i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Lvh!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  Narvalo 11:10, 25. Aŭg 2005 (UTC)

Bone, sed mi tute ne trovis ĝis nun kiel aldoni mesaĝon al via diskuto aŭ kiel sendi mesaĝon al vi. Bonvolu klarigi tion al mi! koran dankon--Bea 12:57, 25. Aŭg 2005 (UTC)

Saluton! Por respondi mesanĝon nur bezonas enklaki la blua nomo de sendanto en la subskribo kaj vi iros al ties diskutpaĝo. Kara Beatrice, antaŭ kelkaj monatoj estis diskuto en vikipedio pri la formo "esperantistino", mi sentis ke latinidparolantaj ne sentas ĝin malsame al "germanino", sed ĝermanparolantoj forte kontraŭis ĝin. Mi vidas tion ankaŭ rilate al "prezidantino", ĝenerale ĝermanidparolantoj preferas diri "ŝi estis prezidanto". Mi sentas tion problemo pri influo de patrina lingvo, ne ideologia. Vi, kiel germanino loĝanta en francio kaj kiel bona esperantist(in)o, kion vi opinias? Tio estas persona demando kaj vera dubo. Dankon Roberto 10:34, 11. Dec 2005 (UTC)

Beatrice, mi ricevis vian mesaĝon bone. Dankon. Vi nur forgesis ensaluti, kaj via eletronika subskribo ne aperis en ĝi. Vi devas ensaluti, se ne markis aŭtomatan ensalutadon. Estas tre bone havi ina opinio en Vikipedio, ni, oftaj redaktantoj, estas ĉiuj viroj. Roberto 17:35, 13. Dec 2005 (UTC)

Bea, mi respondis al vi - vidu mian diskutopaĝon. Le Hibou 10:52, 16. Dec 2005 (UTC)

Informkestoj redakti

Bv. helpi min! Mi volas plibonigi la artikolojn pri Naziismo, sed mi ne scias, kiel krei mian propran informkeston. Mi volas ke ĝi estu kiel la angla informkesto por Militaj Fakoj (ekzemple, ĉi tie: http://en.wikipedia.org/wiki/Waffen-SS).
Amike,
kaja

Ŝablonoj redakti

Saluton: Samidean'; mi volas inviti vin uzi la jenajn ŝablonojn {{dataro}}, {{loko|lando|urbo}} Se vi havas admonojn, aŭ ideojn, aŭ kritikojn pri la ŝablonoj [aŭ ne] Skribu min Bonvolu. Kuartaseo  08:08, 3. Jan 2006 (UTC)

Saluton bea redakti

Pardonu la tempo entre la vian mesaĝon en mi diskuta paĝo sed mi estis (kaj estas) multe en la francan lingvon. Do, jes mi konas la amiko Alain mi vidos lin en tiun posttagmezon. Neniu problemo por la korekto de miajn erarojn, komo mi ne estas tre bone en esperanto mi akceptas la tute helpo. Kaj pri vian filmeton, se vi volas plu informoj...vi povas kontakti min sin problemo. 8-) Ankaŭ pardonu la tempon por respondi vin. jonathaneo

Saluton Bea, jes mi prenas kursoj de Esperanto kun la KDon Lernu. Mi konas la kursoj de Manjo sed mi por la momento, mi uzas la KDon...Sed ĉu mi iros en la kursoj...Atendi kaj vidi.

mi petas legi glacihomo, sed vi povas nomi ĝin glacihomo (Ötzi) aŭ simila. Narvalo 16:59, 24. Feb 2006 (UTC)

En la teksto devas resti - artikolkomence - la sinonimoj, eblaj aliaj nomoj. Kiel mi skribis, ĝi aperis en Kontakto kiel glaĉerhomo. Narvalo 17:26, 24. Feb 2006 (UTC)


ne, mi ne havas skype aŭ msn. Vi povas eĉ mem movi paĝojn. (sube movu la paxgon) Narvalo 20:38, 4. Mar 2006 (UTC)

Dankegon, mi tute ne atentis pri "movu"... --Bea 20:42, 4. Mar 2006 (UTC)


bonvolu laŭeble aldioni alilingvajn versiojn per ekz. [de:Volkwagen AG] kiel ekz. ĉe lakto.


Entento estas PIV-a vorto, bv. kontroli. Narvalo 14:48, 11. Jul 2006 (UTC)
Dankon pro la atentigo, mi rigardos ĉi-vespere. Bea 14:56, 11. Jul 2006 (UTC)


Se vi analizas aliajn lingvojn, ĉiu uzas - krom la slovena- iun formon de entente. Entento havas pli mallarĝan signifon ol akrodo, interkonsento kaj historie estas alligita al grupo de landoj. Narvalo 15:04, 11. Jul 2006 (UTC)


Triopa ŝajnas ankaŭ por mi pli ĝusta ol triobla. Revizado, ampleksigo necesas. Narvalo 08:19, 12. Jul 2006 (UTC)

Estimata ! vi eventuale povas anstataŭi la ŝablonon {{BabelLando}} per {{BabelDevenLoĝLoko}} kiun mi ĵus kreis kaj kiu ebligas al vi precizigi kaj devenlokon kaj nunan loĝlokon. Arno Lagrange  12:52, 18. Jul 2006 (UTC)

Dankon al vi, Arno! Bea 13:41, 18. Jul 2006 (UTC)


Talanto aŭ obolo redakti

Kial vi pensas, ke obolo estas pli preciza vorto ol talanto? Mi tradukis la tekston el la ĉeĥa (origina lingvo, en kiu mi la artikolon skribis) kaj en ĉiuj vortaroj estas menciita talantotalento kiel traduko de la ĉeĥa vorto hřivna. Obolo estas tute alia mezuro, certe ne samsignifa kun talanto (laŭ la artikolo Obolo estas tiu ĉi pezo 1/3600 de talanto). Dek oboloj estas vere tro malalta prezo por vilaĝestrejo.--PAD 17:52, 5. Sep 2006 (UTC)

Saluton PAD, mi legis la germanan tekston, kaj en ĝi "Scherflein" signifas vere malaltvaloran moneron. Kaj ŝajnis al mi ke la teksto ĝuste signifis ke temas pri malalta monsumo. Sed se vi ja trovis tiun esprimon en la origina lingvo, kaj se vi certas, ke temas pri alta valoro, tiam mi pardonpetas pro la ŝanĝo, bonvolu restarigi talanton. Amike, Bea 20:15, 5. Sep 2006 (UTC)
PS: Ĉu vi konsentas pri la ŝanĝo de "monaĥeja galerio" al "klostro"?

Saluton. Verdire, mi ne tute certas, sed la ĉeĥa termino estas ĝusta kaj mi pensas, ke estus nenormale vendi domon por kelkaj malaltvaloraj moneroj. Kiel traduko de la ĉeĥa hřivna en la germanan staras en miaj vortaroj tri variantoj: "Scherflein", "Pfund" kaj "Talent". Vi estas germanino, tial petas vin pri konsilo: kiu el tiuj ĉi terminoj estas la plej ĝusta germane (mi korektigos la vorton en la germana Vikipedio)? Al "klostro", mi konsentas. Unuafoje mi pensis, ke la vorto "klostro" samas kun "monaĥejo" (kiel germane), sed ReVo konvinkis min, ke ĝi ĝustas por tiu arĥitektura elemento. Nur mi nun hezitas, ĉu lasi en la teksto du nomojn de la sama aĵo (klostro paralele kun monaĥeja galerio), aŭ anstataŭi ĉiujn per "klostro". (Vi povus kontroli ankaŭ uzadon de la difina artikolo en la teksto, ni slavoj iom malbone sentas, kie ĝin uzi). --PAD 21:02, 5. Sep 2006 (UTC)

Verdire, malfacila afero... Scherflein = obolo (1/36000 talanto); Pfund = pundo (20 ŝilingoj aŭ 240 pfenigoj); Talent = talanto (36000 oboloj). Laŭ mi la vortaro ne estas sufiĉe detale, ĝi indikas nur ke temas pri monunuo, kaj ankaŭ monunuoj estis diverse uzitaj kaj ne havis la samajn valorojn en ĉiuj regionoj kaj epokoj. Do, se ne eblas scii ĉu la vilaĝestrejo vendiĝis kontraŭ malgranda, granda aŭ grandega sumo, ne eblos elekti inter ili. Ĉu ne ekzistas iu fakulo pri malnovaj moneroj en Ĉeĥio kiu povus helpi? aŭ eble iu Esperanta-fakorganizo?
Pri klostro, mi forprenus entute monaĥeja galerio; mi korektis la artikolon pri klostro, do nun estas sufiĉe klara ene de Vikipedio.
Mi tralegos denove kaj rigardos la difinan artikolon, sed pri ĝia uzo ofte opinioj malsamas...
Bea 21:35, 5. Sep 2006 (UTC)

Jes, traduki malnovajn masunuojn vere malfacilas, ĉiu lando, eĉ ĉiu regiono, havis proprajn. Mi trovis, ke "hřivna" estas 0,253 kg, "Pfund" 0,5 kg (tamen hodiaŭ, ĉu ankaŭ tiam?), "roma talento" 40,8 kg, "Mark" 0,281 kg. Mi ne scias, ĉu la "Mark" estis uzata en la 13-a jc., sed estas la plej simila al "hřivna", do mi pensas ke oni povus doni la vorton en la germanan tekston. Sed esperante? Talento estas vere multoble pli granda kaj miaopinie EO ne havas multajn terminojn por malnovaj masunuoj. En mia vortaro staras "marko" kiel traduko de estinta germana mono, mi verŝajne do anstataŭos talenton per marko.--PAD 09:53, 6. Sep 2006 (UTC)


Nu, oni devas tamen atenti ke monunuo ofte evoluis el pezunuo, sed ke tamen necesas scii ĉu temas pri pezo de arĝento, oro, kupro, ... Kiam mi serĉis en la reto pri hřivna, mi trovis tiun retpaĝon http://www.websters-online-dictionary.org/translation/h%25C5%2599ivna kiu proponas tradukon al la angla kun la signifo de malgranda valoro. Pri Mark en la germana vikipedio unuaj rimarkoj temas pri 1550, la esperanta vikipedio estas malpli klariga Marko (monunuo), sed tiun artikolon vi eble jam vidis. Mi rigardos en la UEA-jarlibro, ĉu ekzistas iu asocio kiu povos helpi. Bea 10:08, 6. Sep 2006 (UTC)

Saluton Bea! Vi pravas. Dankon. 16:49, 14. Sep. 2006. (UTC) Dénes

La koloro de la portalo redakti

Saluton Bea, mi ŝanĝis la koloron de la portalo pri Dua mondmilito. Ĉu ĝi estas nun pli legebla? Unue mi elektis tian brunan koloron laŭ uniformoj, sed mi ne estis certa, ĉu ĝi estas tute ĝusta (tiu koloro). Sed miaopinie, pli plaĉis al mi la devena koloro, almenaŭ mi povis legi ĝin bone, alie mi ne donus ĝin tien. Salutas --Petr Tomasovsky 13:57, 18. Sep 2006 (UTC)

Saluton Petr, jes, nun la teksto estas multe pli legebla, kaj la kelkaj ruĝaj ligiloj eble baldaŭ ne plu estos ruĝaj... En kelkaj lokoj aperas ankoraŭ pli malhela fono, sed eble tion vi jam vidis kaj korektos. Amike, -- Bea 16:45, 18. Sep 2006 (UTC)

Bea, mi vidas neniajn malhelajn fonojn. Ĉe mi ĉio estas ĉie same hele bruna. Ĉu vi povus skribi al mi, kie vi vidas tion? --Petr Tomasovsky 17:00, 18. Sep 2006 (UTC)
Bea, dankon por via mesaĝo. Estas por mi mirinde, ke vi vidas la portalon tiel strange. Vi povas kredi al mi, ke se mi vidus la kolorojn iel strange, mi jam antaŭ longe korektus ilin kaj ne lasus ilin tiel, kiel vi priskribas ilin. Mi fakte ne scias, kion mi faru kun la koloroj aŭ kun io alia. Bonvolu informi min, se la koloroj ŝanĝiĝos ĉe via komputilo. Mi vidas la kolorojn ĉie kun la sama koloro, nenie estas helaj kaj malhelaj linioj. --Petr Tomasovsky 18:01, 18. Sep 2006 (UTC)
Ĉu ĉe aliaj portaloj vi havas la samajn problemojn kun la koloroj? --Petr Tomasovsky 18:03, 18. Sep 2006 (UTC)
Bea, dankon por la alŝuto de via dosiero pri la portalo. Mi rigardis ĝin kaj mi ne vidas ĝin tiel. Mi vidas ĉiujn liniojn en la sekcioj hele brunaj tiel, kiel estas kolorigitaj en via dosiero nur tiuj du linioj. Nenie estas en la teksto ruĝa koloro. Vere stranga. --Petr Tomasovsky 18:42, 18. Sep 2006 (UTC)
Petr, mi nun provis en IE kaj la paĝo bonas aperas, do ŝajne estas iu problemo de Fajrovulpo. Ĉu vi scias kiel eblas forviŝi la dosieron? Dankeme pro via atento, -- Bea 18:49, 18. Sep 2006 (UTC)
Bea, mi ĝojas, ke vi vidas la portalon bone. Se vi deziras forigi la dosieron alŝutita de vi pri la portalo, sufiĉas alskribi tien ŝablonon {{forigu}} kaj eventuale kaŭzon por la forigo, sed forigi ĝin - tion ne plu povas fari mi. Tion povas kaj devas fari iu el la administrantoj. Salutas --Petr Tomasovsky 18:57, 18. Sep 2006 (UTC)

Bonvolu ne aldoni "supran navigado-linion" en artikoloj redakti

Lvh, bonvolu ne aldoni "suprajn navigado-liniojn" en artikoloj. (Ekzemplo: Geografio > Eŭropo > Francio > Plélan-le-Petit < Urboj | Francaj departementoj) Anstataŭ uzu kategoriojn aŭ inkluzivu tian informon en la korpo de la artikolo. Eble, ni povas modifiki la {{urbokadro}} por montri tian informon. Dankon! -- Yekrats 13:37, 20. Sep 2006 (UTC)

Kara Béa,

Dankon pro la artikolo pri Henriko la 2-a : mi bezonis ĝin por redakti la artikolon pri Filipo la 2-a. Se vi volas krei aliajn artikolojn rilate al anglaj reĝoj, bonvolu unue tralegi Listo de britaj reĝoj, kie jam troviĝas la esperantigitaj nomoj de la monarkoj (t.e ekzemple "Henriko la 2-a" kaj ne "Henri la 2-a"). Ĉar la ligo "Henriko la 2-a" estis ankoraŭ ruĝa, mi denkis ke la artikolo ne ekzistis kaj do kreis ĝin denove !

