio]], unue per la okupo de la prizono [[Bastille]] je la [[14-a de julio]] [[1789]] kaj pliposte per la proklamo de la [[respubliko]] en [[1792]].
 
=== 19-a jarcento ===
La [[industria revolucio]], la [[Dua Franca Imperio|Dua Franca Imperio]] kaj la lastaj jardekoj de la [[19-a jarcento]] alportis al Parizo la plej drastajn metamorfozojn en ĝia historio. Ekde [[1840]], la disvolviĝo de [[fervojo]]j ebligis abundan alvenon da enmigruloj, altiritaj de la multnombraj industriaj postenoj en la ĉirkaŭurboj. La urbo plie spertis masivan renovigo dum la reĝado de [[Napoleono la 3-a]], danke al la [[Georges Eugène Haussmann|barono Haussmann]] : li nivelis multnombrajn mallarĝajn, serpentajn kaj mezepokajn stratojn por krei novan reton kun larĝaj avenuoj kaj [[novklasika arkitekturo|novklasikaj fasadoj]]. Tiel naskiĝis la famkonata vizaĝo de moderna Parizo.
 
[[Dosiero:Camille Pissarro 002.jpg|thumb|right|260px|''Avenuo de la Operejo'' ([[Camille Pissarro]])<br><small>[[1898]], 73 x 92 cm, [[Reims|Muzeo de Reims]]</small>]]
La [[Ĥolero|ĥolera]] epidemioj de [[1832]] kaj [[1849]] ambaŭ frapis la loĝantaron de Parizo : tiu de 1832 sole mortigis 20.000 Parizanojn (el 650.000)<small><ref>'''(fr)''' [http://www.amicale-genealogie.org/Histoires_temps-passe/Epidemies/chol01.htm La ĥolero (Amicale Genealogie)]</ref></small>. Parizo ankaŭ forte suferis dum [[Sieĝo de Parizo|sia sieĝo]], fine de la [[Franca-Prusa Milito|Franca-Prusa Milito]] de [[1870]]. La sekvinta [[Pariza Komunumo]], en [[1871]], kaŭzis milojn da mortoj : multaj administraj centroj, kaj do multaj arkivoj cetere brulis.
 
Sed Parizo resaniĝis el tiuj okazaĵoj tiel rapide, ke ĝi kapablis gastigi la famajn [[Internacia ekspozicio|Internaciajn Ekspoziciojn]] de la fino de la jarcento. La [[Eiffel-Turo]] estis konstruita de [[Gustave Eiffel]] okaze de la centjarfesto de la franca revolucio, dum la Internacia Ekspozicio de [[1889]], kiel « provizora » demonstro de la prodaĵoj de arkitektura inĝenio. Ĝi fakte restis la plej alta konstruaĵo en la mondo ĝis [[1930]], kaj estas hodiaŭ la plej famkonata monumento de la ĉefurbo. La unua vojlinio de la [[Pariza metroo|metroo de Parizo]] aperis okaze de la Ekspozicio de [[1900]], kaj konsistigis tiam intereson por vizitantoj el la tuta mondo. Tiu periodo plifortigis Parizon kiel grava centro por la turista industrio.
 
=== 20-a jarcento kaj hodiaŭ ===
[[Dosiero:Paris in 1916.jpg|thumb|left|350px|Parizo en [[1916]], dum la [[Unua mondmilito]].]]
Okaze de la [[Unua mondmilito]], Parizo estis la centro de la alianca militstrebo : la ĉefurbo evitis [[Germanio|germanan]] invadon, ĉefe danke al la franca-brita [[Batalo de la Marno|venko de la Marno]] en [[1914]]. En [[1918]] kaj [[1919]], Parizo gastigis la paradojn de la venkintaj aliancaj armeoj, sed ankaŭ la pacajn traktadojn, kiuj finiĝis per la [[traktato de Versailles]]. Je la periodo inter la du mondmilitoj, Parizo fariĝis famkonita pro siaj artaj kaj kulturaj komunecoj, kaj pro sia tumulta nokta vivo. La urbo tiam enhavis miksadon da artistoj el la tuta mondo, ekzemple la ekzilita [[Rusio|rusa]] komponisto [[Igor Stravinski]], la [[Hispanio|hispanaj]] pentristoj [[Salvador Dalí]] kaj [[Pablo Picasso]], aŭ eĉ la [[Usono|usona]] verkisto [[Ernest Hemingway]].
 
En [[junio]] [[1940]], nur kvin semajnoj post la komenco de la germana invado de [[Francio]], parte evakuita Parizo estis kaptita de la [[Nazio|naziaj militistoj]], kiuj konservis ĝin ĝis la liberigo de la ĉefurbo je la [[25-a de aŭgusto]] [[1944]], fare de la 2-a franca divizio de la [[Philippe Leclerc de Hauteclocque|generalo Leclerc]]. La centro de Parizo spertis preskaŭ neniun detruon dum la [[Dua mondmilito]], ĉar ne ekzistis tie strategiaj celoj por la aliancaj aeroplanoj (la plej gravaj fabrikejoj troviĝis en la ĉirkaŭurboj). Plie, la [[Dietrich von Choltitz|generalo von Choltitz]] rifuzis obei ordon de [[Adolf Hitler|Hitler]], laŭ kiu ĉiuj monumentoj de Parizo estis detruendaj antaŭ germana retreto.
 
[[Dosiero:Esplanade-de-la-defense.jpg|thumb|275px|Moderna Parizo : nokta foto de la kvartalo [[La Défense|Défense]] ([[2006]]).]]
Post la Dua mondmilito, Parizo ĝuis disvolviĝon ne plu spertitan ekde la komenco de la jarcento. La ĉirkaŭurboj plivastiĝis grandege, precipe per la konstruo de vastaj kolektivaj loĝejoj por la plej malriĉaj (la ''cités''), kaj per la ekstarigo de la negoca kvartalo [[La Défense]]. Nova rapida metroa reto, la [[RER]], estis kreita por konekti la ĉirkaŭurbojn pli bone kun la centro. Cetere, reto de aŭtoŝoseoj disvolviĝis proksime de Parizo, kaj strukturiĝis ĉirkaŭ la rapidvojo ''Périphérique'', kiu ĉirkaŭas la ĉefurbon.
 
