Camillo Berneri

itala profesoro pri filozofio

Camillo Berneri (konata ankaŭ kiel Camillo da Lodi; naskiĝis la 28-an de majo 1897 en Lodi, mortis la 5-an de majo 1937 en Barcelono) estis itala profesoro pri filozofio, anarkiisto, propagandisto kaj teoriulo.

Camillo Berneri
Persona informo
Camillo Berneri
Naskiĝo 20-an de majo 1897 (1897-05-20)
en Lodi
Morto 5-an de majo 1937 (1937-05-05) (39-jaraĝa)
en Barcelono
Mortis pro hommortigo vd
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco Reĝlando Italio vd
Familio
Edz(in)o Giovanna Caleffi vd
Infanoj Marie-Louise Berneri • Giliana Berneri vd
Profesio
Okupo verkistoĵurnalistofilozofo • universitata instruisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Berneri, estis veterano de la Unua Mondmilito, en la Universitato de Florenco profesoro pri beletro, kaj membro de la Unione Anarchica Italiana, opoziciis al la enpovigo en sia lando de faŝistoj, engaĝigante sin en la rezistado ĝis 1926, kiam li devis rifuĝiĝi en Francio, poste en Svisio, Germanio, Belgio, Luksemburgo, kaj finfine ĉe Nederlando. En ĉiuj tiuj landoj, Berneri estis ofte arestita kaj kutime forpelita. Kvankam sub konstanta superviglado, li tamen verkis pri kelkaj temoj, ĉefe antiklerikalismajn kaj kontraŭfaŝismajn artikolojn.

Kun Carlo Rosselli, Berneri organizis la unuan kolonon de italaj volontuloj por lukti en la Hispana Enlanda Milito kontraŭ la puĉo fare de Francisco Franco, kaj li partoprenis en bataloj ĉe Monte Pelado kaj Huesca (en Aragono) kune kun la hispanaj anarkiistoj de la Kolono Francisco Ascaso kaj la italoj de la Bataliono Matteotti. Li iĝis tre kritikema kontraŭ la eniro de anoj de la Confederación Nacional del Trabajo (CNT) en la registaro de la Popola Fronto, esprimante siajn vidpunktojn en malferma letero al Federica Montseny (anarkiista ministro por Sansistemo).

Laŭ Noam Chomsky, dum la Hispana Enlanda Milito Camillo Berneri “opoziciis al la partopreno en la registaro kaj estis kontraŭ la formado de armeo, nome ĉefa armeo por lukti kontraŭ Franco. Li diris ke plej bone turniĝis al gerila milito.” [1]

Dum la Majaj Tagoj de Barcelono, rotoj el la Komunista Partio de Hispanio (ŝajne je ordonoj el Jozefo Stalino) enpoviĝis surstrate por ĉasi ĉefe anarkiistojn, Berneri estis rabita elhejme kaj murdita. Lia korpo, plena je kugloj, estis trovita dumnokte ĉe la ĉefsidejo de la Generalitato de Katalunio.

Li estis edziniĝinta al Giovanna Berneri, kaj estis patro de Marie-Louise Berneri kaj Giliana Berneri, ĉiuj el kiuj estis same anarkiistoj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Rescuing Memory: the Humanist Interview with Noam Chomsky The Humanist TheHumanist.com N. p., 2016. Web. 30a de Junio 2016.

Eksteraj ligiloj redakti