Enhavo forigita Enhavo aldonita
Pawla (diskuto | kontribuoj)
Ĝeto
Oryanw (diskuto | kontribuoj)
Linio 235:
Saluton,
vi kreis viki-terminon '''ĝeto''', dankon.
Mi iom konfuziĝis, ĉar estas multaj similaj esprimoj kaj mi miras, ĉu vere estas iu diferenco inter ''[[digo]], [[ĝeto]], [[kajo (ŝipado)]], [[moleo]], [[piero]]'' aŭ ĉu ni simple duobligis pro niaj naciaj vortoj.
 
Ĉiukaze, la dua bildo pri ''ĝeto'' laŭ mia kompreno ne estas ''ĝeto (=ondorompaĵo)'' sed ''[[piero]]'', ĉu ne?
Amike, [[Vikipediisto:Pawla|Pawla]] 17:15, 9. Aŭg 2007 (UTC)
 
:Aldoneblas [[varfo]]. ''Sen kontroli en PIV'' mi dirus ke la ĉefa (originala) '''funkcio''' de kajo, piero, kaj varfo estas servi kiel perono por ŝarĝi kaj malŝarĝi ŝipojn kaj boatojn. Ili devas havi ŝnurtenilojn kiaj bolardoj, kaj eble ŝarĝilojn kiaj gruoj. La apuda akvo devas esti sufiĉe profunda por la koncernaj ŝipoj aŭ boatoj. Digo kaj ĝeto ne havas tiun ĉefan funkcion; ilia ĉefa funkcio estas servi kiel muro. La diferenco de funkcio grande influas la formon kaj necesan konsiston de la afero. Digo kaj ĝeto aparte bezonas esti solidaj. Ili ĝenerale pli longas kaj malhavas bolardojn kaj gruojn, ktp. Piero ofte staras sur lignaj kruroj kaj ne povas servi kiel ĝeto; fakte, oni ne volus tion, ĉar la ĝeto devas ŝirmi la pieron kaj ŝipejojn disde la ondegoj.
:'''Situacie''' kuŝantaj laŭlonge de akvobordo, kajo kaj ofte digo havas akvon nur unuflanke; digo protektas malaltan terenon, aŭ malsamaltan akvejon.
:Parto de digo povas servi kiel kajo, kaj nur tiu parto nomiĝus kajo (neĉesinte esti digo).
:Svage mi pensas ke varfo estas piero sufiĉe granda por surhavi konstruaĵojn. "Moleon" mi ne konas.
:Bev, mi scivolas, cu nekontrolinte en PIV, vi havas la saman senton pri la diferencoj?
:Poste mi rigardos en PIV, ĉar mi facie povus havi fuŝan ideon.
:Afable, ''[[Vikipediisto:Oryanw|Bill O'Ryan]]'' [[Vikipediista_diskuto: Oryanw |☺]] [[Speciala:Contributions/Oryanw|₪]] 21:23, 9. Aŭg 2007 (UTC)