Ekde [[1970]], multaj proksimaj – precipe orientaj aŭ nordaj – ĉirkaŭurboj de Parizo spertis malindustriigon, kaj la antaŭe prosperaj ''cités'' progrese fariĝis getoj por la enmigruloj, kaj senlaborecaj abismoj. Je la sama periodo, la komunumo de Parizo propre (ene de la ''Périphérique'' ringo), la okcidentaj kaj la sudaj ĉirkaŭurboj sukcese transformis sian ekonomian strukturon, ekde tradiciaj fabrikejoj ĝis altvaloraj servoj kaj altteĥnologia industrio : tio generis tie grandan riĉecon por la loĝantoj, kies enspezo po kapo viciĝas inter la plej altaj en Francio. Konsekvence, la kreskinta fosaĵo inter tiuj du areoj de la ĉefurbo kaŭzis periodajn tumultojn ekde [[1980]], ekzemple [[Tumultoj en Francio en 2005|tiu de 2005]], kiu plejparte koncentriĝis en la nordaj ĉirkaŭurboj.
 
== Devizo ==
[[Image:Blason paris.png|[[Blazono de Parizo]]|60px|right]]
La devizo de Parizo estas ''Fluctuat nec mergitur'' (frapita per fluo sed ne subakvigita). Ĝi elvokas la ''Scilicet'', ŝipo bildigita sur la pariza blazono kaj simbolo de la potenca korporacio ''komerciston de la akvo'', kiu regis la urbon dum la mezepoko.
La patrono de Parizo estas [[Sainte-Geneviève]].
 
==Arkitekturo==
[[Dosiero:Paris rue Abel dsc03762.jpg|thumb|left|225px|Tipa [[Barono Haussmann|Haussmann-stila]] strato de Parizo, apud la stacidomo [[Gare de Lyon]].]]
Moderna Parizo estas la rezulto de vasta renoviigo iniciatita de la [[barono Haussmann]], meze de la [[19-a jarcento]]. Dum la antaŭaj jarcentoj, la franca ĉefurbo ĉefe konsistis el labirinto de mallarĝaj stratoj kaj el domoj parte [[Ligno|lignaj]]. Ekde [[1852]], la granda urbanizo de la barono nivelis aŭ detruis multajn el tiaj stratoj, kelkfoje eĉ kompletajn kvartalojn, por krei larĝajn avenuojn ĉirkaŭitajn de [[Novklasika arkitekturo|novklasikaj]], ŝtonaj domegoj, kies vivkomforto pli taŭgis por la mezklasuloj (la ''bourgeoisie''). Plejmulton el tiu « nova » Parizo oni povas ankoraŭ vidi hodiaŭ, kaj ĝi konformiĝas al pluraj simplaj [[Arkitekturo|arkitekturaj reguloj]] : unue, laŭ la tiam ellaborita regulo pri « aliniigo », oni antaŭdefinis precizan pozicion por ĉiuj novaj domegoj en iu strato, cele al la konservo de egalmezura larĝeco. Plie, la alto de ĉiu domego estis determinita laŭ la larĝeco de la apuda strato. Tiuj planoj spertis malmultajn ŝanĝojn ekde la [[Dua Franca Imperio|Dua Imperio]], precipe koncerne la starigon de pli altaj konstruaĵoj : tial Parizo ŝajnas hodiaŭ urbo tre plata en komparo kun aliaj mondaj metropoloj, escepte de kelkaj monumentoj.
 
La neŝanĝeblaj bordoj de Parizo, la striktaj reguloj pri konstruadoj kaj la manko de disvolvebla lando kune kontribuis al stranga fenomeno, konita kiel la « muzeigo » de la ĉefurbo : ĉar Parizo strebas al la konservo de sia historia estinteco, la nuntempaj reguloj pri urbanizo grandege malfaciligas la starigon – ene de la komunumo propre – de pli larĝaj konstruaĵoj aŭ terinstalaĵoj, tamen bezonaj por gastigi kreskantan loĝantaron. Konsekvence, plejmulto el la gravaj institucioj aŭ ekonomiaj konstruaĵoj de Parizo jam troviĝas en la ĉirkaŭurboj, aŭ planas transloĝiĝi tie. Inter ili, oni povas mencii la internacian negocan kvartalon en [[La Défense]], la pograndan vendoplacon de manĝaĵoj en [[Rungis]], sed ankaŭ gravajn famkonatajn lernejojn ([[École Polytechnique|Polytechnique]], [[École des Hautes Études Commerciales|HEC]], [[ESSEC]], [[INSEAD]], ktp…), laborejojn kun internacia renomo (en [[Saclay]] aŭ [[Évry]]), la plej vastan stadionon (la [[Stadiono de Francio]]) aŭ eĉ kelkajn ministrejojn kiel tiu pri transportoj. La Naciaj Arkivoj de Francio planas transloĝiĝi al la nordaj ĉirkaŭurboj antaŭ [[2010]].
 
== Ĉefaj kvartaloj ==
''Vidu ankaŭ : '''[[Kvartaloj de Parizo]]'''''
 
[[Dosiero:Kvartaloj de Parizo.png|thumb|right|400px|La ĉefaj [[kvartaloj de Parizo]]. <small>(alklaku por pligrandigi)</small>]]
Parizo entenas multnombrajn malsamajn kvartalojn, kaj ĉiuj havas apartajn spiriton, rolon aŭ loĝantaron. Antaŭ la [[13-a jarcento]], Parizo estis jam klare dividita laŭ almenaŭ kvar partoj : la [[insulo Cité]] kaj tri malaperitaj areoj sur la dekstra bordo, tio estas ''Saint-Jacques de la Boucherie'', ''Verrerie'' kaj ''Grève''. Post la starigo de la ĉirkaŭmuro de [[Filipo Aŭgusto]], novaj kvartaloj progrese disvolviĝis, precipe ĉirkaŭ [[preĝejo]]j : [[Placo Sainte-Opportune|Sainte-Opportune]], [[Preĝejo Saint-Germain-l'Auxerrois (Parizo)|Saint-Germain-l'Auxerrois]], [[Preĝejo Saint-Eustache (Parizo)|Saint-Eustache]]...
 