Amike,

Thomas Guibal 08:21, 25. Sep 2006 (UTC)

Kalifejo redakti

Saluton Bea! Laŭ PIV kalifejo estas lando regata de kalifo. Kalifujo ne ekzistas (en PIV). Mi movis vian artikolon ne laŭ persona plaĉo, se mi agus tiel, mi eĉ ankaŭ preferus kalifujo-n. Amike--Diddi 17:41, 5. Okt 2006 (UTC)

Saluton Bea, pri kalifujo en signifo lando (aŭ teritorio) regata de kalifo vi pravis. PIV ne povas enhavi vortojn kun ĉiuj sufiksoj, prefiksoj ks. Salutas --Petr Tomasovsky 17:48, 5. Okt 2006 (UTC)

Kalifejo/-ujo redakti

Pardonon Bea, mi fakte agis nur laŭ mia PIV (eldono 2002) kaj tie oni indikas kalifejo. Interese, ke ili intertempe mem rimarkis, ke kalifujo estas pli trafa!

Cetere mi tre ŝatas vian valoran laboron por Vikipedio! Amike--Diddi 07:42, 8. Okt 2006 (UTC)


Dankon Bea, por la korekto de ruĝaj ligiloj, kiujn mi ne trovis en eo vikipedio (precipe de personaj nomoj) en Historio de kristanismo. --Petr Tomasovsky 09:39, 24. Okt 2006 (UTC)


Saluton Bea, mi finis la redaktadon de la urboj kaj vilaĝoj de Transilvanio. En la jenaj distriktoj ili ne estas konservitaj en la alfabetorda paĝo: Distrikto Alba, Distrikto Braşov, Distrikto Caraş-Severin, Distrikto Covasna, Distrikto Hunedoara, Distrikto Maramureş, Distrikto Sălaj kaj Distrikto Satu Mare. Bonvolu fari tion, se vi volas. Dankon Vikipediisto:Zetey 11:10, 24. Okt. 2006(UTC)

Ne ne ne redakti

Sal, Beatrix. Mi legis vian mesaĝon sur mian paĝon, sed mi ne estas de vian opinion.Do, mi kredas post la legado de la aliaj paĝoj sur la anglan, francan, germanan artikolojn kaj ĝi estas en du artikoloj. Mi pensas ke fari du artikoloj estas pli bone por la popola legado ke legos la paĝon (vikipediistoj aŭ ne). Do, sciu ke se vi faros unu artikolo, mi refaros du.--Jonathaneo 17:21, 3. Nov 2006 (UTC)

Kara Baba, jes, ne ekzistas artikolojn en la aliaj vikipedioj, sed ĉu estas pli bone? Ĉu estas kialo? laŭ mi, la plej bona maniero legi artikolon kaj la plej agrabla estas havi plurajn ligilojn sur la reto aŭ vikipedio. Nature, se ve ne ŝatas mian manieron, "Kiom da homo, tiom da gusta". Sed sciu ke kiam mi skribas artikioln, mi ne ŝatas ke tiun artikolon fariĝos redirekto. --Jonathaneo 17:46, 4. Nov 2006 (UTC)

Pri vian ĉampinon. Pardonu la prentezo, sed kiam hieraŭ oni mlafermis la ĉampanio en la malma hejma babilabo ĉe Manjo, la botelo eksplodis al niajn visaĝojn sed oni povis trinki kelkajn glasojn.Amike --Jonathaneo 13:45, 8. Nov 2006 (UTC)

Bild Kreuzberg redakti

Hallo Lvh, Du hast im Artikel Kreuzberg ein Bild von mir eingebunden, was mich auf der einen Seite freut. Auf der anderen Seite bitte ich Dich, die Urheberschaft nachzutragen, weil auch innerhalb der Wikipedias die Herkunfstangabe zu den höchsten Gütern zählt. Gruß und Danke de:Lienhard Schulz 18:20, 7. Nov 2006 (UTC)

Vielen Dank, dass Du mich darauf aufmerksam gemacht hast. Ich hoffe, ich habe es jetzt richtig gemacht, sonst gib mir doch bitte noch mal kurz bescheid. Amike, Bea 08:37, 8. Nov 2006 (UTC)

Der Schatz im Silbersee redakti

Saluton Bea, memkompreneble, ke jes. Mi ne verkontrolis la vorton en PIV kaj uzi vorton produktanto ŝajnis al mi ne tro ĝusta. Tial mi uzis producento, sed nun mi vidas, ke ankaŭ ĝi ne estas tro ĝusta. Se vi havos iomete da tempo, vi ŝparus al mi laboron, ĉar mi redaktas nun portalon pri homoj. Dankon. --Petr Tomasovsky 16:41, 9. Nov 2006 (UTC)

Se vi trovos ankoraŭ pluan iometon da tempo, ĉu vi estus tiel afabla kaj korektus la vorton en ceteraj paĝoj pri Winnetou kaj Old Shatterhand? Ankoraŭ milfojan dankon. Amike --Petr Tomasovsky 16:48, 9. Nov 2006 (UTC)

Komunumoj de Francio redakti

Kara Béa,

Gratulon pro via rapida laboro pri Henri Grouès. Mi nur volas atentigi vin pri la enkategoriigo de la komunumoj de Francio : se vi kreas novan artikolon, bonvolu elekti la kategorion "Komunumoj de iudepartemento". Vi povas kompreneble aldoni la kategorion "Urboj de Francio", sed nur se la urbo estas sufiĉe grava (t.e se ĝi estas trovebla en tiu ĉi listo).

Amike, Thomas Guibal 17:38, 26. Jan 2007 (UTC)

Dankon pro via atentigo, Thomas. Eble vi eĉ jam diris tion al mi, sed kiam mi dum kelka tempo ne laboras pri ia afero, mi ne plu memoras. Mi provos ne forgesi venontan fojon. Amike, -Bea 18:33, 26. Jan 2007 (UTC)

Henri Grouès redakti

Saluton Bea, mian respondon pri la forpreno de la kategorioj el la alidirekatanta paĝo vi trovos en Diskuto:Henri Grouès. --Petr Tomasovsky 18:05, 30. Jan 2007 (UTC)

Manĝobastonetoj redakti

Saluton Bea, mi legis la nunan diskutpaĝon pri manĝobastonetoj. PIV 2005 indikas nomojn Manĝobastonetohaŝio. La vorto haŝio eble devenas el la japana, tion mi ne scias. Rilate al mi, mi uzus la unuan vorton, do manĝobastoneto (bastonetoj por manĝi), simile kiel "libroŝranko" (ŝranko ne estas el libroj, sed por libroj) aŭ "paperkorbo" (korbo ne estas el papero, sed por forĵetitaĵoj el papero - ekz.: en kancelario), sed nun mi eksciis, ke necesas koni ankaŭ la alian vorton, do haŝion. Mi do konsentas kun via propono en la diskutpaĝo de manĝobastonetoj. --Petr Tomasovsky 07:41, 11. Feb 2007 (UTC)

Saluton Petr, mi jam aŭdis pri haŝioj, sed eble nur unufojon. Tamen, laŭ Bab, tiu vorto estas vaste uzata en Azio. Kvankam miaj serĉoj en google, ne konvinkis min, mi ne kontraŭis la nomŝanĝon de la artikolo. Kiam mi iros Japanion, mi scios eble pli pri la afero... Amike, Bea 19:04, 11. Feb 2007 (UTC)

Korekteto redakti

Saluton Bea, mi vidis ke en la artikolo pri Leonardo da Vinci vi ŝanĝis la vorton triafoje al triafojon. Eblaj estas triafoje = trian fojon, sed miascie lingve ne ebla estas triafojon. Amike, --Lotic 20:40, 6. Mar 2007 (UTC)

Saluton denove, Bea! Jen mi provas respondi al via demando laŭ mia kompreno: La “e”-finaĵo kompreneble ne nepre indikas kutiman aferon (ekzemple unufoje (einmal) = unu fojon; kaj unuafoje (zum ersten Mal) = (la) unuan fojon; aŭ foje = fojfoje = en kelkaj, sporadaj okazoj). La “on”-finaĵo ankaŭ ne nepre indikas unufojan okazon (ekzemple: "Ili ŝatis tiun kutimon.""Por parkerigado oni plej ofte uzas ripetadon."). Ĉe “triafojon” temas pri A-vorto (adjektivo) kaj O-vorto (substantivo), t.e. tiaj vortoj normale devas finaĵe kongrui kaj ne esti skribitaj kunmetite: (la) trian fojon (ein drittes Mal bzw. das dritte Mal, zum dritten Mal). (Do ankaŭ "je triafojo" devus esti "je tria fojo".) Komparu tamen ankoraŭ en la PMEG: [1] (37.3. Precizigaj antaŭelementoj ---> Eca radiko kiel antaŭelemento). Oni povas trovi la formojn unufoje, unuafoje (zum ersten Mal), unuafoja ktp. en la PIV (eldono 2002, p.349) kaj en la Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch de Krause (eldono 1999, p.218). Amike, --Lotic 00:24, 8. Mar 2007 (UTC)
Mi havas nenian specialan preferon por iu ajn el ambaŭ formoj. Salutojn! --Lotic 00:12, 9. Mar 2007 (UTC)

Mannerheim redakti

Saluton Bea, la komenco de la paĝo pri marŝalo Mannerheim estas korektita. --Petr Tomasovsky 11:48, 9. Mar 2007 (UTC)

Bea, memkompreneble, trankvile korektu aŭ ŝanĝu, plibonigu, aldonu informojn... Amikaj salutoj de --Petr Tomasovsky 14:01, 9. Mar 2007 (UTC)

Ankoraŭ unu afero estas en la paĝo. Kiam oni parolas pri Ruĝa gvardio kaj Blanka gvardio. Poste oni parolas pri ili nur kiel pri ruĝajblankaj. Mi ne volis uzi "ruĝuloj" kaj "blankuloj", ĉar tiuj esprimoj havas iom alian signifon, kvankam tiuj vortoj eble estus pli bonaj anstataŭ nur "ruĝaj" aŭ "blankaj". Se vi trovos solvon aŭ se vi opinias, ke sufiĉas nur tiel skribi pri anoj de Ruĝaj aŭ Blankaj gvardioj, lasu la vortojn tiel. Dankas --Petr Tomasovsky 14:08, 9. Mar 2007 (UTC)

Nun mi venis al ideo - kiel plaĉus al vi esprimoj ruĝgvardianoj kaj blankgvardianoj? Se vi deziras, bv ŝanĝi. Dankas --Petr Tomasovsky 14:26, 9. Mar 2007 (UTC)

Pilgrimejo redakti

Dankon pro la korektoj sur la lastaj ŝanĵoj en la paĝo pri la prilgrimado. La problemo estas ke mi tradukis tiun el la angla kaj ili ne metis fontojn pri tiun...--Jonathaneo 09:25, 22. Mar 2007 (UTC)

Nedankinde, la afero interesas min! Havu bonan tagon, Bea 09:27, 22. Mar 2007 (UTC)

