Maurizio FERRINI (naskiĝis la 12-an de aprilo 1953 en Cesena) estas itala aktoro.

Maurizio Ferrini
Persona informo
Naskiĝo 12-a de aprilo 1953
en Italio Cesena, Emilio-Romanjo, Italio
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco Italio vd
Profesio
Okupo aktoroverkisto • televida prezentisto • televida aktoro vd
Aktiva dum 1985 - nuntempo
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr


Biografio redakti

Li debutis en la elsendo Quelli della notte, de Renzo Arbore, kie li montris sian humuron, kiel en la repliko: "Non capisco, ma mi adeguo" (Mi ne komprenas, sed mi konformiĝas).

Sinjorino Emma Coriandoli redakti

Komence de la 1990-aj jaroj, en elsendo Domenica In, li ludis travestiitan rolon de Sinjorino Emma Coriandoli, parodio de itala dommastrino.

De 1991 al 1993, li ludis en humura telegazeto Striscia la Notizia.

En 1992, li ludis sian lastan rolon en la filmo Sognando la California, sub reĝisorado de Carlo Vanzina, kaj poste li iom post iom forlasis scenejon, ĝis 2005, kiam li revenis por partopreni al reality show en L'isola dei famosi, en kiu li publike konfesis ke li ŝatus reveni por labori en televido kaj kino, post jaroj da silento.

Televido redakti

  • 1985: Quelli della notte
  • 1989 - 1990: Domenica In
  • 1990: La forja de un rebelde (televida serio) (Sezono 1, epizodo 1)
  • 1991 - 1993: Striscia la notizia
  • 2005: L'Isola dei Famosi, Sezono 3 (realeca televidserio)
  • 2006: Suonare Stella (televida mini-serio): Zaira
  • 2007: Ma chi l'avrebbe mai detto (televida mini-serio): Medardo

Filmaro redakti

  • 1987: Il commissario Lo Gatto de Dino Risi: Policano Gino Gridelli
  • 1987: Animali metropolitani de Steno
  • 1988: Saremo felici de Gianfranco Lazotti
  • 1988: Compagni di scuola de Carlo Verdone: Armando Lepore
  • 1992: Sognando la California de Carlo Vanzina: Silvio Morandi

Libroj redakti

  • 1992: L'ultimo comunista, Eldonejo Arnoldo Mondadori
  • 1993: È permesso?, sub pseŭdonimo de Emma Coriandoli, Eldonejo Arnoldo Mondadori

Eksteraj ligiloj redakti