En [[1790]], Parizo jam havis 48 oficialajn kvartalojn, kaj 32 novaj kvartaloj pliposte aperis okaze de la plivastigo de la komunumo en [[1860]] : ekde tiam, la franca ĉefurbo entenas 80 administrajn kvartalojn, kiuj ja ne ĉiam kongruas kun la ĉiutaga percepto de la Parizanoj. Danke al leĝo ellaborita en [[2002]], Parizo cetere disponas 121 « kvartalajn konsiliojn » (''Conseils de quartier''), kie ĉiu urbano povas debati aŭ proponi lokajn ideojn rilate al sia kvartalo.
 
Hodiaŭ, oni kutime diferencigas la du centrajn insulojn, la dekstran kaj la maldekstran bordojn. Jen nur kelkaj el la tre diversaj [[kvartaloj de Parizo]] :
 
===Centraj insuloj===
''Vidu ankaŭ : '''[[Insulo Cité]]''' - '''[[Insulo Saint-Louis]]'''''
 
[[Dosiero:Île Saint-Louis - Quai d'Orléans (Paris).jpg|thumb|left|250px|Suda bordo de la [[insulo Saint-Louis]].]]
Ekzistis malnovtempe multaj parizaj insuloj sur la [[Sejno]], sed oni progrese kunuigis plejmulton el ili. Hodiaŭ estas nur du najbaraj insuloj, kiuj konsistigas la centron de Parizo.
 
La plej okcidenta, [[insulo Cité]] (''île de la Cité''), estas la vera koro kaj origino de antikva [[Lutetia]]. Ekde la [[Romia imperio|romia periodo]], la okcidenta pinto de la insulo gastigis palacon, dum la orienta parto estis dediĉita al [[religio]], precipe post la konstruo de la [[Dipatrino de Parizo|katedralo Dipatrino de Parizo]] kaj de la malsanulejo [[Hôtel-Dieu de Parizo|Hôtel-Dieu]]. Inter tiuj du areoj etendiĝis ĝis la mezo de la [[18-a jarcento]] loĝejoj kaj butikoj. Ekde tiam estis starigitaj variaj konstruaĵoj rilataj al [[juro]], ekzemple la [[Polica prefektejo (Parizo)|polica prefektejo]], la [[Justica Palaco de Parizo]] kaj la tribunalo pri komerco.
 
La [[insulo Saint-Louis]], ekskluzive dediĉita al loĝejoj, estis unue uzita por la pastiĝo de brutaro kaj por la stokigo de [[ligno]]. Ĝi estas unu el la plej fruaj ekzemploj de planita franca urbanizo : la insulo estis tute mapita kaj rekonstruita je la epoko de [[Henriko la 4-a (Francio)|Henriko la 4-a]]. Ene de la bruema pariza centro, Saint-Louis ŝajnas hodiaŭ kvieta kvartalo, kun mallarĝaj stratoj kaj beletaj restoracioj por la turistoj.
 
===Dekstra bordo ''(Rive Droite'')''===
[[Dosiero:Pyramide Paris.jpg|thumb|right|200px|La [[Luvro]] kun sia piramido.]]
[[Dosiero:Paris Champs Elysees westwards DSC03316.JPG|thumb|right|200px|La [[avenuo de la Elizeaj Kampoj]] kun la [[Triumfa Arko de Parizo|Triumfa Arko]] : historia akso.]]
[[Dosiero:Place de la concorde.jpg|thumb|right|200px|La [[placo de la Konkordo]], kun sia obelisko.]]
[[Dosiero:050903 Paris 011 HotelVille fontana.JPG|thumb|right|200px|La [[urbdomo de Parizo]] laŭ sia origina [[Renesanco|renesanca]] stilo.]]
[[Dosiero:PlaceBastille20040914A CopyrightKaihsuTai.JPG|thumb|right|200px|La [[kolono de Julio]], centre de la [[placo Bastille]].]]
[[Dosiero:Place des Vosges.jpg|thumb|right|200px|La [[placo de la Vogezoj]].]]
 
====Luvro / Tuileries / Reĝa Palaco====
La [[Luvro]], malnovtempe pariza palaco de la [[Listo de francaj reĝoj|reĝa familio]], estas hodiaŭ [[muzeo]] kaj eĉ butika centro. Inter la Luvro kaj la [[placo de la Konkordo]] etendiĝas la [[Tuileries|ĝardeno Tuileries]]. La [[Reĝa Palaco (Parizo)|Reĝa Palaco]], norde de la Luvro, estis origine la loĝejo de la [[kardinalo Richelieu]], kaj disponas belegan ĝardenon malantaŭ sia fasado de la [[strato Rivoli]]. Pli ĝenerale, la kvartalo entenas multajn majestajn, nobelajn domegojn de la [[17-a jarcento|17-a]] kaj [[18-a jarcento]]j. Ekde [[1840]], la norda flanko de la strato Rivoli formas longan serion da masivaj konstruaĵoj kun arkadoj kaj kolonoj, kiuj gastigas la plej turistajn butikojn aŭ noktklubojn de la centro de Parizo.
 
====Elizeaj Kampoj====
La [[Avenuo de la Elizeaj Kampoj|Elizeaj Kampoj]] ([[Franca lingvo|franclingve]] ''Champs-Élysées''), en la [[8-a arondismento de Parizo|8-a arondismento]], estis origine ĝardena promenejo de la [[17-a jarcento]], antaŭ fariĝi pliposte larĝa avenuo kunliganta la [[Placo de la Konkordo|placon de la Konkordo]] kaj la [[Triumfa Arko de Parizo|Triumfan Arkon]] centre de l' [[placo Charles de Gaule]]. Ĝi estas unu el la plej popularaj turistaj centroj de la ĉefurbo, kaj entenas multnombrajn luksajn butikojn. Tiu strato estas ofte rigardita kiel « la plej bela avenuo de la mondo ». La [[avenuo Montaigne]], proksime al la Elizeaj Kampoj, ankaŭ gastigas prestiĝajn firmaojn de la luksindustrio, ekzemple [[Chanel]], [[Louis Vuitton]], [[Christian Dior|Dior]] aŭ [[Givenchy]].
 