Tutmonda ŝablono redakti

Saluton, Bea. Teorie tio certe eblus, sed dume ne estas efektivigita. Pro tio ĉiuj bildoj en vikipedio, eĉ tiuj, kiujn oni ja aŭtomate povus generi, estas mane faritaj kaj alŝutitaj. Mi povas fari ŝablonon "Geografia loko" (ekzemple), simile al la ŝablonoj por diversaj komunumoj, kiujn ni havas en Vikipedio. Ĉu tio helpus? Alaŭdo ۩ 09:25, 28. Mar 2007 (UTC)

Kara Bea, ĉefe eblas elekti landon el la certa listo (ekzemple vi povas vidi jenan ŝablonon Ŝablono:LokoDeFlago), kaj oni povas elekti ĉu blazonojn, ĉu flagojn, ĉu landokartojn -- tute ne gravas, sed la listo devas esti preta (simile al tiu listo Kategorio:Flagoj_de_ŝtatoj). Aldoni kruceton kun koordonatoj kaj nomon, laŭ miaj scioj (sed mi ne havas sperton pri tio!!) ankaŭ estas ebla, ekzemple vi povas vidi aldonon de punktoj al la mapo laŭ koordinatoj sur tiu paĝo Vikipedio:Kartografio_de_la_vikipediistoj. La titolo devas ja ankaŭ esti senproblema. Do, kion ni momente bezonas, estas tiu aro da mapoj, krome, mi ne certas, se oni ja devas iel rekalkuli koordinatojn (eble oni devas kromindiki koordinatojn por bildoj, ĉar ĉiu bildo ja devas havi iujn referencojn). Sed certe Maksim estas multe pli sperta pri tio -- eble ni demandu lin? Amike, Alaŭdo ۩ 10:41, 28. Mar 2007 (UTC)
Bone, mi faros. Alaŭdo ۩ 12:41, 28. Mar 2007 (UTC)
Estas ĉi tia ŝablono ŝablono:situo sur mapo. Por la ŝablono bezonatas subŝablonoj por apartaj landoj kaj regionoj, kelkaj jam estas (pri Germanio, Svislando kaj Bosnio), la aliajn necesas krei. Maksim 18:05, 30. Mar 2007 (UTC)

Datoŝablono redakti

Estimata Bea, Reage al via peto en la Diskutejo, mi ĵus faris la ŝablonon: {{dato-jan}} kiu uziĝu ĉi tiel: {{dato-jan|15|1859}} kaj la rezulto estas Ŝablono:Dato-jan en du ligoj. Ĝi utilas nur por januaro. Se ĝi plaĉos, mi faros ankaŭ aliajn ŝablonojn por la aliaj monatoj. Amike, O'RyanW ( ) 17:18, 19. Apr 2007 (UTC)

Saluton Bea, Via propono certe estus la plej eleganta. Bedaŭrinde mi ne sukcesas trovi elegantan manieron plenumi ĝin. La solvoj de la du problemetoj sin similus, sed en html mi estas komencanto, kaj la verŝajne koncernajn html-ajn komandojn kiujn mi trovas serĉinte per Google tutsimple estas ignorataj, ĉu de la vikio, ĉu de Firefox.
Mi faris unu plusendilon 08-a de januaro por la 8-a de januaro, kies funkciadon vi nun povas vidi ĉe de Grekio. Ĝenerala tia solvo postulos la kreadon de entute ĉ. 112 (30*9+6) plusendajn paĝojn.
Alternative, mi ankaŭ faros ŝablonon kiu uzanto-perspekive estus via {{dato-tab|1492|12|31}} Tia ŝablono postulos ĉ. 365 helpajn plusendilojn. Mi ankaŭ faros specimenan tiucelan plusendilon. (Farita! Bv. vidi ĉe ĉelo de Kanado)
Estu laŭ via prefero. Sed mi lasos al vi la faradon de la plusendilaj paĝoj. :-) O'RyanW ( ) 00:46, 21. Apr 2007 (UTC)
Dankegon! Mi ne jam antaŭe renkontis la komandon #if. Ĝi ŝajnis esti vikikodaĵo (troviĝante inter kirlaj krampoj). Mi studos ĝin. (Mi tuj trovis ekzemplojn studeblajn.) Ĉu eble vi konas paĝon kiu listas en vikipedio uzeblajn komandojn kia #if? Kutime "if" en komputilaj lingvoj forkas dudirekte (unu por jes, alia por ne); ni bezonas forki 12-direkte, kaj 9-direkte. Tiajn forkoj oni ĝenerale povas konstui el 2-direktaj "if'-oj, sed tio en la plenumado estas iomete komplika kaj ne eleganta. Preferindas multdirekta forkilo. (Kiu scias? Eble nia #if ja estas multdirekta forkilo. Mi studos.) Konsentite, ke fari 365 plusendilojn ankaŭ estus tre malelegante! Tian metodon programistoj fojfoje nomas la metodo de bruta forto. :-)
Bill O'Ryan 23:38, 21. Apr 2007 (UTC)
Ho! Mi pensas ke mi trovis ĝin ĉe en:m:ParserFunctions#.23switch: Bill O'Ryan 23:53, 21. Apr 2007 (UTC)
Sukceso!!! Verŝajne ŝablono dato-tab nun funkcas por ĉuij validaj datoj. Bill O'Ryan 00:57, 22. Apr 2007 (UTC)
Tute nedankinde! Tamen estas mi kiu dankas vin, ĉar vi stimulis min trovi kaj ekzerci la komandon #switch . Jam de preskaŭ 18 jaroj mi ne programis. Estis plezura tasko. Amike, Bill O'Ryan 07:43, 24. Apr 2007 (UTC)
Jes. Pli bela kaj facile legebla! Dankon! Mi verku klarigon sur la ŝablona paĝo pri tio kiel ĝi uziĝu. Eble ĝi utilos ankaŭ aliartikole.
Mi ankaŭ rigardis la paĝon pri la Antarkta Traktato en la angla. Kaj mi tute ne komprenas kion ili faris por funkciigi sian "1859-12-15"! Eble tio estas unu el la misteroj kiujn la homo ne komprenu! :-) Bill O'Ryan 21:06, 24. Apr 2007 (UTC)

broŝureto pri vikipedio redakti

Saluton, mi ĵuste deziras scii pri la broŝureton (kiu mi vidis ĉe manjo) pri la "vikipediistajn uzojn" kiel vi aĉetis ĝin? Kaj se la mono iras por Vikipedio aŭ persona uzo? Dank' --Jonathaneo 15:50, 24. Apr 2007 (UTC)

Biblioteko de Aleksandrio redakti

Mi ĵus rimarkis ke vi rekomencas ĉe ĉi artikolo. Do mi ĉesos ĝi morgaŭ (jam estis ĉesanta). Mi esperas ke miaj aldonoj plaĉas. Bv. ne heziti fari malfarojn. Amike, Bill O'Ryan 07:43, 26. Apr 2007 (UTC)

Traduko de la esprimoj en la dosiero redakti

Saluton Bea, mi tradukis almenaŭ en la dosiero Randoj de tektonaj platoj la esprimojn uzitaj tie. Salutas --Petr Tomasovsky 10:14, 26. Apr 2007 (UTC)

Vorto "temporaba" redakti

En la artikolo censo, sekcio "organizado", en la malavantaĝoj, mi ne komprenis la vorton "temporaba" kaj serĉis ion pri la sufikso "AB"

"Fiksa instalaĵo". Nur eksperimente uzata por diversaj instalaĵoj: trinki -> *trinkabo* = "trinkakvoĵetilo, trinkŝprucilo", ellasi -> *ellasabo* "neceseja seĝo". (AB devenas de la nekunmetita vorto lavabo = "lavpelvo fiksita al muro".) AB estas evitenda. Por esti komprenata oni uzu esprimojn kiel trinkilo, trinkfontano, necesejo, neceseja seĝo, necesseĝo k.t.p. (Kaj anstataŭ lavabo sufiĉas ofte lavujo.) (laŭ Plena manlibro esperanto gramatiko)

Mi pensas ke ĉi kaze estas malbone uzita sed mi ne certas, ĉar mi ne certas kion lvh volas diri. Ĉu estas korekta "temporaba"? --¨Liberascio¨ * 09:09, 26. Maj 2007 (UTC)

mi kopiis ĉi tiun tekston en la diskuta paĝo de la artikolo ——sensubskriba aldono de Liberascio
Kaj mi responis tie (en la diskuta paĝo de la artikolo). Bill O'Ryan 15:43, 26. Maj 2007 (UTC)

Dankon Bea. Mi jam legis la klarigo. Ĝi sentigis stultetan min kiam mi vidis ĝin :). --¨Liberascio¨ * 08:05, 30. Maj 2007 (UTC)

Dankon pro via korektado, Béatrice. Mi trovis ke vi uzis en tiu artikolo kodon, kiu malaperigas parton de la teksto. Ĉu intence ?--Kristof 13:04, 29. Maj 2007 (UTC)

Eble oni tamen iel indiku, ke estas tradukenda parto ? Mi agnoskas ke angllingva teksto makulas la artikolon, sed kiu tradukos ĝin se neniu povas vidi ĝin ? Antaŭ kelkaj monatoj mi petis tiun servon al Nick, sed li ŝajne ankoraŭ ne havis tempon (aŭ emon).--Kristof 15:04, 29. Maj 2007 (UTC)

Bilbiografio redakti

Dankon por eki bibliografion. :-) Fernando Maia Jr. 18:47, 6. Jul 2007 (UTC)

Saluton, vi kreis viki-terminon ĝeto, dankon. Mi iom konfuziĝis, ĉar estas multaj similaj esprimoj kaj mi miras, ĉu vere estas iu diferenco inter digo, ĝeto, kajo (ŝipado), moleo, piero aŭ ĉu ni simple duobligis pro niaj naciaj vortoj.

Ĉiukaze, la dua bildo pri ĝeto laŭ mia kompreno ne estas ĝeto (=ondorompaĵo) sed piero, ĉu ne? Amike, Pawla 17:15, 9. Aŭg 2007 (UTC)

Aldoneblas varfo. Sen kontroli en PIV mi dirus ke la ĉefa (originala) funkcio de kajo, piero, kaj varfo estas servi kiel perono por ŝarĝi kaj malŝarĝi ŝipojn kaj boatojn. Ili devas havi ŝnurtenilojn kiaj bolardoj, kaj eble ŝarĝilojn kiaj gruoj. La apuda akvo devas esti sufiĉe profunda por la koncernaj ŝipoj aŭ boatoj. Digo kaj ĝeto ne havas tiun ĉefan funkcion; ilia ĉefa funkcio estas servi kiel muro. La diferenco de funkcio grande influas la formon kaj necesan konsiston de la afero. Digo kaj ĝeto aparte bezonas esti solidaj. Ili ĝenerale pli longas kaj malhavas bolardojn kaj gruojn, ktp. Piero ofte staras sur lignaj kruroj kaj ne povas servi kiel ĝeto; fakte, oni ne volus tion, ĉar la ĝeto devas ŝirmi la pieron kaj ŝipejojn disde la ondegoj.
Situacie kuŝantaj laŭlonge de akvobordo, kajo kaj ofte digo havas akvon nur unuflanke; digo protektas malaltan terenon, aŭ malsamaltan akvejon.
Parto de digo povas servi kiel kajo, kaj nur tiu parto nomiĝus kajo (neĉesinte esti digo).
Svage mi pensas ke varfo estas piero sufiĉe granda por surhavi konstruaĵojn. "Moleon" mi ne konas.
Bev, mi scivolas, cu nekontrolinte en PIV, vi havas la saman senton pri la diferencoj?
Poste mi rigardos en PIV, ĉar mi facie povus havi fuŝan ideon.
Afable, Bill O'Ryan 21:23, 9. Aŭg 2007 (UTC)

Saluton Bea, kaj gratulon pro via artikolo pri Tokugawa Ieyasu. Mi opinias, ke ĝi pli taŭgus kiel elstara artikolo, kaj do mi re-proponis ĝin sur la paĝo Vikipedio:Artikolo de la semajno. Ĉu vi konsentas pri tio ? Amike, Thomas Guibal 11:34, 31. Aŭg 2007 (UTC)

La artikolo ADLS-iĝis. Dankegon pro la multaj rilatitaj artikoloj, kiujn vi penis krei dum lasta semajno ! Thomas Guibal 12:25, 8. Sep 2007 (UTC)

Japanan teceremonion redakti

dankon pro viajn korektojn. Tamen, mi pensas ke vi remarkis la trafon de traduko el franca vikipedio, do ĉu vi pensas pri tiu ke mi/oni devas sekvi tiun manieron de "re-skribi" la artikolon?--Jonathaneo 09:06, 8. Sep 2007 (UTC)

Dank', jeŝ, mia lasta alŝuto venas el la angla.Do, ĉiu kiu estas bone povus esti alŝutita!--Jonathaneo 10:10, 14. Sep 2007 (UTC)

