Elbrula sindromo
fasko da simptomoj pro elĉerpa reago rezulte de longdaŭra streso
Elbrula sindromo, elbruliĝo, elĉerpiĝego (angle burnout aŭ burn-out syndrome) estas fasko da simptomoj pro elĉerpa reago de la korpo kaj menso kiel rezulto de longdaŭra streso kaj ŝargoj en la laborejo[1][2], Ĝi tuŝas plej ofte homhelpajn laboristojn. Ĝi aperas pro longtempa psiĥa, emocia ŝarĝo, streso, kaj la sekvoj estas fizika kaj emocia laciĝo, cinikiĝo, depresio kaj/aŭ forlaso de la profesio.
Simptomoj
redaktiLa simptomoj estas travivataj laŭ tri diversaj kategorioj (dimensioj) de simptomoj[3]:
- Emocia elĉerpiĝo
- Sperto de malsukceso
- En la interpersonaj kontaktoj aperas negativa, cinika, malbon-intenca komunikada stilo. Oni povas ankoraŭ rimarki malintereson, sen-emocian staton, retiriĝon, elĉerpiĝon aŭ trosenteman, defendan konduton.
Aliaj simptomoj
- Korpa-spirita elĉerpiĝo, kiu ne malaperas eĉ kun plusaj ripozoj.
- Sindona vivmaniero, certiga premo.
- Malatento al la propraj spiritaj-fizikaj bezonoj.
- Kresko de la maltolereco, plia sentemo je streso.
- Perdo de ligo al interna mondo: ekz. ili sentas fremda la propran korpon.
- Depresio, sento de interna malpleneco.
- Ekstreme eĉ deziro de memmortigo.
Stadioj
redakti- Stadio de idealismo
- Fazo de realismo
- Fazo de stagnado aŭ elreviĝo
- Fazo de frustriĝo
- Fazo de apatio/elĉerpiĝo kaj/aŭ forlaso de la profesio.
Plej tuŝitaj profesioj
redakti- Flegistoj (precipe ĉe mortantaj kaj/aŭ aĝaj malsanuloj)
- Kuracistoj (ĉedomaj kuracistoj)
- Psiĥiatroj
- Instruistoj
- Psiĥologoj
- Pastroj
- Socialaj laboristoj
- Policistoj
- Klient-servistoj
- Aliaj
Vidu ankaŭ
redaktiReferencoj
redakti- ↑ (nl) Wat is een burn-out ? Arkivigite je 2020-08-10 per la retarkivo Wayback Machine (kio estas elbruliĝo?), Geestelijke gezondheidszorg,
- ↑ (de) Burn-out Arkivigite je 2019-04-10 per la retarkivo Wayback Machine, en: Dorsch, Lexikon der Psychologie Hogrefe, 2017
- ↑ (en) C. Maslach i. a.: Job Burnout. En: Annual Review of Psychology, 52, 2001. T. S. Kristensen k. a.: The Copenhagen Burnout Inventory: A new tool for the assessment of burnout. En: Work & Stress 19 (2005) Nr. 3