====Konkordo / Vendôme====
La [[placo de la Konkordo]] (''place de la Concorde''), en la 8-a arondismento, situas je la eko de la Elizeaj Kampoj. Ĝi malnovtempe nomiĝis « placo [[Ludoviko la 15-a (Francio)|Ludoviko la 15-a]] », kaj estis cetere la loko, kie oni ekzekutis la kulpigitojn per la fama [[gilotino]] dum la [[Franca revolucio de 1789|franca revolucio]]. Majesta [[obelisko]], alportita el [[Egiptio]] en [[1829]] kaj donacita de la paŝao [[Muhammad Ali (paŝao)|Muhammad Ali]], hodiaŭ stariĝas centre de la placo : ĝi estas iasence la plej malnova monumento de Parizo. Sur la placo, ĉe la du flankoj de la strato Royale, ekzistas du identaj konstruaĵoj : la maldekstra entenas la francan ministrejon pri maro, dum la dekstra estas la luksa [[hotelo Crillon]]. La apuda [[placo Vendôme]] estas same famkonita pro siaj laŭmodaj, luksaj hoteloj (precipe la [[hotelo Ritz (Parizo)|hotelo Ritz]]), sed ankaŭ pro siaj ĵuvelistoj. Tie cetere troviĝas la ministrejo pri justico.
 
La « [[Strato Faubourg Saint-Honoré|Faubourg Saint-Honoré]] », en la 8-a arondismento, estas unu la plej laŭmodaj kvartaloj de Parizo, kun famegaj firmaoj kiel [[Hermès]] aŭ [[Christian Lacroix]]. La [[palaco Elizeo]], kiu estas la loĝejo de la [[Prezidento de la Respubliko (Francio)|prezidento de la Respubliko]], situas en tiu kvartalo.
 
====Operejo====
« [[Avenuo de la Operejo (Parizo)|La Operejo]] », en la [[9-a arondismento de Parizo|9-a arondismento]], estas la kvartalo ĉirkaŭ la [[operejo Garnier]], konstruita en [[1882]]. En tiu kvartalo dense koncentriĝas multnombraj oficejoj kaj grandaj butikoj (la ''grands magasins''), ekzemple [[Printemps]] aŭ [[Galeries Lafayette]]. La Operejo estas plie la pariza centro de financaj gigantoj kiel [[LCL]] aŭ [[American Express]].
 
====Châtelet-Les-Halles / Urbdomo====
La [[placo Châtelet]] (esperante « kasteleto »), kore de la ĉefurbo en la [[1-a arondismento de Parizo|1-a arondismento]], estis origine fortreso sur la dekstra bordo, kiu gardis la nordan finon de ponto el la [[insulo Cité]]. Ĝi estas la deveno de la unua vera disvolviĝo de Parizo sur tiu flanko de la [[Sejno]]. Apud Châtelet etendiĝas la kvartalo [[Les Halles (Parizo)|Les Halles]], kiu estis malnovtempe la centra, pogranda vendoplaco por [[viando]] kaj manĝaĵoj. Ekde la [[1970-aj jaroj]] kaj la kreado de nova vendoplaco en [[Rungis]], Les Halles aliformiĝis en gravan butikan centron, organizitan ĉirkaŭ vasta [[Pariza metroo|metroa/RER stacio]] (la plej granda en [[Eŭropo]]). La malnova kvartalo estis detruita en [[1971]] kaj anstataŭita de la hodiaŭa ''Forum des Halles'' (galerio da butikoj). La [[centro Georges Pompidou]], muzeo pri moderna arto, situas proksime.
 
Oriente de la placo Châtelet stariĝas la [[urbdomo de Parizo]]. La nuna konstruaĵo datiĝas de la fino de la [[19-a jarcento]], sed tie situas la municiparo de la urbo depost la [[14-a jarcento]].
 
====Montmartre====
La monteto [[Montmartre]], en la norda [[18-a arondismento de Parizo|18-a arondismento]], estas historia kaj turista centro elstarita de la [[baziliko de la Sankta Koro (Parizo)|baziliko de la Sankta Koro]]. La historio de Montmartre estas antaŭ longe stampita de avangardaj artistaj komunecoj, kaj la kvartalo, kun siaj beletaj kafejoj kaj siaj mallarĝaj stratoj, ĝuas [[Romantikismo|romantikan spiriton]] kiu tre plaĉas al turistoj.
 
====Bastille / Faubourg Saint-Antoine====
La [[placo Bastille]] nomiĝas tiel pro malnova, hodiaŭ malaperita kastelo kiu gardis la orientan pordon de Parizo kaj pliposte fariĝis la fama [[Bastille|malliberejo Bastille]], invadita de la pariza popolo je la [[14-a de julio]] [[1789]]. Kvankam la prizono estis detruita antaŭ longe, la placo Bastille restas grava politika simbolo kaj estas do ofte uzata por variaj [[manifestacio]]j. Krom la alta « [[kolono de Julio]] » je la centro de la placo (por honoro al la [[Franca revolucio de 1830|revolucio de julio 1830]]), la plej okulfrapa vidindaĵo estas la [[operejo Bastille]], kies arkitektura stilo aŭ spektakloj estas pli modernaj ol la klasika [[operejo Garnier]].
 
Oriente de la placo ekas la [[Strato Faubourg-Saint-Antoine|Faubourg Saint-Antoine]], kvartalo famkonata depost pluraj jarcentoj pro siaj manfaritaj mebloj kaj pro siaj metiistoj.
 
====Marais====
[[Le Marais]], en la [[3-a arondismento de Parizo|3-a]] kaj [[4-a arondismento de Parizo|4-a arondismentoj]], estas laŭmoda kaj riĉa kvartalo de la dekstra bordo. Ĝi estas tradicie tre tolerema areo de Parizo, ĉefe pro la ĉeesto de vastaj [[Gejo|geja]] kaj [[Judoj|juda]] komunecoj. Centre de la kvartalo situas la bela [[placo de la Vogezoj]], kiu entenas kelkajn el la plej malnovaj konstruaĵoj de la ĉefurbo.
 
