Lodi
Lodi estas komunumo de Italio situanta apud la rivero de Adda.
Lodi | |
![]() | |
![]() | |
Ŝtato | ![]() |
---|---|
Regiono | ![]() |
Provinco | LO Lodi |
Geografia situo | 45° 19′ N, 9° 30′ O (mapo)45.3166666666679.5Koordinatoj: 45° 19′ N, 9° 30′ O (mapo) |
Alto super marnivelo | 87 m |
Areo | 41 km² |
Loĝantaro | 45 252 (2018) |
Loĝdenso | 1 094 loĝantoj/km² |
Najbaraj komunumoj | Dovera (CR), Boffalora d'Adda, Tavazzano con Villavesco, Montanaso Lombardo, Corte Palasio, Lodi Vecchio, San Martino in Strada, Cornegliano Laudense kaj Pieve Fissiraga |
Patrono | Sankta Bassiano |
Festa tago | 19-a de januaro |
Nomo de loĝantoj | lodigiani |
Poŝtkodo | 26900 |
Imposta kodo | E648 |
Kodo laŭ ISTAT | 098031 |
Telefona prefikso | 0371 |
Retpaĝo | Oficiala retejo |
GeografioRedakti
Lodi situas mez-voje inter Milano kaj Piaĉenco. Ankaŭ estas aliro al aŭtovojo.
HistorioRedakti
De 1118 al 1128, Milano plurfoje militis kontraŭ Lodi kaj Como; la civito rezultis parte detruita.
Lodi konservis siajn mezepokajn stratojn kun arkadoj, prilaboritaj balkonoj, belega duomo (katedralo) kaj, en mallarĝa strato L'Incoronata (« municipa » preĝejo prizorgata de la urbo) dediĉita al Kronita Virgulino, ok-flanka, malgranda kaj mirinde dekoraciita. La muzeo enhavas tre belan kolekton da ceramikaĵoj, loke faritaj kaj ofte malnovaj.
La konkero de la ponto de Lodi estis la okazo de la Batalo de la ponto de Lodi, la 10-an de majo 1796, kiu malfermis al Bonaparto la vojon al Milano.
UniversitatoRedakti
Depost 2005, estis kreita Teĥnologia Parko Padan, specialistiĝinta pri nutraĵaj bio-teĥnologioj.
FamulojRedakti
- Camillo Berneri, anarkiisto