Rinocero de Dürer redakti

Saluton Bea ! Mi volas nur danki vin pro la multaj korektoj, kiujn vi faris, kaj precipe pro la bildoklarigo de la gravuraĵo, kiun vi verŝajne retradukis rekte el la germana. Tre bona ideo ! Ĝis baldaŭ, Thomas Guibal 11:18, 2. Okt 2007 (UTC)


Kategorio Nombrosistemoj redakti

farite : Kategorio:Nombrsistemo anstataŭigita de Kategorio:Nombrosistemoj AL @ 14:49, 3. Okt 2007 (UTC)

Kial ŝanĝo de Ŝablono:Landtabelo? redakti

Kara kolego, vi enmetis en la ŝablonon Landtabelo plian parametron "loĝantoj", kvankam jam ekzistas "loĝantaro". Per tio vi fuŝas la aspekton de multaj artikoloj pri landoj. Ĉu vi eble povus klarigi vian ŝanĝon en la diskuta paĝo de la ŝablono? -- Aisano 21:59, 3. Okt 2007 (UTC)

My name is Yaron, and I am a writer in the hebrew wikipedia. I am now working on an article about Whales, and I saw this animation [2] that you uploaded. I wanted to use it but it had no license there. So, I wanted to ask if you can upload it to commons on a free license, that we could all use it. It's just that the animation is really brilliant! Thank you for your reply, Yaron 23:28, 9. Okt 2007 (UTC)

Saluton, Yaron, mi respondas ĉi tie, ĉar la hebrea vikipedio estas nelegebla al mi. Hi, Yaron I answer here, because I can not read the hebrew wikipedia. Mi aldonis komenton al la bildo (http://eo.wikipedia.org/wiki/Dosiero:Delfinecho.gif), tiel vi povus rekte kontakti la danan uzanton, kiu alŝutis la bildon (da:Bruger:Malene). I added comment to the image, so that you can contact directly the person, who uploaded the original image. Mi feliĉas, ke vi trovis la bildon en la esperanta vikipedio. I am glad, that you found the image in the Esperanto-wikipedia. Ĉu vi iam scias pri Esperanto? Mi invitas vin malkovri la paĝaron lernu.net. Do you know a bit about Esperanto? I invite you to discover the web-site lernu.net. Ĝis! See you! --Bea 07:31, 10. Okt 2007 (UTC)

Dankon, Bea, por via helpo al Yaron. Mia nomo estas Eldad, kaj mi ankaŭ skribas en la hebrea vikipedio (mi ankaŭ estas esperantisto). Mi komprenis el via klarigo, ke la danano Malene verkis la bildon, kaj ke ĝi estas libera (mi verŝajne tradukos por Yaron la titolojn el la artikolo pri la delfino, se li petos). Amike, Eldad - kaj mi ankaŭ skribas ĉi tie, de tempo al tempo, Eldad 13:53, 10. Okt 2007 (UTC)

Saluton Bea, estis agrable por mi legi viajn artikolojn. Sed bedaŭrinde mi devas fini, ĉar iu de ekstere blokas mian redaktadon. Ĉu por ĉiam aŭ ĉu nur por ia tempo, mi ne scias. Mi deziras al vi pluajn elstarajn artikoloj verkitaj de vi. Petro@diskkont 08:50, 13. Okt 2007 (UTC)

Mi legis viajn frazojn en la Diskutejo. Mi esperas, ke vin ne atingis lasta fazo de la elbrula sindromo. Mi ĝojas labori kun vi kaj kelkfoje plezuriĝas pri viaj artikoloj. Bonaj artikoloj estas pli gravaj por propagando ol multaj artikoloj. Narvalo 19:10, 17. Okt 2007 (UTC)

Dezirataj artikoloj redakti

Saluton Bea ! Komprenite : mi pardonpetas pro la fuŝado : mi simple konstatis, ke kelkaj ligiloj bluiĝis, sed ne kontrolis la artikolojn. Mi proponas remeti tiujn artikolon en la sekcion "Maturigindaj ĝermoj". Thomas Guibal 13:41, 26. Okt 2007 (UTC)

Saluton Bea ! Mi rimarkis, ke vi nuntempe verkas artikolon, kiun mi mem iam tradukis el la angla al la franca : mirinda koincido, ĉu ne ? Ne hezitu kontakti min se vi havas demandojn aŭ dubojn pri la tradukado. Amike, Thomas Guibal 17:15, 31. Okt 2007 (UTC)

Kiel mi diras...? redakti

Pardonu al mi, mi estas lernanta Esperanton kaj mi ne scias kelkaj formoj de paroli. Ĉu mi povas diri Esperanto: Ruĝdomo anstataŭ Domo ruĝa? --Parolu Esperanto 16:28, 14. Nov 2007 (UTC)

Ĉu vi volus paroli kun mi pri messengero? xxxxxxxxx (deletu ĝi) --Parolu Esperanto 16:57, 14. Nov 2007 (UTC)

Administranto redakti

Kara Bea, mi nun oficiale estas administranto, kaj volas nur danki vin pro via voĉdono. Ne hezitu kontakti min pro iu ajn kialo ! Amike, Thomas Guibal 16:35, 16. Nov 2007 (UTC)

Helpalvoko por germana vikipedio redakti

Estas grava la kunlaboro de germanlingvaj Esprantistoj ankau en la germanlingva Vikipedio, por eviti, ke malamikoj de Esperanto estingu artikolojn pri Esperanto. Jen eblaj kontribuoj: Longigu kaj Kompletigu esperanto-relevantajn artikolojn en la germanlingva enkciklopedio. Pripensu, en kiuj germanlingvaj artikoloj eblas aldoni informon pri Esperanto. Grava: Kiam oni scias pri personeco, kiu aperas en la vikipedio, ke temas pri Esprantisto, chiam aldoni chi-tiun informon. Aldoni ligojn al Esperanto-relevantaj paghoj. Precipe Iu Weissbier faras kvazau krucadon kontrau Esperanto-artikoloj en la vikipedio germana - helpu bremsi tiun personon kaj similajn! Amike -DidiWeidmann 03:10, 21. Nov 2007 (UTC)

Feliĉan Festotagojn! redakti

Saluton, Batrice! En la 8-a decembre komencis al ni festotagojn! Mi deziras al vi bonan festotagojn kaj feliĉan novjaron!Roberto 06:42, 9. Dec 2007 (UTC)

Dankon! redakti

Koran dankon al vi, Beatrice, pro verki la artikolon pri la Tumulto de Haymarket Square! --Nick, 13 decembro, 2007

Franca / France redakti

Saluton, Lvh! Ne necesas fari [(titolo)|(apero)] por "france" / "franca" kaj aliaj lingvoj. Preskaŭ ĉiuj havas la propran alidirektilon. Provu: france, germane, angle, esperante, pole, ĉine... Same por kelkaj alfabetoj, kiel cirile. :-) -- Fernando Maia Jr. 17:25, 20. Dec 2007 (UTC)

Saluton Bea, kiel vi fartas ? Dankon pro la kreado de multaj dezirataj artikoloj.

Ŝajnas, ke la universitato de Manitobo estas malsama ol la universitato de Vinipego. (vidu angle en:University of Manitoba kaj en:University of Winnipeg). Mi do forigas la alidirektilon. Amike, Thomas Guibal 16:17, 14. Apr 2008 (UTC)

Valdorfa pedagogio redakti

Saluton Bea, mi estas interesita pri Valdorfa Pedagogio, sed mi dezirus scii se ĝiaj lernejoj kiuj ne estas publika lernejo estas vere pli multe kosta por la familioj kiuj dezirus sendi liaj infanoj? Aŭ ekzistas diversaj formuloj kiuj adaptiĝas al ĉiu persono? dankon--Jonathaneo 13:23, 4. Maj 2008 (UTC)

Japanio/Japanujo redakti

Saluton Beatrice,

mi ĵus volis ŝanĝi la freŝajn kaj fuŝokreajn ŝanĝojn je ligilo- kaj ŝablono-nomoj de "-io" al "-ujo" en la artikolo pri Japanio, sed estis vokita de la komputilo, kaj vi preterrapidis min, jam nuligante la fuŝojn. Bele rapide.

Antaŭe dum la lastaj tagoj mi vidis kun simpatio, ke vi tre aktiviĝis rilate al artikoloj pri la temaro de valdorfa pedagogio, post kiam mi en la esperanta vikipedio antaŭ du semajnoj kvazaŭ "malfermis" la temon per la tri bazaj artikoloj pri valdorfa pedagogio, lerneja kaj infanĝardena sistemo. Ĉu vi havas personan rilaton al la valdorfa pedagogia sistemo?

Sincere,

ThomasPusch 07:46, 5. Maj 2008 (UTC)


Tio ne estas demando de plaĉo-neplaĉo, sed ni havas akceptitan transskriban regulon por rusaj nomoj, cirila alfabeto. Mi ne volis ŝanĝi la titolojn, por ke via nomo restu en la historio. Narvalo 12:15, 20. Maj 2008 (UTC)

Aliflanke, se li vivis pli longe en Germanio ol en Rusio kaj tie (en Germanio, kun germana nomo) famiĝis, tiam ni devas-povas akcepti la ĝenerale akceptitan, akiritan nomversion. En la ĝermo-artikolo mi bedaŭrinde ne povas legi tiujn informojn. Narvalo 12:35, 20. Maj 2008 (UTC)

Saluton, Bea-san Mi kaj kelkaj diskutas pri titolo de artikolo Okinavo. Mi interesiĝas opinion de vi kiu iom redaktis la artikolon. (vd. Diskuto:Okinavo) Sincere - Ryoho 14:41, 7. Jul 2008 (UTC)

Vikipediisto:Celumio redakti

Saluton, Lvh. Mi ĵus forbaris Celumion por unu semajno, ĉar li vandalis en kelkaj artikoloj, kiuj ritalas al Tibeto. Krome mi protektis la koncernatajn artikolojn kontraŭ alinomado kaj duonprotektis kontraŭ redaktado. Do, IPulo ne plu povas ŝanĝi tekstojn tie. Mi esperas, ke nun ni sukcesos "ripari" la vandalaĵojn. Parte mi jam faris tion. Kore --Tlustulimu 13:18, 16. Jul 2008 (UTC)

Listo de artikoloj kiuj estas en EN kaj DE kaj forestas en EO redakti

La listo Vikipedio:Listo de artikoloj kiuj estas en EN kaj DE kaj forestas en EO/2008-03-20 iomete estas malfreŝa post 4 monatoj. Ĉu eblus fari novan liston el nunaj datenoj? Se mi povas helpi, bonvolu informi min. Dankon. -- Yekrats 12:36, 25. Jul 2008 (UTC)

En via ĵusa artikolo aperas trifoje la vorto "sidlejo", kiun mi ne komprenas. Ĉu vi volis diri "setlejo"? --kani 19:46, 14. Sep 2008 (UTC)

Saluton Bea, mi ĝojas revidi artikolojn fare de vi.

Ĉu ne "Anglaj-paŭhanataj militoj" ? Kore, Thomas Guibal 12:26, 16. Sep 2008 (UTC)

Hallo Lvh, es freut mich sehr, dass mein kürzlich angelegter Artikel Tractatus de Purgatorio Sancti Patricii in der deutschsprachigen Wikipedia Dich angeregt hat, einen Auszug davon in Esperanto zu übersetzen. Verzeihe mir aber dennoch bitte, wenn ich Dich im Nachgang etwas mit Lizenzkram belästige, da dieser Vorgang nicht GFDL-konform ablief. Deine partielle Übersetzung ist ein abgeleitetes Werk, das sich auch den GFDL-Bedingungen des ursprünglichen Texts unterwerfen muss. Dazu reicht es nicht aus, den übersetzten Text unter die GFDL zu stellen, da es auch notwendig ist, die vorherigen Autoren zu nennen. In der Wikipedia geschieht dies typischerweise, indem eine spezielle Funktionalität von Admins genutzt wird, einen Artikel mitsamt Versionshistorie von einer Wikipedia in eine andere zu transferieren. Mit dem nächsten Edit folgt dann die übersetzte Fassung. Diese Prozedur ist zwar umständlich, aber auch innerhalb der Wikipedia sollten die Lizenzen genau eingehalten werden. Prinzipiell wäre es auch jetzt noch möglich, die Sache zu heilen, indem Deine Übersetzung kurz irgendwo hin gesichert wird, der Artikel von einem Admin schnellgelöscht wird, um danach mit dem oben beschriebenen Artikeltransfer den Inhalt mitsamt Versionshistorie zu übernehmen. Danach könntest Du mit einem Edit wieder Deine aktuelle Fassung einstellen. Viele Grüße, AFBorchert 17:59, 16. Sep 2008 (UTC)