===Maldekstra bordo ''(Rive Gauche)''===
[[Dosiero:SGP 02.JPG|thumb|right|200px|La [[abatejo Saint-Germain-des-Prés]].]]
[[Dosiero:Palais du Luxembourg.jpg|thumb|right|200px|La [[Senato (Francio)|franca Senato]], ene de la [[ĝardeno de Luksemburgio]].]]
[[Dosiero:Invalides-film130jpg.jpg|thumb|right|200px|Interna korto de la [[Hotelo de la Invalidoj|Invalidoj]].]]
==== Saint-Germain-des-Prés ====
[[Saint-Germain-des-Prés (Parizo)|Saint-Germain-des-Prés]] estas centra kvartalo de la maldekstra bordo, kaj havas la nomon de [[Abatejo Saint-Germain-des-Prés|malnova abatejo]], el kiu nur unu preĝejo restas hodiaŭ. La komerca disvolviĝo de la areo ekis ekde la kreado de la [[Bulvardo Saint-Germain (Parizo)|bulvardo Saint-Germain]] en [[1886]]. Pliposte aperis prestiĝaj kafejoj, kie la intelektuloj de la ĉefurbo – ekzemple [[Jean-Paul Sartre]] – ŝatis kuniĝi : oni povas precipe mencii la [[Kafejo Les Deux Magots|kafejon Les Deux Magots]] aŭ la [[Kafejo Flore|kafejon Flore]]. La kvartalo akiris sian bonfamon dum la [[1950-aj jaroj]], okaze de la « kultura emancipo » de la junuloj, kiuj studadis en la proksima [[La Sorbonne|universitato Sorbonne]]. Pluraj [[Ĵazo|ĵazaj kluboj]] naskiĝis tiam, el kiuj kelkaj ankoraŭ ekzistas hodiaŭ.
 
Lokita apud la [[École nationale supérieure des beaux-arts|Belarta Lernejo de Parizo]], la kvartalo Saint-Germain estas famkonata pro sia intensa [[Arto|arta]] vivo. Multaj artaj galerioj estas viziteblaj en la [[strato Bonaparte]] aŭ la [[strato Seine]]. Saint-Germain-des-Prés estas nepre altklasa, burĝa kvartalo, kiel montras la lukso de siaj butikoj aŭ restoracioj.
 
==== Odéon / Latina Kvartalo ====
La kvartalo [[Odéon]] nomiĝas tiel pro la [[Teatrejo Odéon|samnoma teatrejo]], kiu stariĝas inter la [[bulvardo Saint-Germain (Parizo)|bulvardo Saint-Germain]] kaj la [[ĝardeno Luxembourg]] depost la [[17-a jarcento]]. Sed Odéon estas hodiaŭ pli konata pro siaj [[kino]]j aŭ kafejoj.
 
La areo lokita nur iomete sude de la [[Sejno]] kaj oriente de la [[Bulvardo Saint-Michel (Parizo)|bulvardo Saint-Michel]], estas gravega studenta centro depost la komenco de la [[12-a jarcento]] : tiu « [[Latina Kvartalo (Parizo)|Latina Kvartalo]] » ([[Franca lingvo|franclingve]] ''Quartier latin'') etendiĝas ĉirkaŭ la prestiĝa [[La Sorbonne|universitato Sorbonne]]. La nomo de la kvartalo devenas de la ekskluziva uzado de la [[latina lingvo]] far la mezepokaj kleruloj. La Latina Kvartalo ofte spertas politikajn protestojn : tipa ekzemplo estas la [[Majo 1968|okazaĵoj de majo 1968]].
 
==== Invalidoj / Eiffel-Turo / Orsay ====
La [[hotelo de la Invalidoj]] ([[17-a jarcento]]) kaj la militista akademio de Parizo (la ''[[École Militaire]]''), kiu datiĝas de la [[18-a jarcento]], estis konstruitaj sur la maldekstra bordo por simetrigi la pli rapidan disvolviĝon de la dekstra bordo. La Invalidoj, eksa militista [[malsanulejo]], restas la pensiono de kelkaj maljunaj militistoj, sed cetere fariĝis turista vidindaĵo kiam ĝi ricevis la cindrojn de [[Napoléon Bonaparte]] en [[1840]]. Parto de la hotelo gastigas [[muzeo]]n dediĉitan al la [[franca armeo]] depost [[1905]].
 
Okcidente de la Invalidoj etendiĝas la militista akademio kaj la vasta parko [[Champ-de-Mars]]. La plej fama vidindaĵo de Parizo, la [[Eiffel-Turo]], situas je la norda ekstremaĵo de la parko, antaŭ la [[Sejno]] : ĝi estis konstruita por la [[internacia ekspozicio]] de [[1889]] far [[Gustave Eiffel]], kaj gastigas proksimume ses milionojn da vizitantoj ĉiujare.
 
Plioriente, ĉe la bordo de la Sejno troviĝas la eksa stacidomo kiu kunligis Parizon kun [[Orléans]]. Ĝi fermis en [[1933]] kaj aliformis je [[1986]] en la [[Muzeo Orsay|muzeon Orsay]], dediĉitan al 19-a jarcenta arto.
 
== Arondismentoj ==
{{ĉefartikolo|Arondismentoj de Parizo}}
Administre, Parizo estas dividita en 20 arondismentojn.
 
[[Dosiero:Paris-map-arr.svg|right|350px|La 20 arondismentoj de Parizo]]
*[[1-a arondismento de Parizo|1-a arondismento]]
*[[2-a arondismento de Parizo|2-a arondismento]]
*[[3-a arondismento de Parizo|3-a arondismento]]
*[[4-a arondismento de Parizo|4-a arondismento]]
*[[5-a arondismento de Parizo|5-a arondismento]]
*[[6-a arondismento de Parizo|6-a arondismento]]
*[[7-a arondismento de Parizo|7-a arondismento]]
*[[8-a arondismento de Parizo|8-a arondismento]]
*[[9-a arondismento de Parizo|9-a arondismento]]
*[[10-a arondismento de Parizo|10-a arondismento]]
*[[11-a arondismento de Parizo|11-a arondismento]]
*[[12-a arondismento de Parizo|12-a arondismento]]
*[[13-a arondismento de Parizo|13-a arondismento]]
*[[14-a arondismento de Parizo|14-a arondismento]]
*[[15-a arondismento de Parizo|15-a arondismento]]
*[[16-a arondismento de Parizo|16-a arondismento]]
*[[17-a arondismento de Parizo|17-a arondismento]]
*[[18-a arondismento de Parizo|18-a arondismento]]
*[[19-a arondismento de Parizo|19-a arondismento]]
*[[20-a arondismento de Parizo|20-a arondismento]]
 
== Vidindaĵoj ==
''Vidu ankaŭ : '''[[Vidindaĵoj de Parizo]]'''''
 
=== Monumentoj ===
''Vidu ankaŭ : '''[[Listo de religiaj konstruaĵoj de Parizo]]''' - '''[[Listo de parizaj palacoj]]'''''
 
[[Dosiero:Notre dame noel 2006.jpg|thumb|left|180px|[[Dipatrino de Parizo]], okcidenta fasado.]]
La plej famaj [[monumento]]j de Parizo datiĝas de tre diversaj periodoj. Ili plejofte troviĝas en la urbocentro kaj ĉe la bordoj de la [[Sejno]] : la kajoj de la Sejno, el la [[ponto Sully]] ĝis la [[ponto Bir-Hakeim]], konsistigas unu el la plej bela rivera pejzaĝo de la tuta mondo, kaj apartenas al la [[Monda heredaĵo de UNESKO|monda heredaĵo]] de [[UNESKO]]. Tie situas interalie la [[Dipatrino de Parizo|katedralo Dipatrino de Parizo]] (''Notre-Dame de Paris''), la [[Luvro]], la [[hotelo de la Invalidoj|Invalidoj]], la [[ponto Aleksandro la 3-a]], la [[Granda Palaco (Parizo)|Granda Palaco]], la [[muzeo de la kajo Branly]], la [[Eiffel-Turo]] kaj la [[palaco Chaillot]]. Pli freŝdate kaj pli oriente aperis vastaj, modernaj konstruaĵoj, kiel la [[Ministrejo pri Ekonomio, Financoj kaj Industrio (Francio)|ministrejo pri ekonomio]] aŭ la [[Nacia Biblioteko de Francio]].
 
Sur la [[insulo Cité]] troviĝas la plej malnovaj kaj plej emblemaj monumentoj. La katedralo Dipatrino de Parizo, [[Gotiko|gotikstila]], estis konstruita ĉefe inter la [[12-a jarcento|12-a]] kaj la [[13-a jarcento|13-a jarcentoj]], sed oni ĝin renovigis en la [[19-a jarcento]]. La katedralo simbolas la centron ne nur de Parizo, sed ankaŭ de [[Francio]] : ĉiujn francajn vojdistancojn oni kalkulas surbaze de ĝia fronta skvaro. La eksa palaco [[Conciergerie]] restis reĝa loĝejo ĝis [[Karlo la 5-a (Francio)|Karlo la 5-a]], dum la dua duono de la [[14-a jarcento]] : parto de la konstruaĵo poste fariĝis [[malliberejo]], kie oni ekzemple enkarcerigis eminentajn nobelojn dum la [[Franca revolucio de 1789|franca revolucio]]. La [[Sankta Kapelo]], apud Conciergerie, estas rigardita kiel mirlaboro de la gotika movado. La [[ponto Neuf]], ĉe la okcidenta pinto de la insulo, estas la plej malnova ponto de Parizo : ĝi datiĝas de [[Henriko la 4-a (Francio)|Henriko la 4-a]].
 
Ekzistas ankaŭ rimarkindaj [[Klasikismo|klasikstilaj]] monumentoj en Parizo : la kapelo de la [[Sorbonne|universitato Sorbonne]], centre de la [[Latina Kvartalo (Parizo)|Latina Kvartalo]], estis konstruita komence de la [[17-a jarcento]]. La Luvro, malnovtempe reĝa loĝejo kaj hodiaŭ [[muzeo]], estis plibeligita en la [[17-a jarcento]] kaj sekve plurfoje renovigita. La hotelo de la Invalidoj, kun sia fama origita kupolo, estis starigita de [[Ludoviko la 14-a (Francio)|Ludoviko la 14-a]], kiu deziris doni kadukulejon al siaj vunditaj militistoj : ĝi nun entenas la tombon de [[Napoleono]]. La [[Panteono de Parizo|Panteono]], kies konstruado datiĝas de la fino de la [[18-a jarcento]], fariĝis dum la revolucio civilan templon, kie oni grupigis la postrestaĵojn de la plej eminentaj francoj.
 
[[Dosiero:Aftnn Le Basilique du Sacre Coeur 3.jpg|thumb|right|200px|[[Baziliko de la Sankta Koro (Parizo)|Baziliko de la Sankta Koro]]]]
La heredaĵo de la [[19-a jarcento]] estas tre abunda en Parizo. Oni povas precipe mencii la [[Triumfa Arko de Parizo|Triumfan Arkon]], la [[Operejo Garnier|operejon Garnier]] (administritan de la [[Nacia Opero de Parizo]]) kaj kompreneble la [[Eiffel-Turo|Eiffel-Turon]], origine nur "provizora" verko de [[Gustave Eiffel]] por la [[internacia ekspozicio]] de [[1889]], sed kiun oni neniam detruis. Ĝi fariĝis la ĉefsimbolo de Parizo, kaj estas videbla ekde la plej granda parto de la ĉefurbo.
 
La [[turo Montparnasse]] (en [[Montparnasse]]) kaj la [[Baziliko de la Sankta Koro (Parizo)|baziliko de la Sankta Koro]] (en [[Montmartre]]), pro sia alteco, ambaŭ konsistigas gravajn gvido-punktojn por la Parizanoj. La baziliko estas eĉ unu el la plej famaj parizaj monumentoj kaj gastigas multnombrajn vizitantojn, kiujn altiras ankaŭ la proksima [[placo Tertre]] kun ĝiaj [[Karikaturo|karikaturistoj]].
 