Saluton Lvh. Mi ĵus legis kaj plejparte komprenis la supran mesaĝon. Tia peto ŝajnas al mi ekscesa. Multegaj artikoloj, ne nur en nia Vikipedio sed ankaŭ en alilingvaj vikioj, estas kompletaj aŭ partaj tradukoj de artikoloj el alilingvaj (ofte angla) vikipedioj, kaj praktike, oni neniam kopias la historion de la tradukita artikolo. Mi aldonas mencion de la germana artikolo en la diskutpaĝo kaj opinias, ke tio sufiĉos. Kore, Thomas Guibal 08:16, 17. Sep 2008 (UTC)
Saluton Thomas Guibal, please allow me to elaborate this in English as I unfortunately do not speak Esperanto: A mere hint on the discussion page is not sufficient to achieve GFDL conformance in this case. All authors including those of the original text must be included within the history of the article. I suggest following procedure to achieve this: Delete the current article, transfer the German language article to this project including its history (requires admin privileges), and let Lvh replace its text with his translation. This is still easily possible as the Esperanto text wasn't changed significantly since Lvh's translation. Kore, AFBorchert 09:36, 17. Sep 2008 (UTC)
Ich meine, Thomas hat recht. Auskunft in Discussionseite reicht. Ich habe auch in Artikelversionen ein Link zu dem deutschen Artikel zugefügt (ektradukita el de:Tractatus de Purgatorio Sancti Patricii). So läuft es GFDL-konform ab. Arno Lagrange @ 11:45, 17. Sep 2008 (UTC)
The same solution was adopted by the French and English wikis, and is widely accepted : see en:Template:Translated page for an example. I've also found a paragraph in a French help page which clearly confirms it : [3]. Thomas Guibal 12:29, 17. Sep 2008 (UTC)
I am sorry but this is still not sufficient. GFDL requires attribution and a mere link to the German wikipedia page, buried in an edit comment is no attribution. This problem is widely known and exactly for this reason it is possible to transfer articles including their history between Wikipedia projects. --AFBorchert 15:28, 17. Sep 2008 (UTC)
The method of importing articles including their history between wikis is described here at Meta. --AFBorchert 08:39, 19. Sep 2008 (UTC)
Import-Funktion ist auf eo: WP nicht ermöglicht. Also ist die Diskussion geschlossen Arno Lagrange @ 10:14, 19. Sep 2008 (UTC) (Thomas und ich sind sysop)

Saluton, Beatrice. Mi vidis ke vi alidirektis la artikolon Antikva greka boksado al Greko-Romia lukto. Notu tamen ke temas pri du malsamaj sportoj. La unua estas antikva boksado, dum la lasta estas moderna olimpika lukto, kvankam ĝi havas tiun nomon. Vidu la francan artikolon [4]. Mi sugestas lasi du apartajn artikolojn. --Tonyo 20:44, 8. Okt 2008 (UTC)

demandeto redakti

Saluton Lvh, dankon por viaj plibonigaj stilaj korektoj en atenco kontraŭ JFK. Tamen mi havas unu demandeton: kial vi metis artikolon antaŭ la unua frazo de la tuta artikolo La Atenco..., se pri la atenco oni parolas unuanfojon. Se argumento estas tia, ke jam en la titolo oni parolas pri atenco, do la sekva vorto atenco estas kun la, poste laŭ tiu ĉi argumento ĉiu dua komenca paĝo post titolo devus komenci per La. Kerio 15:55, 19. Nov 2008 (UTC)

Revizianto redakti

Estimata ! Ĉar vi estas konstanta laborema serioza kunlaboranto, bonvolu peti fariĝi revizianto : tiel viaj pluredaktoj de jam reviziitaj artikoloj aŭtomate konservos sian statuton reviziita. La statuton "revizianto" ne donos al vi pliajn taskojn, nur okaze de via ordinara redakta laboro, vi simple marku kiel reviziitaj la artikolversiojn kiuj trafas la postulatajn kondiĉojn (esence malhavantaj gravajn mankojn aŭ evidentajn fuŝaĵojn). Dankas Arno Lagrange @ 10:19, 20. Nov 2008 (UTC)

  • Paĝo por peti la statuton revizianto
  • Revizio : klarigoj pri la revizisistemo

Prefektujo/Gubernio-problemo redakti

Saluton, Lvh-san!

Vikipediisto:Vastalto-san proponis alinomadon de artikoloj pri Japanaj prefektujoj: "Prefektujo" al "Gubernio". Mi anoncis al vi, ĉar vi verkis iom geografiaj artikoloj pri Japanio. Se vi havus opinion, bv. komenti en Vikipedio:Diskutejo#Denove_alinomo-propono_de_Prefektujo_al_Gubernio_de_Japanio. Antaŭdankon - Ryoho 16:01, 1. Dec 2008 (UTC)

Ĉu Stéphane Lemarchand donacis plene libera permeso por kopii la verkon de ĉi tiu drako? Ĉu vi povas kontakti la artiston pri kian licencon li volas? Dankon... -- Yekrats 12:34, 13. Feb 2009 (UTC)

Saluton. Mi vidas, ke vi enmetis artikolon pri stelo. Pri astronomio mi tute nenion scias. Ĉu vi volus iam plenumi ruĝajn truojn en Vikipedio:Ideografia vikiarbo pri astronomio nome Grupo de galaksioj, Klastro kaj Kosmoobservado? Kiel vi povas vidi pli sube preskaŭ ĉio estas blua, sed en la sciencaj partoj estas ankoraŭ tro da ruĝo. Mi bluigis multe el la subaĵoj, sed pri tiuj mi nenion povas fari. Foje eĉ alidirektilo sufiĉas, aŭ indas nomoŝanĝo. Ĝis kaj dankon.--kani 22:06, 19. Feb 2009 (UTC)

Dankon redakti

Saluton, kara ! Koregan dankon por Via plibonigado de "orbatisto" ! Kore salutas, Punktor 12:14, 25. Mar 2009 (UTC)

Saluton! Kompreneble ankaŭ mi, kiel aŭtoro de la artikolo pri preskaŭ ne konata profesio, ege dankas al vi, pro via polurigo de la artikolo. Elkore salutas vin Leopoldo 14:40, 25. Mar 2009 (UTC)

Saluton redakti

Dankon pro instrui pri Vikipedio en via lingvoleciono. Amike, via bluharara maldiligenta lernantino. Hildekd 20:20, 16. Sep 2009 (UTC)

Merci pour Maccastorna!!! redakti

Bonjour, Dominik m'a dit que tu a traduite cette page là. MERCI, je ne parle pas Esperanto, et j'ecris trés mal le Français. Ecoute, sans exagerer, est ce que je peut te proposer des page dignes 'dentert pour etre trduites en Esperanto?

Merci pour ton aide.

Rei Momo FR

Rei Momo IT

Merci pour ta reponse rapide. Je vai suivre tes conseilles, sur les traduction a toi et Dominik, et aussi sur lernu. Mais, ... ne dit pas que suis jeune, mon Dieu, avant-hier j'avait completées 21 ans... par jambe!!! Ah ah ah... A bientôt. Alex

Voilà, comme promis, à toi et aussi à Dominik. Bon find e semaine.

Rei Momo FR

MERCIIIIIIIIIIIIII Alex

Dankon redakti

Nedankinde. Mi ĉiam klopodas aldoni iom al ĵusaj aŭ neĵusaj artikoloj, krom enmeti novajn kompreneble. Mi ĵus legis kiu vi estas en la vikiediista paĝo, ĉar mi foje ne memoras laŭ pasvorta nomo kaj mi vidis ke vi loĝas en Saliko kaj mia familinomo estas portugala vorto por saliko, de tie mi prenis la vorton "saliko" por retadreso. Ĝis. Kani.--kani 12:36, 4. Okt 2009 (UTC)

Kiojn memoraĵojn havas Iserlohn ? redakti

Saluton Bea-san!

Mi demandas pri ekster-vikipediaj aferoj. Mia frato vizitos Iserlohn pro lerno-turismo dum 21-23 de oktobro. Mi deziras scii rekomendindajn memoraĵojn de Iserlohn, interalie vinoj, bieroj, dolĉaĵoj ktp. Ĉu vi povas rekomendi al mi? (kvankam vi loĝas en Francio) Mi provis legi retpaĝon de Iserlohn, sed mi ne povas kompreni ĝin.

Antaŭdankon. - Ryoho 12:31, 4. Okt 2009 (UTC)

bonjour, comment ça va? Une pétite modifique à cette page, regarde là, s'il te plait. Bonne semaine. Alex

.... quand tu a un peu de temp..... merci!

Alex

Saluton. Mi ŝanĝis la aliligvajn ligilojn ĉar tiuj korespondis jam al Litkovrilo. Kaj enmetis la ĝustajn, kvankam eble kelkaj vortoj ne kongruas en ĉiu lingvo.--kani 19:08, 6. Okt 2009 (UTC)

Bonjour, mon amie, ça va bien avec toi? Merci, quand tu a du temp....

Alex

Ĉio, kion mi tradukis, estas perdita - sed vi bonege tradukis viavice - --Dominik 11:31, 7. Okt 2009 (UTC)
Kara Bea, mi mem enmetis la ŝablonon {{redaktata}} por montri, ke iu prilaboras la tekston - venontan fojon prefere rigardu en "historio" por kontroli kiu enmetis la ŝablonon - sed ne gravas, mi tre amuziĝis prilaborante tiun artikolon, ĉar mi jam konis batikon el Tanzanio, kie tiu tekniko estas uzata por fari "kitenge" (bunta tuko, kun ripetiĝantaj desegnoj) - --Dominik 11:47, 7. Okt 2009 (UTC)
Post pripenso, mi suspektas ke "kitenge" eble ne uzas batikan sed industrian teknikon - --Dominik 12:12, 7. Okt 2009 (UTC)
Tre verŝajne, vi ekredaktis, mi enmetis ŝablonon kaj ekredaktis, kaj registris mian redaktaĵon samtempe kun vi - venontan fojon, mi redaktos EKSTER Wikipedia, kiel mi kutime faras por longaj artikoloj - tiel ne okazos redakto-konflikto. --Dominik 12:25, 7. Okt 2009 (UTC)

Aktualaĵo redakti

Saluton! Mi aldonis novaĵojn en Ĉefpaĝon, sed mi faris tion en mia laborloko kaj, verŝajne, loka reto malhelpas konfirmi mian viki-konton. Mi petas vin faru tion, ĉar sen tio novaĵoj ne estos montrataj. Mi mem povos tion korekti nur lunde. Antaŭdankas. --RG72 07:55, 9. Okt 2009 (UTC)

Mi aldonis jene:
Ses anoj de la azeria naciista grupo «Nigraj akcipitroj» estis kondamnitaj al 4 ĝis 7 jaroj de malliberigo. En majo de 2008 ili atakis en la Moskva metroo du rusajn moskvanojn kaj grave vundis ilin per tranĉiloj. Unu el akuzitoj — Rasul Ĥalilov — estis mortpafita fare de nekonataj la 3-a de septembro 2009.

La Nobel-premion pri literaturo ricevis rumana germanlingva verkistino Herta Müller. Ĉi tiu teksto videblas, se klaku redakti --RG72 08:24, 9. Okt 2009 (UTC)

Dankon, kara. --RG72 10:27, 9. Okt 2009 (UTC)

Kara, vi kreis belan artikolon, sed ĉu eble pli deca estus la vorto Montpasejo? Jam estas Kategorio:Montpasejoj --RG72 14:19, 13. Okt 2009 (UTC)

Bonjour, Lvh et Dominik, ça va bien avec vous? Merci, quand vous avez du temp pour regarder cette page. La photo c'est mienne avec free licence. Bonne semaine a vous

Rei Momo

Saluton Bea, mi donas al vi verdan lumon por traduki, se plaĉas al vi - mi nun estas laboranta en laborejo kaj mem ne povas - --Dominik 10:29, 19. Okt 2009 (UTC)
BRAVOOOOO: une petite chose, ça serà important si vous re-ecriverà que La voglia, la pazzia, l'incoscienza e l'allegria, c'etait chantée avec Vinicius de Moraes, et Ornella Vanoni. Il eté trés important dans la formation artistique et spirituelle de Toquinho, et Ornella c'etait une grande amie. Merci encore Rei Momo

Bonsoir, mon amie, comment ça va? Je change un peu de matiére, ok? Merci encore pour ton precieŭ aide.

Rei Momo

Saluton. Mi legis tiun vian ĵusan artikolon. Mi neniom scias pri tiu temo. Kio estas gujoto? Mi trovas ĝin nek en PIV nek en Vikipedio. Mi supozas, ke same okazas aliaj legantoj. Dankon.--kani 20:28, 27. Okt 2009 (UTC)

Kara amikino, ne ofendiĝu, ĉar mi celis nur pliĝustigi kategoriojn, sed Kategorio:Demonoj ankoraŭ ne ekzistas:( Sincere via--RG72 14:59, 6. Nov 2009 (UTC)

Salut, mon amie, j'avait faite ma nouvelle page en Esperanto. Peut tu la regarder, s'il te plaite, e me traduire ce que j'avait ecrit, aussi la petite phrase de Dom Camara? Comme je peut voir la photo, je l'avait mise en public domain.

Merci à toi et à Dominik, mes maitres de la Wiki.eo.

Rei Momo 09:58, 9. Nov 2009 (UTC)

Saluton, mon amie, j'ai finalllemnt faite ma premiére page comme Rei Momo.eo. J'espere d'aprenre tôt l'Esperanto.

Peut tu me la trauire un peut? Merci encore, et bisous

Rei Momo 09:16, 10. Nov 2009 (UTC)

Kara Bea, mi ricevis la saman peton de Rei Momo - ĉu vi bonvolas traduki, aŭ ĉu mi faru la tradukon? Antaŭdankon --Dominik 09:34, 10. Nov 2009 (UTC)

Bojour, mon amie, comment ça va? Voilà une nouvelle page, indiquée aussi à notre ami Dominik. Je te promet que je m'arréterà, pour maintenant. Je ne volerà plus ton temp, eh eh eh! Peut etre 1 ou 2 nuovelles pages par mois?

Merci pour ton aide.

Rei Momo 08:20, 11. Nov 2009 (UTC)

Kara Bea, mi ne finis la reviziadon de via interesa kaj looonga artikolo - mi rimarkis ke kelkaj eraroj ŝuldiĝas al blinda tajpado sur klavaro - mi daŭrigos la legadon kiom eble (mi nun estas en laboroficejo) - --Dominik 08:50, 13. Nov 2009 (UTC)

Mi petas Vin, laŭeble ankaŭ voĉdonu por legindaj artikoloj!--Crosstor 07:04, 14. Nov 2009 (UTC)

Saluton! Mi dankas vin por via amika helpo. Kiam mi lernis Esperanton en 1991 oni diris al min ke la "-ujo" formo de la landnomoj estis tute malmoda kaj neniu uzis ĝin. Dum la pasintaj dek minutoj mi ĵus lernis ke nuntempe ne estas vero. Mi pardonpetas por mia eraro. En la estonteco, mi ĉiam skribos la "-io" sed mi nemiam ŝanĝos la alia formo. Amike Simon Peter Hughes 11:58, 14. Dec 2009 (UTC)

Saluton. Mi korektas, ŝanĝas aŭ pligrandigetas tiom da aferoj ke bedaŭrinde poste mi ne povas bone memori ĉion. Mia tendenco estas eviti "romantikan" ĉar tro ofte oni forgesas la bazan koncepton romantismon aŭ romantikismon. Mia nuna opinio favoras nek Romantisma muziko nek Romantika muziko, kio ĉiukaze restis kiel alidirektilo. Mi nun favorus Romantikisma muziko (kvankam mi vidas, ke rezultas tro longa), kiel muziko propra de tia movado kaj lasu romantika muziko por pli popola kaj ĝenerala koncepto, kiel mi supozas, ke okazas en nacilingvoj. Tamen vi mem, kiel ĉefa interesato, decidu. Mi ne kontraŭos.--kani 19:52, 14. Nov 2009 (UTC)

Kara Bea, ŝajnas, ke vi multe implikiĝis en la redaktado de artikolo Bauhaus Dessau - mi skribis du rimarkojn en la koncerna diskutejo - ĉu vi bonvolus kontroli? --Dominik 09:19, 17. Nov 2009 (UTC)

Dankon Bea, pro la rapida reago al mia 1-a demando - pro mia malmulta scio de la germana (ve, lingvoscio ne estas heredebla, laŭdire unu el miaj praavinoj flue parolis ĝin), mi pensis ke Anhalt estas speco de administrejo. Koncerne mian duan demandon, "la frazo al mi mistera", ŝajnas ke mankas ie verbo, eble "vizitis"? --Dominik 10:17, 17. Nov 2009 (UTC)

Estas mi denove! En artikolo Samuel Hahnemann, kiun vi ŝajne entute prilaboris, mi trovis jenajn du "orfajn" frazojn:

"En 1789 la familio Hahnemann, kiu intertempe havis tri gefilojn al Lockwitz, poste al Leipzig kaj al la Stötteritz en la ĉirkaŭo de Leipzig."

"En 1799 Hahnemann kaj lia familio, kiu nombris intertempe ok gefilojn, al Hamburgo."

mankas verbo "translokiĝis" aŭ "transloĝiĝis" aŭ simile - ĉu vi bonvolus rigardi? --Dominik 14:04, 17. Nov 2009 (UTC)

Multan dankon, Bea, pro la rapida reago - mi ankaŭ miris kiom ofte la familio Hahnemann translokiĝis - ĉu pro alta luprezo, ĉu por trovi laboron? Tiu feliĉa viro ankaŭ trovis 35-jaran edzinon kiam li estis 80-jara, nekredeble! --Dominik 14:35, 17. Nov 2009 (UTC)

Kategorio de mortintoj laŭ jaro redakti

Kreante kategoriojn de mortintoj aŭ naskiĝintoj lau jaro bonvolu enmeti la ŝablonon {{JarcentKategorio}} kiu provizas multajn utilajn aferojn kiel ordigon laŭ jardeko anstatau je litero M (vidu Kategorio:Mortintoj_en_la_12-a_jarcento) Dankas pro la atento Arno Lagrange @ 17:39, 20. Nov 2009 (UTC)

La sintakso estas klarigita ĉe {{JarcentKategorio}} ekzemple en Kategorio:Mortintoj en 1410 estas {{JarcentKategorio|Mortintoj|1410}} kaj jen ĉio. AL @ 19:30, 20. Nov 2009 (UTC)

Saluton, amie, comment ça va? J'ai just terminé de creèr cette nouvelle page. Peut tu la regarder, s'il te plait? Merci pour ton aide, et bonne semaine.

Rei Momo 09:56, 23. Nov 2009 (UTC)

Landnomoj en la artikolo skribo redakti

Saluton Bea. Mi kun ĝojo vidis, ke en la artikolo skribo vi elektis uzi UJ-sistemajn landnomojn kiel "Ĉinujo", "Egiptujo" kaj "Koreujo". Aliflanke vi uzis la I-sistemajn nomojn "Turkmenio" kaj "Fenicio", kvankam UJ-sisteme tiuj nomoj estas "Turkmenujo" kaj "Fenicujo". Ĉu vi intence uzis tian malunuecon, aŭ ĉu vi simple pensis ke "turkmeni/" kaj "fenici/" estas landaj radikoj en Esperanto? Laŭ la novaj reguloj pri landnomoj ja estas permesate ke unu artikolo enhavas ambaŭsistemajn landnomojn, sed tiu permeso ekzistas ĉefe pro tio ke artikoloj povas esti verkataj de diversaj homoj kun malsamaj opinioj pri landnomoj; almenaŭ al mi ŝajnas strange ke iu intence verkus unu artikolon kun ambaŭ sistemoj, do mi pensis ke vi eble ne-intence faris tion. Ĉiuokaze, laŭ la novaj reguloj vi estas la sola kiu rajtas ŝanĝi viajn landnomojn al alia sistemo. Se vi intence uzis ambaŭ sistemojn kaj sekve ne volos ŝanĝi tion, tre interesas min viaj motivoj por tio. Marcos 21:27, 25. Nov 2009 (UTC)


Saluton, Bea, comment va tu? Voilà la page d'un trés belle actrice italienne. Quand tu aurà du temp, peut tu la regarder, s'il te plaites?

Merci et bon fin de semaine, gros bisous

Rei Momo 15:36, 28. Nov 2009 (UTC)

Giorgino en la germana Wikipedia redakti

Saluton Bea! kaj pardonu ke mi profitas el via germanlingva scipovo - ĉu vi povus kompletigi mian germanan artikolon pri filmo Giorgino, aldonante mallongan resumon pri la filmo ("Handlung"), tradukante ĝin el la koresponda artikolo en esperanto? Bv diri ĉu vi akceptas tiun laboron - --Dominik 09:32, 9. Dec 2009 (UTC)

Mil dankojn, Bea, pro la valora kunlaboro - mi trafis teruran provoson de la germana Wikipedia, kiu minacis forigi mian artikolon! Ĉar mia vortstoko estas tro malgranda, mi komence ne komprenis lian furoron  :-( --Dominik 19:56, 9. Dec 2009 (UTC)
Bonan tagon, Bea - jen mi denove - kaj denova peto: por iom pligrandigi la artikolon: Giorgino, ĉar mi suspektas ke al la "gardohundo" ne sufiĉas "Handlung", ĉu vi bonvolus traduki la sekcion "Filmado" de Giorgino kaj meti ĝin sub la sekci-nomon "Hintergrund"? (ĝi fakte estas traduko de "Anecdotes" de la franca versio Giorgino) --Dominik 08:12, 10. Dec 2009 (UTC)-
"Wunderbar", kara Bea, vi laboras rapidege - mi treege dankas al vi - --Dominik 08:34, 10. Dec 2009 (UTC)
Por mi, la sola iom tikla fakvorto estis "rushes" - vi eble vidis ligilon al germana "NEoficiala" retejo pri Giorgino - ĉu ĝi estas interesa? --Dominik 08:57, 10. Dec 2009 (UTC)

Kara amiko, ni ankoraŭ ne havas plenvaloran eo-version de la Vikifontaro. Ĉu eble vi konsentos meti sian subskribon en la liston[5] de partoprenontoj de la projekto? Sen tio ĝi neniam estiĝos. Antaŭdankas! --RG72 04:34, 24. Dec 2009 (UTC)

Saluton Béa ! Mi movis la artikolon al Sankta Korentino kaj konforme korektis la alidirektilojn. Ne hezitu raporti pliajn problemojn. Amike, Thomas Guibal 10:41, 5. Jan 2010 (UTC)

Dankon, vi pravas. Mi nur parolas Esperanton ekde ses monatoj, kaj mi lacas hodiaŭ. Tamen, la problemoj fiksiĝis. Mi esperas kontribui pli al eowp baldaŭ. :) -- Kaja

Ĉu ne "Imperiaj ekzamenoj" ? Kore, Thomas Guibal 18:27, 9. Feb 2010 (UTC)

Bonan matenon ! "Ekzamensistemo en la ĉina imperio" certe bonas, sed aliaj solvoj ankaŭ eblas, do vi libere elektu iun. Kore, Thomas Guibal 08:30, 10. Feb 2010 (UTC)

Saluton, Bea. Mi pardonpetas al vi pro mia troa agado. La artikolo Kastelo de Léhon enhavas 7 bildojn mankantajn de kopirajta informo. Mi forviŝis tiojn el la artikolo, sed mi ne forigis la bildojn, ĉar mi volis trovi laŭleĝajn fotojn por anstataŭigi la fotojn kun dubinda kopirajt-statuso. Estus preferebla trovi plene liberajn fotojn (GPL aŭ Krea Komunaĵo) por uzi tie. Ĉu vi kreis tiujn ilustraĵojn, aŭ ĉu vi alŝutis tiujn de alia fonto? Dankon pro via helpo! -- Yekrats 15:21, 2. Mar 2010 (UTC)

Ĉu vi povas akiri permeson uzi la bildojn de la turisma oficejo? -- Yekrats 19:32, 2. Mar 2010 (UTC)
Bone! Ĉu vi povas plusendi la retpoŝtojn al mi ĉe permissions-eo@wikimedia.org? Mi markos la bildojn tiel. -- Yekrats 12:16, 3. Mar 2010 (UTC)
Bedaŭrinde. Estus plej bona se ni havus pruvon, sed se la oficejo estontece plendos, ni forviŝos la bildojn. Do, mi markos ke la dosieroj estas uzataj kun permeso donita al vi por la Esperanto-Vikipedio, sed ili restas kiel kopirajtaj verkoj de tiu turisma oficejo. Kio estas la (leĝa) nomo de la oficejo kiu donis la permeson? Dankon pro via pacienco. -- Yekrats 14:59, 3. Mar 2010 (UTC)

Korektado de ruĝaj ligiloj redakti

Kara Lvh,

Dankon por via kontribuo en la projekto de korektado de ruĝaj ligiloj. Mi vidis, ke vi forstrekis la jenan linion ([6]) :

kaj samtempe vi korektis la ligilon en la artikolo 'François Couperin'. Sed forstrekado estas por deklari, ke la ruĝa ligilo estas malsama al la proponita ligilo. Tiel, kiam la roboto kreos denove la liston, ĝi ne proponos tiun korektadon.

Do, preferindas forigi la linion, kiam la ligilo estas korektita. Tiel, se nova artikolo ligas al ludviko la 14-a, ĝi aperos en la listo, kaj oni povos korekti ĝin.