[[Dosiero:Pontalexandretrois1.jpg|thumb|left|230px|La [[ponto Aleksandro la 3-a]].]]
Moderna arkitekturo ja troveblas en Parizo, ekzemple kun la [[centro Georges Pompidou]] (biblioteko kaj muzeo pri moderna arto el la [[1970-aj jaroj]]) aŭ la gravaj verkoj entreprenitaj de la [[Prezidento de la Respubliko (Francio)|prezidento]] [[François Mitterrand]] : la [[Nacia Biblioteko de Francio]] (en la nova, rapide disvolviĝanta kvartalo [[Paris Rive Gauche]]), la [[operejo Bastille]] kaj antaŭ ĉio la fama [[piramido de la Luvro]], fare de [[Ieoh Ming Pei]], en la interna korto de la muzeo.
 
El la Luvro ekas la "[[Historia akso de Parizo|historia akso]]" de Parizo, tio estas rekta linio da monumentoj kaj bulvardoj el la urbocentro direkte al okcidento. La akso komencas per la [[statuo]] de Ludoviko la 14-a en la ĉefkorto de la Luvro, daŭriĝas per la [[Tuileries|ĝardeno Tuileries]], la [[placo de la Konkordo]], la [[avenuo de la Elizeaj Kampoj]], kaj finatingas la Triumfan Arkon, centre de la [[placo Charles de Gaulle]]. Dum la [[1960-aj jaroj]], oni plilongigis la akson pli okcidenten, per la konstruado de la negoca kvartalo [[La Défense]], kie situas multaj ĉielskrapantoj kaj la [[Granda Arko de La Défense|Granda Arko]].
 
=== Parkoj kaj ĝardenoj ===
''Vidu ankaŭ : '''[[Listo de parkoj kaj ĝardenoj de Parizo]]'''''
 
[[Dosiero:Parc Montsouris - Paris.JPG|thumb|right|240px|La [[parko Montsouris]] ([[14-a arondismento de Parizo|14-a arondismento]])]]
Du el la plej malnovaj [[ĝardeno]]j de Parizo precipe famiĝas. Ĉe la dekstra bordo de la [[Sejno]], la [[Tuileries|ĝardeno Tuileries]] estis kreita dum la [[16-a jarcento]] por la samnoma malaperinta palaco, proksime al la [[Luvro]]. Ĉe la maldekstra bordo etendiĝas la [[ĝardeno de Luksemburgio]] (''jardin du Luxembourg''), malnovtempe dependaĵo de la kastelo de [[Maria de Mediĉo]]. Alia malnova parko estas la [[Ĝardeno de la Plantoj (Parizo)|ĝardeno de la Plantoj]], kiu estis kreita de [[Guy de La Brosse]], la kuracisto de [[Ludoviko la 13-a (Francio)|Ludoviko la 13-a]], cele al la kultivado de [[kuracplanto]]j : ĝi fariĝis la unua publika parko de Parizo.
 
Plejmulto el la aliaj grandaj parkoj de la ĉefurbo datiĝas de la [[Dua Imperio (Francio)|Dua Imperio]] : parkoj antaŭe lokitaj ekster Parizo, kiel la [[parko Montsouris]], la [[parko Buttes-Chaumont]] aŭ la [[parko Monceau]] ĉiuj estas verkoj de [[Jean-Charles Alphand]], inĝeniero de [[Napoleono la 3-a]]. Alia grava projekto, plenumita de la [[prefekto]] [[Georges Eugène Haussmann|Haussmann]], temis pri la plibeligo de la [[bosko de Boulogne]], okcidente de Parizo. La [[bosko de Vincennes]], oriente de la ĉefurbo, spertis saman renovigon kelkajn jarojn poste.
 
La plej modernaj aldonoj al la pariza ĝardenaro inkludas la [[parko de La Villette|parkon de La Villette]], kreita dum la [[1980-aj jaroj]] de la arkitekto [[Bernard Tschumi]] super la eksaj buĉejoj de Parizo, sed ankaŭ la [[Parko de Bercy|parkon de Bercy]] kaj [[Parko de Belleville|tiun de Belleville]] dum la [[1990-aj jaroj]]. Eĉ pli freŝdate aperis familiaj aŭ edukaj ĝardenoj periferie de Parizo, laŭlonge de la malnova, ĉirkaŭiranta [[fervojo Petite Ceinture]].
 
=== Tombejoj ===
''Vidu ankaŭ : '''[[Listo de tombejoj de Parizo]]'''''
 
[[Dosiero:Pere Lachaise looking down the hill.jpg|thumb|left|225px|La [[tombejo Père-Lachaise]] ([[20-a arondismento de Parizo|20-a arond.]])]]
Kiam ili estis kreitaj de [[Napoleono]] en [[1804]], la ĉefaj [[tombejo]]j de Parizo ankoraŭ situis ĉe la eksteraj limoj de la urbo. Antaŭe, pluraj [[Listo de religiaj konstruaĵoj de Parizo|parizaj preĝejoj]] posedis siajn proprajn tombejojn, sed oni decidis fermi ilin en [[1786]] pro nesufiĉa salubreco. Ĉiuj ostorestaĵoj de la paroĥaj tombejoj estis translokitaj en malnovajn subterajn ŝtonminejojn, tiam ekster Parizo, sed hodiaŭ situantaj sub la [[placo Denfert-Rochereau]] en la [[14-a arondismento de Parizo|14-a arondismento]]. Tiu subsurfaca amastombejo estas konita kiel la "[[katakomboj de Parizo]]".
 
Kvankam la plivastigo de Parizo jam delonge sorbis kaj preterpasis la tombejojn, ili restas tre aprezitaj oazoj da kvieteco meze de tumultema urbo. Multaj eminentuloj en la [[historio de Francio]] nun ripozas en la fama [[tombejo Père-Lachaise]]. Inter la aliaj gravaj tombejoj lokitaj ene de Parizo, oni povas mencii la [[Tombejo de Montmartre|tombejon de Montmartre]], la [[Tombejo de Montparnasse|tombejon de Montparnasse]] kaj la [[Tombejo de Passy|tombejon de Passy]].
 