Kaj, se vi kredas, ke ludviko estas alia akceptebla nomo, vi povas krei tiun artikolon, kun nur la kodo : #ALIDIREKTU ludoviko la 14-a

Amike,

NicoRay 07:31, 29. Mar 2010 (UTC)

akvopelilo redakti

Saluton, vi kreis paĝon pri akvopelilo. Bedaŭrinde nur el intervikioj mi konstatis, ke temas pri fluigaj necesejoj, pri ŝprucigaj necesejoj. Interesus min, kiel oni diras al homoj, kiuj ne purigis tiun tipon de necesejo. Ĉu Kiu ne akvopeligis la necesejon?Kiu ne fluigis la necesejon? Memkompreneble, ke oni povus diri tion per diversaj parolturnoj, sed angle oni diras tion: flush toilet. Do, se vi kreis la paĝon pri akvopelilo ĝenerale, tio signifas, ke tio estas ia ĝenerala pelilo por akvo, ekz. en irigaciaj kanaloj, necesas difini tion en la paĝo. Se vi kreis tiun paĝon pri tipo de necesejo, necesas alinomi ĝin. Zuazua 16:42, 6. Apr 2010 (UTC)

Licenco por geologia skemo redakti

Kara, estus bone se vi povus ankoraŭ aldoni licencindikon al de vi tre bona esperantlingvigita skemo Dosiero:Vulkanologio.jpg, kiu aĝas jam tri jarojn... Mi supozas, ke ankaŭ de mi mem el tiu tempo ankoraŭ ie troviĝas grafikaĵoj sen licencindiko, kaj mi ne konscias pri tio, sed tiukaze ankaŭ bonas memorigi min aldoni tian indikon. Jen mi memorigas vin...

Sincere, ThomasPusch 13:18, 22. Apr 2010 (UTC)

Dankon pro la rapida reago. Kvankam vi mencias la du licencojn en la kesto, vi prefere ankoraŭ subkeste aldonu {{GFDL}} {{Cc-by-sa-3.0}} . Alikaze eble foje roboto, serĉanta dosierojn sen tia ŝablono, avida je forĵeto de la trovaĵoj, ne komprenas vian rimarkon en la kesto (io tia jam okazis al mi, kaj mi preskaŭ perdis la grafikaĵon, ĉar la roboto lasis al mi 7 tagojn por aldono de licenca ŝablono, dum mi du semajnojn troviĝis en ferio...).

Sincere, ThomasPusch 13:50, 22. Apr 2010 (UTC)

Vikipedia konkurso: Lastaj du tagoj redakti

Saluton! Mi ĝojas pro via partopreno en la vikipedia konkurso "Monato de Vikipedio". Bonvolu atenti, ke la konkurso finiĝas la 30-an de aprilo 2010 je 24:00 laŭ UTC. Tio signifas, ke vi ankoraŭ dum preskaŭ du tagoj povas redaktadi la konkursajn artikolojn kaj tiel plialtigi vian ŝancon gajni premiojn. Bonvolu tamen nepre definitivigu ĉiujn viajn deziratajn redaktojn antaŭ la supre menciita limdato, ĉar ni bedaŭrinde ne povos akcepti ajnajn redaktojn faritajn poste. Ankaŭ rimarku bone, ke nur artikoloj kiujn vi listigis apud via nomo en la konkursa paĝo kalkuliĝos kiel via kontribuo (ĉu eble vi dum aprilo redakt(et)is ankaŭ aliajn artikolojn kiuj estas en la listo, sed ne sciis pri tio kaj tial ankoraŭ ne indikis ilin?). En majo, post analizo de ĉiuj ricevitaj kontribuoj fare de la ĵurio, mi denove kontaktos vin. Marek "Blahma" BLAHUŠ 08:25, 29. Apr 2010 (UTC)

Saluton Lvh, comment va tu? J'ai mises 2 photos de ce village dans la page Française et dans les autres Langues. Est ce que peuvent etre bien mises dans la page la page en EO?

Merci pour l'aide et a bientôt

Rei Momo 06:18, 10. Maj 2010 (UTC)

Staro en la lerneja pordo redakti

Vi pravas pri eventuala maloportuno de "ĉe", sed plu ŝajnas al mi ke "en" ne taŭgas kiam oni parolas pri pordoj. Eble "antaŭ" povus esti kompromisa solvo, ĉu? Ĉiukaze, dankon pro viaj kontribuoj al tiuj ĉi projektoj. --Tonyo 21:22, 25. Maj 2010 (UTC)

Saluton. Vi pravas. La frazo estas iom konfuziga. Laŭ mia memoro korespondas al ideo laŭ kiu mi denove reskribis ĝin. Bv trarigardi kaj vidi ĉu jam iom pli klaretas. Ĉiukaze foje mi tradukas (ĉefe el la angla versio) diraĵojn kiujn mi ne tute komprenas.--kani 17:11, 26. Maj 2010 (UTC)

Saluton, guten Tag, bonjour! redakti

J'écris en français car malheureusement je ne domine pas l'esperanto. Je fais partie d'une association catalane "Amical de Viquipèdia" qui cherche à obtenir une reconnaissance en tant que Chapter mais qui s'est vue refuser celle-ci sous le prétexte que celle-ci ne correspond pas à un état. Pour aider à obtenir cette reconnaissance, nous avons mis en place une campagne de soutien et il suffit d'apposer l'étiquette sur votre/ta page principale (voir Komunuma Portalo). Merci de votre/ton soutien! En vous/te souhaitant un excellent et chaleureŭ été! Cordialement, danke schön, koran dankon, Capsot 08:04, 8. Jun 2010 (UTC)

koran dankon, merci beaucoup, danke schön!Capsot 17:51, 8. Jun 2010 (UTC)

Grando de havendaj artikoloj redakti

Saluton, Bea,

la datumo kiun vi vidas en la artikolhistorio (kaj sur kiu rekte baziĝis, ĝis hodiaŭ, Kategorio:Havendaj artikoloj malpli grandaj ol 10 kB kaj la similaj kategorioj) egalas al la tutsimpla entuta grando de la artikolo, en bitokoj.

La vikipedia konkurso, tamen, uzas iom malsaman kalkulmanieron. Unue, ĝiaj robotoj ne enkalkulas la grandon de intervikiaj ligiloj - kiuj povas konsistigi eĉ plurajn kilobitokojn, se la sama artikolo ekzistas ĉe multaj vikipedioj. Bedaŭrinde, ni ne havas rapidan aŭtomatan manieron por kontroli kiom grandas artikolo sen inkluzivi intervikiajn ligilojn.

Krome, en la vikipedia konkurso oni obligas la tiel kalkulitan grandon per 1,1. Tio ŝuldiĝas al la fakto ke, ŝajne, esperantlingvaj tekstoj estas averaĝe pli mallongaj ol anglalingvaj, kaj tiu obligo kompensas la ioman mallongecon de Esperanto rilate al la angla.

Pro la du menciitaj subtilaĵoj, la kvanto de artikoloj kolektitaj en Kategorio:Havendaj artikoloj malpli grandaj ol 10 kB estis ĝis nun sufiĉe malsama ol tiu menciita en la konkursaj paĝoj.

Mi tamen eltrovis ke, averaĝe, artikolo atingas la sojlon 10000 (laŭ la konkurso) kiam ĝia entuta grando estas ĉ. 12500 (laŭ la historio), kaj ĝi atingas la sojlon 30000 (laŭ la konkurso) kiam ĝia entuta grando estas ĉ 30700 (laŭ la historio). La Kategorio:Havendaj artikoloj malpli grandaj ol 10 kB ekde hodiaŭ uzas tiun novan kriterion, kaj do multe pli fidindas ol antaŭe, kvankam ĝi kompreneble ne perfektas. Ĉe la venonta monatkomenco ni kontrolu, ĉu la nombroj efektive egalas aŭ preskaŭ egalas inter niaj kategorioj kaj la konkursa paĝo.

PS. Se vi deziras scii ĝis kiam pliampleksigi artikolon, laŭ mia kompreno la nura maniero estas abunde preteriri la celatan sojlon - je almenaŭ 3 kB. Bedaŭrinde... :-))

Amike, --WinstonSmith 16:13, 9. Jul 2010 (UTC)

Saluton, mon amie, comment va tu? Est ce que t'a des nouvelles de Dominik? Ça fait longs temps que je n'ai pas des ses reponses.

Une autre chose, peut tu faire, s'il te plaite, quand t'a 3 minutes, un petite traduction du Français de ce film là? Dankon beuacoup

Rei Momo 08:46, 22. Jul 2010 (UTC)

Kara Bea, mi ĵus vidis ke vi rekomencis labori por Vikipedio - do bonvenon! Jen la celo de mia diskuto: temas pri artikolo Marin-Marie, kiun vi iniciatis. Vi eble legis en Ouest-France ke surmerkatiĝis pentraĵo de tiu pentristo - ĉiuokaze mi aldonis ligilon al tiu gazeta artikolo. Nu, konfidence, mi forte suspektas, ke la vendanto ne estas la vera posedanto de tiu pentraĵo. Se mia supozo estas vera, posedis ĝin lia fratino, kiu ĵus mortis. Iu de mi konata atestanto vidis viron, kiu eliris el ŝia loĝejo kun larĝa pakaĵo subbrake kaj metis ĝin en kofron de aŭto posedata de lia filo (do ankaŭ la nevo de tiu mortinta virino). Tikla punkto estas, ke tiu viro vendas la pentraĵon en galerio anstataŭ aŭkcie vendi ĝin. Strange, ĉu ne? - Amike --Dominik 09:24, 3. Sep 2010 (UTC)

Dankon Bea, pro via gratulado - nun mi dediĉas malpli da tempo al Vikipedio, ĉar mi restas pli longe en la kampara bieno, kie interreto ne estas alirebla :-( Antaŭ du-tri jaroj poŝtelefonoj eĉ ne funkciis, sed nun relajso estas instalita - ĉion bonan al vi --Dominik 16:03, 3. Sep 2010 (UTC)

Saluton Bea, comment va tu? Je demande encore une fois ton aide, s'il te plait. Je pense que Dominik est en vacances, et alors, peut tu m'aider dans la traduction de la biographie de ce musicien italo-bresilien? Il ne te prendera plus que 7 minutes!

Dankon beaucoup, et à bientôt

Rei Momo 23:02, 19. Okt 2010 (UTC)

Dankon !!!!!!!!! .... de tout mon coeur. À bientôt Rei Momo 08:19, 20. Okt 2010 (UTC)

Saluton, amikino Bea, comment va tu? Pardon, se je te derange un petit peu, mas j'aimerai que tu m'aide en traduire seullement ces mots pour joindre a cette page, ça va? dankon, de tout mon coeur. Je suis disponible pour des traductions en dialect de Lodi (LMO) ou de Plaisance (EML), òa va?

Voila la petite traduction à joindre à la biografio de la page:

>>>>>>>>

...il est entré en 1828 au Seminaire du Monastére de Sankta Antonio à Kozhaya, et il choisit le nom Nimatullah que veut dire Grace de Dieŭ. Consacré pastro la 25-a_de_decembro 1833, il avait ensignè pour toute la vie Teologio et passé les nuits en contemplation de la Virgulino et du Rosaire.

Il est mort de polmonite au monastèere de kfifanela 14-a_de_decembro 1833

>>>>>>>

Merci beaucoup et bon fin de semaine

Rei Momo 22:07, 21. Okt 2010 (UTC)

Grazie mille !!! Bonne dimanche ! Rei Momo 12:07, 22. Okt 2010 (UTC)

Arbitra ago kontraŭ mi fare de administranto de angla vikipedio redakti

Karaj, vi ĉiuj konas min bone, tial mi petas urĝan helpon de ĉiuj anglalingvaj vikipediistoj: Vikipediisto Tiptoety blokis mian konton sur la angla vikipedio akzuante min arbitre, ke mia konto estas sokpupo de blokita vikipediisto, kio estas kompleta stultaĵo. Mi ne scias, ĉu malantaŭ tio estas nur tragika eraro aŭ malica atako kontraŭ Esperanto. Mi tial petas ĉiun uzantojn kun konto en la anglalingva vikipedio helpi al mi, ke tiu bloko estu forigita.DidiWeidmann 21:42, 6. Nov 2010 (UTC) (Mi metis tiun-ĉi mesaĝon al la ĝenerala diskutejo. Respondu bonvolu tie. Dankon)

Bildoj sen ŝablonoj pri fonto redakti

Kara Lvh, dankon pro via lastatempaj traktado pri bildoj en Kastelo de Léhon. Mi konstatis kelkaj aliaj bildoj kiu bezonus similan traktadon. Ekz-e, vidu artikolon Monto Sankta Mikaelo (Francujo). Ĉu vi estas la originala ilustristo kaj fotisto de la fotoj, aŭ ĉu vi skanis ilin el libro?

Mi klopodas trakti la longdaŭre ignoritan liston ĉi tie per taŭgaj ŝablonoj. Se vi povas helpi almenaŭ trakti viajn proprajn alŝutitaĵojn, estus plej dankinda. Kore salutas Yekrats 11:48, 11. Nov 2010 (UTC).


Kara Bea, ja kopirajto estas kompleksa afero. Mia fako estas kontrakto-leĝo ĉe universitato, do mi eble estas pli pasia pri la temo ol multaj uloj. ;-) Mi pardonpetas pri antaŭa subita forviŝo de bildoj -- sed la avertanta ŝablono estis metita en bildoj antaŭ pli ol kvar (preskaŭ kvin) jaroj en januaro 2006.
Estas miskoncepto en la TTT ke iu ajn bildo estas uzebla de ĉiu ĉie ĉial, sed tiu ne estas vera. Malgranda institucio (aŭ individua persono) povas uzi bildon por nekomerca kialo, virtuale nevidebla de la leĝo, sen timo de multkosta proceso... pro "justa uzo" ĝenerale, sed pli probable pro individuo ne estus riĉa celo de mongajno. Nu, granda institucio kiel Vikipedio estu multe pli zorga. Ĝi havas monon, kaj mondvasta atingo. "Justa uzo" de Usono povas esti fantazio alilande. Mi ne estas spertulo pri leĝo ekster Usono (kaj apenaŭ nenia spertulo en Usono) sed mi suspektas ke ie estas loko kie justa uzo ne estas respektita leĝo. Do, mi mem kontraŭas la permeson de "justa uzo" ĉi tie, sed mi kompromisas kaj sincere ne volas polemikan vikimiliton pri la afero! :-D
Do, se foto/bildo estas farita de Vikipediisto de publika loko kaj li/ŝi indikas ke la bildo estas uzebla ĉie ĉial, ĝi estas ĝenerale tute taŭga. En iuj areoj (inkluzivante en mia lando Usono), fotoj de statuoj kaj artoĵoj estas malpermesitaj. Ankaŭ, la fotanto nepre respektu la individuan ordinaran rajton de homa privateco. Pli konfuzeme, leĝoj varias laŭ landoj.
Estas plia problemo, se la vikipediisto forgesas enmeti en la foto la originon de la foto kaj rajtojn de uzo de Vikipedio kaj ekstere. Ĉu foto estas nemarkita, iu devas diveni la intencon de la alŝutinto. Ĉu la foto estas ja farita de alŝutinto? Ĉu la temo de la foto laŭleĝa? Ĉu la uzo estas permesita ĵus en Vikipedio aŭ ekstere? Iufoje, pli simpla estus uzi liberan bildon el la Komunejo ol peti la alŝutanton pri detaloj. Obligi tiun problemon plurmile per centoj da vikipediistoj, kaj la leĝopensulo kapdoloriĝas!
Ho, ve, tiu estis longa respondo de simpla demando. Se vi havas pliajn demandojn, mi provos respondi pli koncize! Kore dankas Yekrats 16:40, 12. Nov 2010 (UTC).

Saluton Bea, comment va tu? Je te propose cette nouvelle page que j'avait crée. La traduction du Français ne te volerà plus que 5-7 minutes. Dankon .... beaucoup!!!! Comment on le dit MERCI BEAUCOUP en Esperanto?

Bonne dimanche, amicallement

Rei Momo 09:11, 21. Nov 2010 (UTC)

Saluton amikino Bea, come stai? Je te demande un aide pour cette nouvelle page, d'un comique et chanteur tres connu au Brazilo. Est ce que tu peut traduire une petite Biografio du Français?

Dankon encore et bonne fin de semaine

Rei Momo 17:41, 10. Dec 2010 (UTC)

Saluton amikino Bea, come stai? Ça fait long temp... est ce que tu peut relire du Français cette petite page. Elle ne te volerà plus que 3 minutes.

Dankon encore et a bientôt et bisous

Rei Momo 10:27, 11. Feb 2011 (UTC)

Saluton, amikino Bea, comment va tu? J'ai just crée cette nouvelle pago. Peut-tu ajoutter quelque nouvelle de la pago Franòaise, s'il te plait? J'avait crée aussi Cidade de Deus (Rio-de-Ĵanejro) kaj Cidade de Deus (Favelo), parce que il y a aussi Cidade de Deus.

Merci pour ton aide, et a bientôt

Rei Momo 13:52, 11 Apr. 2011 (UTC)

Saluton, amikino Bea, comment va tu? Je te propose cette nouvelle page, peut tu la re-lire, s'il te plait, du Français?

Merci beaucoup pour ton aide

Rei Momo 07:42, 24 Maj. 2011 (UTC)

Multilingual Challenge redakti

Kara Bea, mi ĵus konstatis ke vi rekomencis verkis por WP - nia amiko Rei Momo demandis pri vi antaŭ kk tagoj. Nu, mi intencis atentigi vin pri nun okazanta Multilingual_Challenge - mi jam formis "Esperanto teamon" kune kun Thomas Guibal. Tamen estas tiom da tradukendaj artikoloj, ke ni ne sukcesos ĉion verki. Mi do pensis pri vi, kiu estas tre produktiva, kaj eble ankaŭ vi ŝatus partopreni la "Derby Defion" ĉu unuope, ĉu formante duopon kun alia uzanto, kion la regularo ebligas. Ĉion bonan al vi --Dominik 14:17, 26 Maj. 2011 (UTC)

Saluton, amikino Bea, comment va tu? Je te propose cette nouvelle page, peut tu la re-lire, s'il te plait, du Français?

Merci beaucoup pour ton aide

Saluton, amikino Lvh, comment va tu?

Est ce que tu peut me ajouter quelque choese dans cette nouvelle page que j'avait creée?

Rei Momo 07:57, 18 Aŭg. 2011 (UTC)

Dosiero:Qsicon Exzellent.svg redakti

Saluton Bea! Mi ĵus rimarkis, ke en via listo de artikoloj, iuj titoloj estas kaŝitaj per "Qsicon Exzellent.svg" - Eble renomu la dosieron al: "Qsicon_Exzellent.svg" (kun substreko anst. spaceto), mi ne scias ĉu tio povas helpi? --Dominik 08:55, 1 Sep. 2011 (UTC)

Nu bone, vi trovis la kialon de tiu misfunkcio. Fakte mi estis serĉinta artikolon pri or-konusoj, ne sukcesante retrovi la esperantan ekvivalenton de la angla vorto "gilder", kaj mi ankaŭ ne memoris la francan vorton! (temis pri "orumisto") - ĉion bonan! --Dominik 11:08, 1 Sep. 2011 (UTC)

Saluton, Bea, comment va tu? Je te propose cette nouvelle page sur un boisson tipique de Fano. Peut tu ajouter quelque chose, s'il te plait?

Dankon pour ton aide

Rei Momo 09:35, 21 Sep. 2011 (UTC)

Merciiiiiiiiiiiiii !!!!! Bisous!!! Rei Momo 09:53, 21 Sep. 2011 (UTC)
Kara Bea, mi timas ke mi iom fuŝis vian tradukon. Mi ne sciis ke iu jam komencis redakti ĉi tiun artikolon. Tio devenas de mia kutimo elŝuti artikolon al "block note", traduki ekster Vikipedio, kaj reen alŝuti la faritan tradukon. --Dominik 10:46, 21 Sep. 2011 (UTC)
Multan dankon, Bea, vi estas tre "fair play". --Dominik 11:04, 21 Sep. 2011 (UTC)
OPS, je te demande pardon pour l'accident diplomatique.... sigh-sigh. Je suis disponible pour de petits traduction en PT, EML, ou LMO, ok? Pardon encore... bisous Rei Momo 11:01, 21 Sep. 2011 (UTC)

Dosiero:Ethnic Composition of BiH in 2005eo.GIF redakti

Saluton, Lvh. Ĉu vi jam konas la ŝablonon {{Informo por dosiero}}? Ĝi estas uzebla sur bildaj paĝoj. Malplene ĝi aspektas jene:

{{Informo por dosiero
|priskribo=
|fonto=
|aŭtoro=
|dato=
|permeso=
|aliaj versioj=
|rimarkoj=
}}

Uzoekzemploj ekzistas jam kelkaj. Ĉe la parametro permeso estas du eblecoj:

  • meti la licencan ŝablonon rekte tien
  • skribi tien: vidi malsupre kaj skribi la licencan ŝablonon sub la tutan ŝablonon

Mi mem ofte uzas la duan eblecon, sed tio ne estas deviga. Nur necesas, ke estu menciita unu licenco. La kategorio Kategorio:Vikipedio:Ŝablonoj por dosieraj kopirajtoj enhavas kelkajn uzeblajn ŝablonojn.

Pro rezigno de la vorto bosniako en Bosnio kaj Hercegovino, la bilda teksto prefere estu iomete ŝanĝata, nome al bosno. --Tlustulimu 19:22, 1 Nov. 2011 (UTC)

Saluton amikino Bea, comment va tu? Je te propose cette nouvelle page pour me la re-lire et ajouter quelque chose de la page Française, s'il te plait, ce son pas plus de 5 minutes.

J'ai avisés aussi Dominik et Fiorix F1.

Dankon pour ton aide, et bonne semaine

Rei Momo 12:09, 28 Nov. 2011 (UTC)

Diskuto pri la titolo de Vjetnamujo/Vjetnamio redakti

Saluton Bea. Nuntempe okazas diskuto pri la titolo de la artikolo pri Vjetnamujo/Vjetnamio. Vi estis la ĉefa malĝermiganto de la artikolo en Novembro 2006, kaj sekve via opinio pri la titolo povus ricevi apartan atenton, ĉar la baloto pri landnoma unueco donis titolŝanĝan rajton al iu Vikipediisto "se la origina versio estis ĝermo kaj li aldonas multan enhavon al la artikolo". Do bonvolu skribi en tiu diskutpaĝo ĉu vi preferas la formon "Vjetnamujo" aŭ "Vjetnamio", aŭ ĉu por vi ne gravas. Marcos 10:55, 9 Jan. 2012 (UTC)

Aniŝininoj redakti

En la artikolo pri Aniŝinaboj, kiun vi kreis antaŭ kelkaj jaroj, vi uzis la vortojn "aniŝinaboj kaj aniŝininoj", kio ŝajnas montri, ke vi rigardas la -ab- en "aniŝinabo" kiel masklan sufikson. Se jes, mi konsilus skribi pri "Aniŝinoj" aŭ eĉ "Geaniŝinoj"... Se vi ne defendos la uzon de "Aniŝininoj", mi baldaŭ forigos ĝin. --Haruo (diskuto) 14:06, 8 Apr. 2012 (UTC)

"Aniŝininoj" ne estas ina formo de "Aniŝinaboj" sed priskribas najbaran etnaron ankaŭ nomata Oĵi-Krioj.
 
 Closely related to the Ojibwe and speaking a language mutually intelligible with Anishinaabemowin (Anishinaabe language) are the Oji-Cree (also known as "Severn Ojibwe"). Their most common autonym is Anishinini (plural: Anishininiwag) and they call their language Anishininiimowin 
— anglalingva Vikipedioen:Anishinaabe

--Arno Lagrange @ 15:05, 8 Apr. 2012 (UTC)

Saluton Lvh, comment va tu? Ça fait long temp.... Je te demande la gentilesse de ajouter quelque chose dans cette nouvelle page que j'ai crée.

Merci beaucoup pour ton aide!

Rei Momo (diskuto) 06:33, 17 Okt. 2012 (UTC)

Tero redakti

Bonan tagon! Kiel ŝajnas, vi kontribuis la plejparton por la artikolo Tero. Sed vi ne skribis, de kie venas la informoj, kaj do iu enmetis la ŝablonon "sen fontoj". Ĉu vi do povus enskribi en la artikolon ĝia(j)n fonto(j)n por ebligi informo-kontrolon? Dankon!--KEO144000 (diskuto) 15:32, 4 maj. 2016 (UTC)Reply

Via artikoleto senjoro redakti

Kara, mi rekomendis per-ŝablone, ke oni forigu la supre menciitan artikolon. Eble vi trovus taŭgan alternativon, kiu anstataŭus ĝin--Longharulo (diskuto) 17:45, 7 okt. 2016 (UTC)Reply

Pistilo kaj pistujo redakti

Saluton. Antaŭ kelkaj jaroj vi kreis tiun artikolon. Mi ĵus aldonis interesan bildon pri la plej grandaj pistilo kaj pistujo de la mondo.--kani (diskuto) 14:20, 8 feb. 2020 (UTC)Reply

Boŝmanoj redakti

Saluton Beatrice. En la artikolo pri Boŝmanoj vi mencias la proverbon "Vi venas kaj vi foriras. Sed se vi revenas, tiam vi restos." Ĉu vi memoras el kiu fonto ĝi venas? Samideane --Verdulo (diskuto) 15:01, 1 nov. 2020 (UTC)Reply

  Bonvolu atenti, ke Beatrice Allée (Lvh) principe ne plu kontribuis al Vikipedio ekde la 5-a de junio 2012, kun escepto de unu redakteto en oktobro 2013.
Kvankam ne estas indiko pri malsaniĝo de ŝi, tamen la ŝanco probable estas malverŝajna ĝis eble nula, ke ŝi ankoraŭ vidos iun de la notoj kiuj ĉi tie
metiĝis ekde oktobro 2013. Bonvolu konsideri tion. -- Thomas Pusch 2023 10 06