Novaj tombejoj ekster Parizo mem aperis komence de la [[20-a jarcento]] : la plej vastaj estas la [[pariza tombejo de Saint-Ouen]], la [[pariza tombejo de Pantin]], la [[pariza tombejo de Ivry]] kaj la [[pariza tombejo de Bagneux]].
 
==Kloaka sistemo==
[[Dosiero:Paris-Egouts-p1010721.jpg|thumb|right|250px|[[Kloako]] de Parizo.]]
Parizo disponas pli ol 2.400 kilometrojn da subteraj [[kloako]]j<small><ref>'''(fr)''' [http://www.paris.fr/portail/Environnement/Portal.lut?page_id=1313&document_type_id=5&document_id=2158&portlet_id=3139 La parizaj kloakoj]</ref></small>, cele al la elĵeto de la rubaj akvoj de la urbo. Plejmulto el tiuj kloakoj ankoraŭ datiĝas de la fino de la [[19-a jarcento]], kaj rezultas el la streboj de la barono Haussmann kaj de la inĝeniero [[Eugène Belgrand]] por plibonigi la – tiam tre malsanigajn – vivkondiĉojn en la ĉefurbo. Seninterrompe prizorgitaj de speciala dungitaro, la kloakoj de Parizo estas administritaj ekde la fino de la [[20-a jarcento]] far komputila, reta sistemo, konita kiel « "G.A.AS.PAR" » : ĝi kontrolas la distribuon de akvo en Parizo, kaj eĉ la elfluokvanton de la [[Sejno]] tra la ĉefurbo.
 
==Gravuloj==
:[[Parizo:Esperanto-movado|Esperanto-movado]]
*Parizo estas naskiĝurbo de [[Henri Favrel]], [[Fanny Bonnet]], [[André Baudet]], [[Emile Gasse]], [[Louis Cozic]], [[Georges Warnier]], [[Olivier Tzaut]] kaj [[Ernest Archdeacon]].
*En Parizo loĝis [[József Major]] kaj [[Frederic Pujulà i Vallès]].
*Tie mortis [[Gustaf Henrik Lundquist]][[Théophile Cart]][[Oscar Wilde]].
 
== Notoj ==
<references/>
 
== Vidu ankaŭ ==
* [[Someraj Olimpikoj 1900]]
* [[Someraj Olimpikoj 1924]]
 
== Aliaj projektoj ==
{{projekto|commons=Category:Paris}}
 
== Eksteraj ligiloj ==
*[http://www.paris.fr Oficiala TTT-ejo]
 
{{elstara}}
 
[[Kategorio:Parizo| ]]
[[Kategorio:Urboj de Francio]]
[[Kategorio:Francaj Departementoj]]
[[Kategorio:Ĉefurboj de Eŭropo]]
 
{{LigoElstara|bg}}
 
[[be-x-old:Парыж]]
 
[[af:Parys]]
[[als:Paris (Stadt)]]
[[am:ፓሪስ]]
[[an:París]]
[[ar:باريس]]
[[arc:ܦܪܝܣ]]
[[ast:París]]
[[az:Paris]]
[[bar:Paris]]
[[bat-smg:Parīžios]]
[[be:Горад Парыж]]
[[bg:Париж]]
[[bo:ཕ་རིས]]
[[br:Pariz]]
[[bs:Pariz]]
[[ca:París]]
[[ceb:Paris]]
[[cs:Paříž]]
[[cy:Paris]]
[[da:Paris]]
[[de:Paris]]
[[diq:Paris]]
[[el:Παρίσι]]
[[en:Paris]]
[[es:París]]
[[et:Pariis]]
[[eu:Paris]]
[[fa:پاریس]]
[[fi:Pariisi]]
[[fr:Paris]]
[[frp:Paris]]
[[fur:Paris]]
[[fy:Parys]]
[[ga:Páras]]
[[gd:Paris]]
[[gl:París - Paris]]
[[gv:Paarys]]
[[he:פריז]]
[[hi:पेरिस]]
[[hr:Pariz]]
[[hu:Párizs]]
[[hy:Փարիզ]]
[[ia:Paris]]
[[id:Paris]]
[[io:Paris]]
[[is:París]]
[[it:Parigi]]
[[ja:パリ]]
[[jbo:paris]]
[[jv:Paris]]
[[ka:პარიზი]]
[[kn:ಪ್ಯಾರಿಸ್]]
[[ko:파리 시]]
[[ksh:Paris]]
[[ku:Parîs]]
[[kv:Париж]]
[[kw:Paris]]
[[la:Lutetia]]
[[lad:Paris]]
[[lb:Paräis]]
[[li:Paries]]
[[lij:Parigg-i]]
[[lmo:Paris]]
[[ln:Pari]]
[[lt:Paryžius]]
[[lv:Parīze]]
[[mg:Paris]]
[[mk:Париз]]
[[mr:पॅरिस]]
[[ms:Paris]]
[[na:Paris]]
[[nah:Parisi]]
[[nds:Paris]]
[[nl:Parijs]]
[[nn:Paris]]
[[no:Paris]]
[[nov:Paris]]
[[oc:París]]
[[os:Париж]]
[[pa:ਪੇਰਿਸ]]
[[pam:Paris]]
[[pl:Paryż]]
[[pms:Paris]]
[[pt:Paris]]
[[qu:Paris]]
[[ro:Paris]]
[[roa-rup:Parij]]
[[ru:Париж]]
[[sc:Parigi]]
[[scn:Pariggi]]
[[sco:Paris]]
[[se:Paris]]
[[sh:Pariz]]
[[simple:Paris]]
[[sk:Paríž]]
[[sl:Pariz]]
[[sq:Parisi]]
[[sr:Париз]]
[[sv:Paris]]
[[sw:Paris]]
[[ta:பாரிஸ்]]
[[tet:París]]
[[tg:Париж]]
[[th:ปารีส]]
[[tl:Lungsod ng Paris]]
[[tr:Paris]]
[[ty:Paris]]
[[uk:Париж]]
[[ur:پیرس]]
[[vi:Paris]]
[[vls:Parys]]
[[war:Paris]]
[[yi:פאריז]]
[[zh:巴黎]]
[[zh-min-nan:Pa-lí]]